Ĉi tiu artikolo temas pri akva areo enprofundiĝinta en termasivon. Por pilka sporto rigardu la paĝon Golfo (sporto).

Golfo estas parto de akva areo, enprofundiĝinta en ter-masivon, sed havanta liberan akvoŝanĝon kun ĉefparto de la sama areo.

Bengala Golfo en Sudazio
Golfo de Baracoa, Kubo
İzmir, en Turkio

Foje la nomon "golfo" portas kelkaj partoj de mondoceano, kiuj per siaj hidrologiaj reĝimoj estas maroj, ekzemple Meksika Golfo, Hudsona Golfo, Persa golfo. Inverse kelkaj marpartoj, kiuj havas ĉiujn ecojn de golfo, estas nomataj ne golfoj, sed "maroj", ekzemple Adriatiko (= Adria Maro).

Gravaj golfoj redakti

Golfo surfaco
(mil kv.km)
Bengala Golfo 2 172
Meksika Golfo 1 602
Granda Aŭstralia Golfo 1 335
Hudsona Golfo 819
Gvinea Golfo 753
Alaska Golfo 384
Sankt-Laŭrenca Golfo 249
Persa Golfo 241
Biskaja Golfo 194
Kalifornia Golfo 160

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti