Geografio

scienco de tereno de Tero kaj ĝia rilato al ĝiaj loĝantoj kaj iliaj ekonomio kaj kulturo

Geografio (de la grekaj vortoj γη [ge] = "tero", kaj γραφειν [grafejn] = "priskribi") aŭ Tersurfascienco estas scienco, kiu studas la strukturon kaj fizikajn ecojn de la tersurfaco kaj ilian interagon kun la homaj agoj. Ĝi do priskribas la spacajn strukturojn kaj okazaĵojn sur la tersurfaco, la efektojn de tiuj strukturoj kaj okazaĵoj al la homa agado, kaj la efektojn de homa agado al la tersurfaco. La geografio do kombinas naturajn kaj sociajn sciencojn. Ĝi kreas konceptojn por la komprenado kaj la solvado de problemoj inter la homoj kaj ilia medio.

Mapo de la mondo. 2004

Ĉefceloj de la geografio estas eltrovo de manieroj de racia teritoria organizo de la socio kaj naturekspluatado, kreado de fundamentoj por strategio de ekologie sendanĝera evoluo de la socio. Gravaj objektoj de geografiaj esploroj estas interagoj de la homo kaj la naturo, regularo de dislokigo kaj influo de la komponentoj de geografia medio en loka, regiona, nacia, kontinenta, oceana kaj tutmonda niveloj. Sciencisto, kiu okupiĝas pri geografio, nomiĝas geografo.

Historio de geografio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de la geografio.
 
Portreto de Eratosteno, kiu la unua stampis la terminon "geografio".

Laŭ historiaj dokumentoj la signifo de geografiaj scioj estis unue rekonata de la antikvaj grekoj. Oni raportas pri Anaksimandro el Mileto, ke li estis la unua, kiu desegnis mapon de la tero kaj de la maroj ĉirkaŭ 550 a.K. Herodoto el Halikarnasos (484 – 424 a.K.) verkis multajn geografiajn raportojn. Ptolemeo (ĉirkaŭ 100 ĝis ĉirkaŭ 175) kolektis topografiajn sciojn kaj indikis kiel desegni mapojn. La konojn de la grekoj uzis poste la romianoj, ekzemple Pomponio Mela. La ampleksaj konkeroj de la Romia Imperio ebligis pli ampleksan konsideron de la tiame konata mondo, ĉefe ĉirkaŭ la Mediteraneo, kion la romianoj nomis "Nia maro".

 
Reprezentaĵo de la Tero elprenita de la Nuzhat al-mushtāq fi'khtirāq al-āfāq, Kitab RujarTabula Rogeriana, nome plej elstara verko de Al-Idrisi.

En la Mezepoko, pro historiaj tialoj de izoligoj de regnoj oni haltigis la veturajn interrilatojn kaj tial oni forgesis en Eŭropo pri geografio, kiel ankaŭ iomete pri aliaj sciencoj. Nur el la imperio de Ĉinujo kaj la oriento venis novaj impulsoj. Tamen ankaŭ en Eŭropo kelkaj elstaraj vojaĝantoj alportis informojn pri malproksimaj teroj, ekzemple Marko Polo. Grava progreso de la geografia fako estis ligata en Eŭropo al la kartografio, kiu estas teknika fako per si mem. La epoko de malkovroj ekzemple dum la 15a jarcento unue fare de portugaloj ĉirkaŭ Afriko kaj poste de hispanoj al Ameriko ebligis pli ampleksajn konojn pri antaŭe nekonataj teroj kaj aplikis ilin kaj al la kartografio kaj al la navigado. Tamen en la araba mondo (respektive islama mondo) la historio estas tute alia en tiu epoko: Al-Idrisi kaj Ibn Ĥaldun alproprigis kaj profundigis la geografian sciaron de grekoj kaj romianoj plifirmigante mondorigardon ne kongrua kun la normigoj de tio kion oni konas nuntempe kiel eŭropa Mezepoko, sed male ili havis sian propran manieron produkti kaj signifigi ĝin. Ankaŭ la ĉinoj disvolvigis por la interno de sia teritorio geografian konon kiu ebligis al ili klaran kontrolon de tiu.

