Laguno
malprofunda akvujo apartigita de ia barilo for de pli granda akvujo
Laguno estas malprofunda akvujo separita de la pli profundakva ĉefparto de la maro per amasiĝo de sablo aŭ koraloj, sed ligita al la maro per minimume unu akvopasejo.

La satelita foto de la Vistula Laguno. Ĝi estas parto de la golfo de Gdansko dividita per la Vistula Terlango.
Pro la kunefiko de mara salakvo kaj alfluanta nesala akvo, la laguno enhavas saletan akvon. Se la apartigo estas kompleta, ekestas lago kun nesala akvo.
La vorto laguno devenas, trans la itala laguna, de la latina lacuna, kiu signifas "lageto".