Koralo
Koralo estas kalka, pli-malpli arboforma skeleto de diversaj kolonioj de kniduloj, ordinare fiksita al submaraj lokoj. Ekzistas belaj ruĝaj kaj nigraj koraloj el kiuj oni faras ornamaĵojn.
TaksonojRedakti
- Klaso Koraluloj (Anthozoa)
- Subklaso Okkoraluloj (Octocorallia)
- Subklaso Seskoraluloj (Hexacorallia)
- stelkoralo= madreporo
Mediaj aferojRedakti
Koralblankigo aŭ korala senkolorigo okazas kiam koralaj polipoj elpelas algojn kiuj estis loĝintaj ene de iliaj histoj. Algoj havigas ĝis 90 % el la korala energio. Blankigitaj koraloj plue vivas sed ekmalsategas post eksenkolorigo. La ĉefa kaŭzo de la koralblankigo estas la plialtiĝo de la akvotemperaturoj.