En tre ampleksa senco oni povus diri, ke la geografia pensaro de araboj, eŭropaj kristanoj kaj ĉinoj kunhavis la fakton baziĝi sur determinisma pensaro,[1] kun forta klino al studo de la naturo, escepte ke en la araba mondo ne estis klara distingo inter socio kaj naturo. Ili krome kunhavis la konsideron de la studo de la teritorio sur kiu okazis la homaj agadoj kiel unuo kun tio kion ili konsiderabis ciklojn de la naturo. Tiu pensaro estis forte determinita per la kredoj kaj teologiaj idearoj de ties prilaborintoj: ekzistis por ekzemplo reprezentoj de la surfaco de la Tero cirkloformaj, de la mondo konata de la tiamaj kulturoj (Eŭropo, Azio kaj Nordafriko).

 
Johannes Vermeer: La geografo

La mezepoka Eŭropo ne konis progresan disvolvigon, sed nur la profundigon de pli precizaj kalkuloj, Kosmas Indikopleŭstes estis unu de la malmultaj elstaraj "mezepokaj" geografoj —kvankam menciindas ankaŭ, ke temis pri tre frua disvolvigo de la Mezepoko, en la 6a jarcento— spite la akcepton de la geocentra ideo de Ptolomeo.

Moderna epoko redakti

Tiu ideo ne ŝanĝiĝos ĝis la okazintaĵo en Eŭropo konata kiel scienca revolucio kiu komenciĝos per la suncentra teorio de Nikolao Koperniko, la fenomeno de la tera rotacio kaj la ideo de sferforma Tero fare de Galileo Galilei, kio estis pintigita per tio kion oni konas komune kiel leĝo de universala gravito de Isaac Newton, momento de la naskiĝo de la moderna fiziko kaj de la matematikigo de la sciencoj kiuj studas la naturon. Tio ne estus okazinta sen la procezoj de la konkero de Ameriko kaj de la sklavotrafiko el Afriko al Ameriko kaj al Eŭropo, kaj la posta konkero de Oceanio. Tiuj procezoj, kiel la hispana koloniigo de Ameriko, rezultis profonde en la progreso de la sienco Geografio, kiu siavice spertis profundajn transformojn, pro la fakto, ke ĝi estis unu el la sciaro plej uzita en la epoko por la esplorado de la mondo fare de eŭropanoj. La ideo kiu tiam estis supozita pri la fako estis majstre montrita de Johannes Vermeer en sia pentraĵo "La geografo", kiu krome kongrue kun tiuj procezoj de esplorado, koloniigo kaj konkero estos la hegemonia bildo de geografoj kaj geografio ĝis komenco de la 20a jarcento.

 
Galileo fronte al la Roma Inkvizicio.

La moderna geografio estis fondita de Bartholomäus Keckermann (1571–1608) kaj Bernhard Varenius (1622–1650). Ili evoluigis terminaron, distingis inter kutima geografio (geographia generalis) kaj regiona geografio aŭ scio pri landoj (geographia specialis). Ili rigardis popolojn, ŝtatojn kaj ejojn el spaca, historia kaj ankaŭ religia kunteksto. La epoko de klerismo subtenis klarigprovojn de naturaj efikoj pere de sciencistoj kiel Johann Gottfried Herder (1744–1803) kaj Georg Forster (1754–1794). Anton Friedrich Büsching (1724–1763) verkis la dekunuvoluman Neue Erdbeschreibung (Nova terpriskribo) kun priskribo de landoj kaj ties ekonomioj.

