La kariboj — nomataj karibalojgaliboj en kelkaj historiaj dokumentoj, vortoj derivataj de la prakariba vorto *karipona: 'homo(j)'— estis popolo kiu, en la momento de la Malkovro de Ameriko en la 16-a jarcento, okupis la nordorienton de Venezuelo kaj plurajn insulojn de la Malgrandaj Antiloj. Ili malaperis kiel konsekvenco de la eŭropa koloniado, kvankam la posteuloj miksitaj kun afrikdevenuloj de la insulo Sankta Vincento vivas nuntempe en Honduro. La kariboj formis parton de la plej ampleksa lingva familio nomata laŭ ili kaj kies aliaj membroj troviĝas en la nordo de Sudameriko.

Kariboj
Indiĝenaj popoloj
Indianoj
Suma populacio
3 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Desegnaĵo pri karibino de Charles E. Taylor (1888).

La kariboj estis inter la unuaj amerikaj popoloj kiujn la eŭropanoj konis. En la kronikoj oni komparas ilin kun la tainoj el araŭaka lingvo kiuj alvenis al la Antiloj antaŭ ol la kariboj. Tiel, kiam la tainoj estis vidataj kiel paca popolo kaj kun altnivela kulturo, la kariboj estis vidataj kiel militemaj kaj sovaĝaj, kiel praktikantoj de la antropofagio. Fakte, ilia nomo estas la origino de la vortoj kanibalo kaj kanibalismo kiuj en pluraj eŭropaj lingvoj estas priskribataj kiel la praktiko nutri sin per homa karno. Laŭ Reta Vortaro kanibalo estas Voranto de sam-speciuloj.

Ekspansio de la kariboj redakti

 
Etendiĝo de la karibaj lingvoj

La kariba lingva familio ankoraŭ hodiaŭ estas unu el la plej ampleksaj de Ameriko, ne nur pro la granda kvanto da lingvoj kaj triboj el kiuj ĝi konsistis, sed ankaŭ pro ĝia ekspansiema trajto. Pro tio estiĝis kulturaj diferencoj tre profundaj inter la kariboj de unu regiono al aliaj, laŭ la surlokaj adaptiĝoj kaj la kontaktoj kun aliaj etnoj.

Pluraj antropologiaj faktoroj influis en la kariba ekspansio tra Ameriko; inter ili la navigado, kaj en la maro kaj en riveroj, kaj la eksogamio. La okupitaj teritorioj laŭ la historiaj spuroj etendiĝas ekde la nordo de la Amazono (karihonoj, panaroj), ĝis la flanko de la Andoj, kie elstaris la jukpaoj, mokooj, ĉaparoj, karatoj, parisoj, kiri-kiroj, ktp.; kaj de la brazila ebenaĵo ĝis la fontoj de Ŝinguo: jumaoj, palmejaoj, bakairioj, en la Nigra rivero; jaŭperioj kaj kriĉanoj. En Franca Gujano; galibioj, akavoioj kaj kalinoj.

La ĉefa areo kie la kariboj disvolviĝis verŝajne estis la nordo de Kolombio kaj Venezuelo. La plej nordaj punktoj atingitaj de ili estis la Grandaj Antiloj, kiel Kubo kaj Hispanjolo. En la sudokcidento la plej sudaj punktoj verŝajne estis la departemento Loreto en Peruo kaj en la sudoriento ĉe la rivero Ŝinguo en Mato Grosso (Brazilo).

Vidu ankaŭ redakti

Karibianoj