Scienca literaturo

Scienca literaturo en si mem estas kontraŭdiro, se konsideri, ke literaturo estas la verkaro kiu baziĝas sur kreado de fikcia misrealaĵo kaj scienco estas la serioza pristudo de la reala mondo laŭ la fizika regularo.

Tamen kelkaj tendencoj kaj verkoj necentraj de tio, kio nuntempe estas konsiderata kiel normala literaturo, povas kontraŭnature alproksimigi ambaŭ konceptojn.

Plej klara estas la literatureco de la verkaro plej ofte enmetita en ĝenro eseo. Tiukaze oni aludas al alia eco de la literaturo, nome la emo pripensi kaj prilabori specifan stilon, pere de la uzado de literaturaj figuroj cele al la formado de estetika impreso ĉe la legonto. Tio eblas en eseaj verkoj, kiu aliflanke povas pritrakti sciencajn temojn, kiel pri historio, geografio, filozofio, antropologio, ktp.

Laŭlonge de la historio tiuj limoj ne estis tiom precizaj kaj tiele en plej antikvaj literaturoj, kiel de Antikva Grekio, Romio kaj ĉe aliaj civilizoj, tre ofte kvankam pritraktis preskaŭ aŭ entute sciencajn temojn, kiel historiaj aŭ juraj, la scienceco de tiuj verkoj jam eksmodiĝis kaj pro tio nuntempe ebla alproksimigi al tiuj per pli literatura intenco. Tio okazas ĉe verkoj ekzemple de Eŭklido, Aristotelo, HerodotoTucidido.

Dum la Renesanco la preskaŭ nova aŭ renovigita intereso pro scienco renovigis ankaŭ la emon verki kaj legi verkojn kiuj temus pri sciancaj temoj, sed per literaturaj strukturoj aŭ stiloj. Unu el la specifaj strukturoj tiam uzataj estis la Dialogo, per kiu fikciaj roluloj povas paroli pri nefikciaj temoj. Tiu ĝenro daŭre estas aktuala kaj ankoraŭ en la 20-a jarcento eĉ la esperanta literaturo profitis ĝin ĉe la Senĝenaj dialogoj de Alberto Fernández.

Fine de la 19-a jarcento ekis nova tendenco en fikcia literaturo, nome scienca fikcio, kie per scienciaj aŭ preskaŭ sciencaj temoj oni konstruas tute fikcian rakontaĵon.

Vidu ankaŭ redakti