 
Alexander von Humboldt

Rimarkindas ke alia historia ŝanĝo havis sian efikon super la geografiaj konsideroj. Ja laŭlonge de la 19a jarcento, tiu fako plifirmiĝis kiel fundamenta aspekto de la disvolvigo de la naciaj ŝtatoj, kio estis instituciigita en granda nombro de universitatoj de Eŭropo; tiel geografio estis agnoskita eĉ ĝis fino de la 19a jarcento, kiel unu de la plej gravaj fakoj por la baza edukado de ĉiu civitano. La talo por tio rilatas al la grava rolo kiun ĝi ludos por la konstruado kaj plifirmigo de konceptoj kiel limo, landlimo, lando, nacieco, ŝtataneco ktp. Estis multaj la geografoj kiuj progresigis la fakon en tiu epoko, ekzemple Miĥail Lomonosov, Humboldt, Ritter, Ratzel, Reclus kaj William Morris Davis, unu de la pioniroj de la Geomorfologio, la same edafologo Vasilij Dokuĉajev, Alfred Russel Wallace, unu de la pioniroj de la teorioj de la evolucio, la klimatologo Wladimir Peter Köppen, la esltaraj milit-strategoj Halford John Mackinder, Karl Haushofer kaj Paul Vidal de La Blache, kiu estos unu de de la pioniroj de la Federalismo, kaj influos en la konstruado de interna subdividado de la diversaj teritorioj de la landoj por la esploro kaj kontrolo de la propraj naturaj rimedoj.

Alexander von Humboldt (1769–1859) kaj Carl Ritter (1779–1859) fine fondis la modernan sciencan ekonomion. Ferdinand von Richthofen (1833–1905) difinis geografion kiel la scienco pri la tersurfaco kaj de la aĵoj kaj aspektoj rilataj al ĝi[2]. La geografoj Alfred Kirchhoff (1838–1907) kaj Friedrich Ratzel (1844–1904) jam profitis la sciojn de Darwin; tiu lasta havos postan influon al la idearo de la Nazia Germanio.

 
Paul Vidal de la Blache (1845–1918) disvolvigis la koncepton pri eblismo.

George Perkins Marsh (1801–1882) jam rimarkis en 1864 la influon de la homo al la naturo, kontraŭe al la geodeterminisma vidpunkto. La anarkiisto Elisée Reclus (1830–1905) evoluigis la socian geografion, Paul Marie Vidal de la Blache (1845–1918) la koncepton pri eblismo. Albrecht Penck (1859–1945) antaŭenigis geomorfologion. Alfred Hettner (1859–1941) difinis geografion kiel tersciencon. Carl Troll (1899–1975), Karlheinz Paffen (1914–1983), Ernst Neef (1908–1986) kaj Josef Schmithüsen (1909–1984) pluevoluigis pejzaĝekologion, Sebald Rudolf Steinmetz (1862–1940) sociografion, Karl Haushofer (1869–1946) geopolitikon kaj Hans Bobek (1903–1990), Wolfgang Hartke (1908–1997) kaj Walter Christaller (1893–1969) ekonomian kaj socian geografiojn.

Ekde la 20-a jarcento redakti

Per la kreskinta fakdivido en la 20-a jarcento estiĝis la multeco de nuntempaj partofakoj kaj ĉefe la divido inter fizika geografio kaj homa geografio. Ekde la 1960-aj jaroj geografio estas pli kaj pli uzata kiel aplikita scienco kaj ĝiaj temoj rilatas pli kaj pli al urba desegnado, evoluigo de kamparo aŭ mediprotektado.

Meze de la 20-a jarcento okazis profunda rompo kun la geografio de la 19-a jarcento, kiu ankoraŭ estas studita, ĉar okazis tio kio laŭ vortoj de Immanuel Kant povus esti nomita "kopernika turno",[3] elstarigante la gravon de la studobjekto (socio kaj individuo) por la kompreno de la mondo konsiderante la celon (naturo kaj unuopulo), en kiu oni agnoskas empirie ke la socio estas kiu fakte estras tiun procezon, kiu povas esti komprenata nur el la rilato de la socioj kun la sennaturigo kaj transformado de la naturo por celoj specife homaj. Tiu ŝanĝo de perspektivo iĝis la bazo de tio kio estas konata kiel spaca ŝanĝo de la sociaj sciencoj, centrite ĉefe sur la disvolvigo de la studo de geografiaj nomoj (starigita de kulturaj studoj reage al kritikoj fare de "orientalismo"), kritika geografio (laŭ hispanlingva terminologio) aŭ radikala (laŭ la anglalingva terminologio), aŭ la postmodernaj geografioj. Krome la geografio havas nun fortajn ligojn kun proksimaj fakoj kiel sociologio, ekonomio kaj historio. Inter la plej elstaraj geografoj de la 20-a jarcento estas menciindaj David Harvey, Neil Smith, Milton Santos, Yves Lacoste, Horacio Capel, Richard Hartshorne, Ellen Churchill Semple, Doreen Massey, Walter Christaller, Torsten Hägerstrand, Carl Sauer, Peter Hall, Philippe Pinchemel, Brian Joe Lobley Berry, Yi-Fu Tuan kaj Maria Dolors García Ramón, ĉiuj per tre diferencaj (kaj foje kontraŭaj) sintenoj inter si.

