Meksika Golfo
La Golfo de Meksiko aŭ Meksika Golfo (hispane Golfo de México, angle Gulf of Mexico, angle Gulf of America) estas golfo de Atlantiko plejparte ĉirkaŭata de Usono, Meksiko kaj Kubo. Ĝi longas preskaŭ 2 000 km orient-okcidente kaj larĝas 1 000 km sud-norde. Ĝia areo estas proksimume 1 600 000 km².
Meksika Golfo | ||
---|---|---|
![]() | ||
golfo, mediteraneeca maro [+] | ||
Akvejo | Atlantiko | |
Supermara alteco | 0 m [+] | |
Koordinatoj | 25° 0′ 0″ N, 90° 0′ 0″ U (mapo)25-90Koordinatoj: 25° 0′ 0″ N, 90° 0′ 0″ U (mapo) | |
Maksimuma akvoprofundo | 4 375 m | |
Akvokolektejo | 1 550 000 km² (155 000 000 ha) [+] | |
Areo | 1 550 000 km² (155 000 000 ha) | |
![]() |
||
Meksika Golfo | ||
![]() |
||

La buŝon de la golfo formas la duoninsuloj Florido (nord-oriente) kaj Jukatano (sude). Meze en tiu buŝo situas Kubo kaj dividas la buŝon al la Florida Markolo kaj la Jukatana Markolo.
La suda triono de la golfo situas en la tropika zono (la Tropiko de Kankro preterpasas norde de Kubo). La varma Golfofluo iras de tiu zono trans Atlantikon kaj mildigas la klimaton de Eŭropo.
En la golfon fluas kelkaj riveroj, kies plej signifaj estas Misisipo kaj Rio Grande del Norte.
Nomenklaturo
redaktiEn januaro 2025[1], la ĵus reelektita usona prezidanto Donaldo Trump decidis dekrete, ke la Meksika Golfo ŝanĝu sian nomon kaj nomiĝu "Golfo de Ameriko".[2] Tamen la decido ne estis larĝe konsentita de la aliaj nacioj, precipe de la meksikaj aŭtoritatoj. Google Maps (la kartografia servo de Guglo) siaflanke alprenis la novan nomon la 28-an de januaro 2025[3], prezentitan flanke de la originala nomo "Meksika Golfo."
Bildaro
redakti-
Cantarell
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- http://www.ncat.org/nutrients/hypoxia/hypoxia.html Arkivigite je 2005-08-29 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.tshaonline.org/handbook/online/articles/rrg07
- http://www.epa.gov/water/yearofcleanwater/docs/Hypoxia_Factsheet.pdf
- http://web.ukonline.co.uk/a.buckley/dino.htm Arkivigite je 2008-07-02 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ angle, el oficiala retejo de la Blanka Domo: https://www.whitehouse.gov/presidential-actions/2025/01/restoring-names-that-honor-american-greatness/
- ↑ france, ĵurnalartikolo : Le Parisien, 7-a de januaro 2025
- ↑ france, ĵurnalartikolo: "Sur Google Maps, le golfe du Mexique devient « golfe d’Amérique », d’après le souhait de Donald Trump"