 
Milton Santos

Komence de la 21-a jarcento, la nuntempa situacio de geografio estas iom multdirekta. Unuflanke, estas evidenta, ke la videbleco de la geografio kiel akademia fako malpliiĝis je populara nivelo. En la nuntempa maniero rigardi la fakon estas pli aktualaj interesoj por libereco, politikaj aferoj, sociaj kaj ekonomiaj malekvilibroj, feminismo, infanzorgado ktp. (kun forta influo de la iama germana Idealismo). Aktuale la plej interesa estas profunda debato ene de fakuloj, inter la defendantoj de regionaj geografioj kvantaj, per kiuj oni defendas geografion pli priskriban, kaj la defendantoj de radikalaj, humanismajn kaj postmodernajn geografiojn, kiuj alvokas al fako pli kritika antaŭ la okazaĵoj montritaj per la krizo de kapitalismo, kiel ekzemple la falo de plej parto de la socialismaj reĝimoj je tutmonda nivelo, la malsatego kaj manko de taŭgaj vivkondiĉoj en la Tria Mondo, la nuntempaj militoj, la lukto por akvo kaj por strategiaj mineraloj, la mondoregionaj problemoj (Mezoriento, Centra Afriko ktp.), la troloĝado, la amasaj migradoj, la islamisma terorismo ktp. Ĉio tio okazigas fortajn ŝanĝojn okazantajn en diversaj edukinstitucioj en la tuta mondo pere de nova geografio pli proksima al la tersciencoj kaj sociaj sciencoj, kiuj montras malrapidan sed iompostioman sisteman ŝanĝon en la fako.

Ekde la 1950-aj jaroj okazis intensa debato en la geografia fako, konsekvence de la katastrofaj okazintaĵoj de la Dua Mondmilito, per kiu oni pridiskutis la rolon de la geografio, kiu pro tradicio estis klina al interesoj de ŝtato ekde la origino pro la centrigo en la instrukcio de Strabo ke la kono estis orientigita al tiu celo. Ankaŭ la ŝanĝoj en la ŝtataj limoj (tuj en Eŭropo kaj poste en Afriko kaj en Azio pro senkoloniigo) la politika geografio rezultis en tre ampleksa studado de la ŝtatoplanado, la internacia komerco, la ekonomia geografio ktp.

Fizika geografio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Fizika geografio.
 
Irlando (maldekstre) kaj Granda Britio (dekstre), estas grandaj insuloj tiel studataj de la fizika geografio; tamen por la homa geografio ĉio estis multe pli komplika, ĉar du diversaj ŝtatoj kaj pliaj subŝtatoj okupas ne duope la du insulojn.

Fizika geografio estas scienco, parto de geografio, esploranta naturan ingrediencon de ĉirkaŭtera medio kaj ĝiajn strukturajn partojn de naturteritorioj de ĉiuj rangoj. Ĉefaj branĉoj de fizika geografio estas Scienco pri Teroj kaj Scienco pri Pejzagoj. En ĝin oni ofte inkludas ankaŭ Paleogeografion kaj intersciencajn kampojn: Geomorfologio, Klimatologio, Hidrologio de la tero, Oceanologio, Glaciologio, Geografio de Grundoj, Biogeografio ktp. La ĉefaj taskoj de Fizika Geografio estas kompleksa esploro de apartaj naturregionoj kaj naturprocezoj, pristudo de la problemoj de efiko de homo al naturmedio. La geografiaj elementoj studataj de la geografia fiziko estas kontinentoj, insuloj, arkipelagoj, duoninsuloj, montoj kaj montaroj, riveroj kaj lagoj, marbordoj ktp., tute sen konsidere al la sociaj kaj politikaj dividoj (limoj, popoloj ktp.).

La klimatscienco (aŭ klimatologio) estas interdisciplina scienco inter veterscienco kaj geografio. Ĝi esploras la klimaton, do la averaĝan staton de la vetero en iu loko. Por tio la klimatscienco uzas la statistikan metodaron. La ĉefa diferenco al la veterscienco estas ke la veterscienco esploras la vetersistemon je la mallongdaŭra skalo, dum la klimatscienco studas ĝin je la tre longdaŭra skalo (de jaroj ĝis jarmiloj).

La geomorfologio estas subfako de la fizika geografio, esploras la formojn kaj formigajn procezojn de la surfaco de la Tero, sed ankaŭ de la Luno, de Marso kaj de aliaj planedoj, je kio ekzistas partaj koincidoj kun aliaj geosciencoj kiel la geologio, la kartografio kaj la fotogrammetrio. La geomorfologio esploras la koneksojn kaj reciprokajn influojn de litosfero, atmosfero, hidrosfero, pedosfero (grundoj) kaj biosfero.

Homa geografio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Homa geografio.

Homa geografio aŭ pli specife soci-ekonomia geografio estas unu el du ĉefaj partoj de geografiaj sciencoj, pristudas teritorian organizon de la socio en diversaj landoj, regionoj, administraciaj lokoj ktp. Ĝi dispartiĝas je:

  • Ekonomia geografio;
  • Socia geografio;
  • Geografio de loĝantaro.

Socio-ekonomia geografio konsistigas la kernon de ĉiuj sciencaj geografiaj fakoj kaj direktoj, okupiĝantaj pri sociaj eventoj.

Laŭlonge de la historio la unuaj geografoj interesiĝis jam de ambaŭ aspektoj de la studo de la tero; poste la priskribo kliniĝis al la fizika geografio; kaj ekde la mezo de la 20a jarcento pli kaj pli pligraviĝis la diversaj aspektoj de la homa geografio (statistiko, demografio, distribuo de riĉeco kaj malriĉeco, etnoj, disponeblo de rimedoj (akvo, sansistemo, edukado ktp.).

Diversaj tendencoj redakti

 
Panoramo de Sidnejo (Aŭstralio) noktiĝa. La urba geografio estas celo de diversaj subfakoj kaj tendencoj de la geografio.

La marksisma geografio estas branĉo de kritika geografio kiu uzas la teoriojn kaj la filozofio de marksismo por ekzameni la spacajn rilatojn de la homa geografio. En la marksisma geografio, la rilatoj kiujn la geografio estis analizintaj tradicie - natura medio kaj spacaj rilatoj - estas reviziataj kiel rezultoj de la maniero de materia produktado. Por kompreni la geografiajn rilatojn, ekde tiu vidpunkto, ankaŭ la socia strukturo devas esti ekzamenita. La marksisma geografio klopodas ne nur studi la bazan strukturon de la socio, sed ankaŭ tute ŝanĝi ĝin en profito de la laborista klaso, tio estas de malriĉuloj.[4]

La feminisma geografio estas subfako de la homa geografio kiu aplikas la teoriojn, metodojn kaj kritikojn de feminismo al la studo de la homa medio, socio kaj geografia spaco.[5] Feminisma geografio aperis en la 1970-aj jaroj, kiam membroj de la virina movado alvokis al la akademia medio inkludi virinojn kaj kiel produktantoj kaj celoj de la akademia laboro.[6] Feminismaj geografoj celas aligi sintenojn pri rasoj, klasoj, kapabloj kaj seksoj en la studo de geografio. Tiu tendenco en la fako estis celo de kelkaj polemikoj.[7][8]

La kritika geografio (nomita ankaŭ radikala geografio) estas tendenco de la homa geografio kiu estas bazata ĉefe sur la Kritika teorio (Frankfurta Skolo) por la geografia analizo. Ĝi aperis dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj kiel reago al la novpozitismaj tendencoj ene de la geografio kaj kutime situas sian originon apud la Geografio de la Konduto kaj apud la Humanisma Geografio. Ties limoj kun aliaj aktualaj geografiaj tendencoj, kiaj la nova kultura geografio, la sociala geografio aŭ la jam menciita kumanisma geografio, ne estas ĉiam bone difinitaj kaj tio estas celo de ripetitaj teoriaj diskutoj.

La kultura geografio estas subfako ene de la homa geografio. Kvankam la unuaj klopodoj de studo de diversaj landoj kaj kulturoj sur la Tero povas esti datitaj de geografoj de la Antikveco kiel PtolemeoStrabono, kultura geografio kiel akademia studu unuafoje aperis kiel alternativo al la teorioj de Medideterminismo de la komenco de la 20a jarcento, kiu supozis, ke la popoloj kaj la socioj estas kontrolitaj de la medio en kiu ili disvolviĝas.[9] Anstataŭ studi antaŭ-determinitajn regionojn bazite sur mediaj klasigoj, la kultura geografio iĝis interesata en kulturaj pejzaĝoj.[9] Tio estis enkondukita de la "patro de la kultura geografio", nome Carl O. Sauer de la Universitato de Kalifornio en Berkeley. Kiel rezulto, la kultura geografio iĝis delonge hegemonia en fakuloj de ekzemple Usono.

Geografiaj elementoj redakti

 
Golfo de Donostio, Hispanio. Golfo estas evidenta geografia elemento.
Altebenaĵo - Akvofalo - Arbaro - Delto - Dezerto - Duno - Duoninsulo - Ebenaĵo - Fjordo - Marfluo - Glaciaro - Golfo - Groto - Heĝkamparo - Insulo - Kanalo - Klafto - Komunumo - Kontinento - Lago - Laguno - Lando - Erikejo - Malaltebenaĵo - Markolo - Maro - Montetaro - Montaro - Monto - Nacio - Nunatako - Oceano - Ravino - Regiono - Rivero - Rojo - Roko - Stepo - Tablomonto - Tundro - Urbo - Valo - Vilaĝo - Vulkano

La mondopartoj: Ameriko - Azio - Eŭropo - Afriko - Oceanio - Antarkto

Vd. ankaŭ: Geografiaj nomoj.

Geografiaj sciencoj redakti

Branĉoj de geografio redakti

Kutime oni dividas geografion je du grandaj branĉoj: je fizika geografio kaj soci-ekonomia geografio.

 
Surfaco de la Tero.

Ofte oni parolas ankaŭ pri Matematika geografio, kies partoj estas Kartografio kaj Topografio, aŭ apartenigas tion al fizika geografio.

Aparta direkto estas Regiona geografio, kiu esploras geografion de apartaj regionoj. Ĝia celo estas priskribi geografion de la regionoj komplekse: kaj de la fizika, kaj de la soci-ekonomia flankoj.

Aliaj intersciencaj geografiaj fakoj redakti

Antropogeografio ~ Astronomia geografio ~ Biogeografio ~ Etnogeografio ~ Fitogeografio ~ Historia geografio ~ Medicina geografio ~ Milita geografio ~ Veterinara geografio ~ Zoogeografio

Geografoj kaj vojaĝantoj redakti

 
Gerardus Mercator

Geografio estas unu el antikvaj sciencoj. La unuaj provoj por naturscienca klarigo de geografiaj fenomenoj apartenas al grekaj filozofoj de la Mileta skolo (6-a jc. a.K.) — Taleso, Anaksimandro k.a.

Jen listo de kelkaj elstaraj vojaĝantoj kaj esploristoj:

  • Eratosteno (276 a.K. – 194 a.K.) – kalkulis la ĉirkaŭmezuron de la Tero
  • Strabono (64/63 a.K. – ĉirkaŭ 24 p.K.) – verkis "Γεογραφικά", 17-libran priskribon de la Tero
  • Ptolemeo (ĉ. 90 – ĉirkaŭ 168) – greka sciencisto, verkis "Γεωγραφικὴ Ὑφήγησις" en 8 libroj
  • Muhammad al-Idrisi (1100 – 1165) - islamano kiu veturis tra Nordafriko kaj Al-Andalus, Anatolio, multaj partoj de Eŭropo kiaj Portugalio, la Pireneoj, la franca marbordo de Atlantiko, Hungario, kaj la skandinava Jórvík (nune konata kiel York).
  • Marko Polo (1254–1324) – itala esploristo, vojaĝis laŭ la Silka Vojo al Ĉinio kaj verkis libron pri tio
  • Ibn Batuta (1304–1377) – berbera vojaĝanto
  • Ĉeng He (1371–1433) – ĉina vojaĝanto
  • Kristoforo Kolumbo (1451–1506) – esploristo, malkovris Amerikon por tiutempaj eŭropanoj
  • Vasco da Gama (ĉ. 1469 – 1524) – portugala admiralo, malkovris marvojon de Eŭropo al Hindio
  • Magelano (1480–1521) – portugala navigisto, realigis la unuan ŝipadon ĉirkaŭ la Terglobo
  • Gerardus Mercator (1512–1594) – sukcesis projekcii la sferan surfacon de la Tero al plata surfaco de mapo
  • Samuel de Champlain (1567–1635) – franca geografo, kartografo, esploristo kaj fondinto de Kebeko
  • Vitus Bering (1681–1741) – dan-rusa esploristo, malkovris terkolon inter Azio kaj Ameriko
  • James Cook (1728–1779) – brita esploristo, vojaĝis trifoje al la Pacifika Oceano kaj malkovris ĉefajn marbordojn
  • Alexander von Humboldt (1769–1859) – germana sciencisto, verkis 5-voluman fizikan priskribon de la mondo "Kosmos"
  • Carl Ritter (1779–1859) – germana sciencisto
  • Petro Kropotkin (1842–1921) – ellaboris teorion pri la glacia tavolo de la glaciperiodo
  • Marc Aurel Stein (1862–1943) – hungara esploristo

Geografiaj malkovroj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Geografia malkovro.

Kelkaj plej gravaj geografiaj malkovroj, en kronologia ordo:

Esploro Kiam Kiu
Ĉirkaŭ okcidenta Eŭropo al insulo Tuleo ĉirkaŭ 325 a.K. Piteaso
Kariboj, Venezuelo (Suda Ameriko) kaj Centra Ameriko 1493–1502 Kristoforo Kolumbo
Marvojo al Hindio 1497–1499 Vasco da Gama
Ĉirkaŭmonda veturo 1519–1522 Ferdinand Magellan kaj Juan Sebastián Elcano
Meksiko 1519–1521 Hernán Cortés
Oceanio 1642–1643 Abel Tasman
Oceanio 1768–1779 James Cook
Internaj partoj de Afriko 1851–1873 David Livingstone
Norda Poluso 06 apr 1909 Robert Peary
Suda poluso 14 dec 1911 Roald Amundsen
Everest 29 maj 1953 Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay

Organizoj redakti

La Internacia Geografia Unio (en angla International Geographical Union (IGU); en franca: Union Géographique Internationale (UGI)) estas internacia geografia societo. La unua Internacia Geografia Kongreso okazis en Antverpeno en 1871. Postaj kunsidoj kondukis al establigo de permanenta organizaĵo en Bruselo, Belgio, en 1922.

La Nacia Geografia Societo (angle National Geographic Society) estas usona societo, kiu sin dediĉas al la mondvasta progresigo de geografio, arkeologio, naturscienco, ekologio, esploro de monda kulturo kaj historio. Mondskale ĝi estas unu el la plej grandaj neprofitaj sciencaj kaj edukaj organizaĵoj.

National Geographic, iam National Geographic Magazine, estas la oficiala gazeto de National Geographic Society. Ĝi publikis sian unuan numeron en 1888, ĝuste naŭ monatojn post la fondo de la Societo. Ĝi estis tuje identigebla pro la karaktera flava kadro ĉirkaŭa la kovrilpaĝon.

La Reĝa Geografia Societo (angle Royal Geographical Society) estas brita sciencista societo, fondita en 1830 kiel la "Londona societo pri geografio", cele al la progreso de geografiaj sciencoj, pro iniciato de Vilhelmo la 4-a. Ĝi poste absorbis la Association for Promoting the Discovery of the Interior Parts of Africa (fondita de Joseph Banks en 1788), la klubo Raleigh kaj la Palestine Association.

La Instituto Geográfico Nacional (Nacia Geografia Instituto de Argentino) estis organizaĵo sencentrigita, dependa el la Ministerio de Defendo, kiu identiĝas kun la nasko de la Oficina Topográfica Militar (Topografia Militservo) okazinta la 5an de decembro de 1879.

Ĉefaj geografiaj diskutoj redakti

Tiuj ĉi diskutoj estas ĝis nun aktualaj por geografio kaj ludas gravan rolon en la scienco. Supozeble, ili ne havas unuecan solvon. Multaj geografiaj diskutoj estas lokitaj en terminologio, klasifikado kaj aliaj ŝajne formalaj aferoj. Tamen terminologio kaj klasifikado estas fakte esenco de teoriaj vidpunktoj de diversaj sciencistoj: tiel malantaŭ diskuto pri terminoj ofte staras sciencaj skoloj, teorioj kaj hipotezoj.

  • Difino de geografio kiel scienco: ĉu tia scienco ekzistas; kio estas la studobjekto ĝia.
  • Difino de "geografia kovro", difino de ĝi diferencige de geosferoj de la Tero.
  • Difino de la sistemo de geografiaj sciencoj, loko de certaj sciencoj ene de tiu sistemo kaj ilia signifo por la ceteraj sciencoj.
  • Esenco de geografio kiel unueca scienco, se tiu ekzistas; ĝiaj celoj, taskoj kaj studobjektoj.
  • Teoria geografio, se tiu ekzistas, kaj kiu scienco povas tiel nomiĝi. Ekzisto de komungeografiaj teorioj.
  • Difino de la nocio "mapo", diferenco de mapo disde aliaj modeloj, esenco de kartografia esplormetodo.
  • Nomoj kaj nomŝanĝoj (ĉefe pro malkonsentoj inter nomoj derivitaj el koloniismo kaj indiĝenaj nomoj) de diversaj geografiaj elementoj

kaj aliaj.

Citaĵoj redakti

 
 Ekzistas nenio, kiu pli kultivas kaj edukas kleran racion kleran ol geografio. 
— Immanuel Kant
 
 Kaj li rigardis ĉirkaŭ li sur la planedo de la geografo. Neniam antaŭe li vidis tiel majestan planedon. 
— Antoine de Saint-ExupéryLa eta princo
 
 Kiel ofte mi jam diris al li, ke - krom ia ajn profesiblindeco - la eco de geografo konsistas laŭ mia opinio, ke li prefere perdiĝu sur fremda tereno. ... ĉar la geografo estas perdita personeco. Ĉar li ne timas koncedi, ke li perdis la vojon, konfesi sian emon malkovri foraĵojn sen moviĝi desurloke. 
— Brigitte Paulino-Neto, La melankolio de geografo

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Ortega Valcárcel, J. (2000) «El término geografía aparece entre los griegos en el siglo III antes de la Era, utilizado para identificar la representación gráfica de la Tierra, su imagen o pintura. Éste es el sentido que le da Eratóstenes». Los horizontes de la Geografía, Ed. Ariel.
  2. „Wissenschaft von der Erdoberfläche und den mit ihr in ursächlichem Zusammenhang stehenden Dingen und Erscheinungen“
  3. Duque, Félix (12a de marto 1998). Historia de la Filosofía Moderna. Ediciones AKAL. p. 43. ISBN 9788446008958. Konsultita la 14an de junio 2017.
  4. Peet, J. Richard (1985). «"An Introduction to Marxist Geography"». Journal of Geography: 5-10. doi:10.1080/00221348508979261. Konsultita la 26an de marto 2020.
  5. Rose, Gillian (1993). Feminism & Geography: The Limits of Geographical Knowledge. Minneapolis, MN: University of Minnesota Press. ISBN 9780816624188. Konsultita la 26an de marto 2020.
  6. Seager, J., & Nelson, L. (eld.). (2004). Companion to Feminist Geography. Williston, VT, USA: Blackwell Publishing.
  7. "Academic Grievance Studies and the Corruption of Scholarship - Areo". Areo. 2018-10-03. Alirita 2018-10-13.
  8. [1], The Washington Times. "Feminist geographers encourage colleagues not to cite research of white men". The Washington Times. Alirita 2018-10-13.
  9. 9,0 9,1 Peet, Richard; 1998; Modern Geographical Thought; Blackwell

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Geografía en la hispana Vikipedio.