Koralblankigokorala senkolorigo okazas kiam koralaj polipoj elpelas algojn kiuj estis loĝintaj ene de iliaj histoj. Normale, koralaj polipoj loĝas laŭ endosimbioza rilato kun tiuj algoj, kiuj ludas gravan rolon por la bonfarto de la koraloj kaj de ties rifo.[1] Algoj havigas ĝis 90 % el la korala energio. Blankigitaj koraloj plue vivas sed ekmalsategas post eksenkolorigo.[2] Kelkaj koraloj rekuperiĝas.

Blankigita koralo.
Bonfarta neblankigita koralo.

La ĉefa kaŭzo de la koralblankigo estas la plialtiĝo de la akvotemperaturoj.[3] Temperaturo ĉirkaŭ 1 °C super la averaĝo povas okazigi blankigon.[3] Laŭ la Mediprogramo de Unuiĝintaj Nacioj, inter 2014 kaj 2016 la plej longdaŭra registrita tutmonda blankigo mortigis koralon je senprecedenca skalo. En 2016, la blankigo de la koraloj de la Granda Barilrifo mortigis inter 29 kaj 50 procenton el la rifara koralaro.[4][5][6] En 2017, la blankigo etendiĝis al la centra regiono de la rifaro.[7][8] La averaĝa intermezo inter blankigokazoj estis duonigita inter 1980 kaj 2016.[9]

Notoj redakti

  1. Dove SG, Hoegh-Guldberg O (2006). "Coral bleaching can be caused by stress. The cell physiology of coral bleaching". En Ove Hoegh-Guldberg, Jonathan T. Phinney, William Skirving, Joanie Kleypas (eds.). Coral Reefs and Climate Change: Science and Management. [Washington]: American Geophysical Union. pp. 1–18. ISBN 978-0-87590-359-0.
  2. "The Great Barrier Reef: a catastrophe laid bare". The Guardian. 6a de junio 2016. Aliritala 24an de junio 2020.
  3. 3,0 3,1 Corals and Coral Reefs (angle). Alirita 2019-08-15.
  4. "Coral bleaching on Great Barrier Reef worse than expected, surveys show", The Guardian, 29a de majo 2017. Kontrolita 29a de majo 2017.
  5. "The United Nations just released a warning that the Great Barrier Reef is dying", The Independent, 3a de junio 2017. Kontrolita 11a de junio 2017.
  6. (March 2017) “Global warming and recurrent mass bleaching of corals”, Nature 543 (7645), p. 373–377. doi:10.1038/nature21707. 
  7. "Mass coral bleaching hits the Great Barrier Reef for the second year in a row", USA TODAY, 13a de marto 2017. Kontrolita 14a de marto 2017.
  8. . Portion of Great Barrier Reef hit with back-to-back coral bleaching has 'zero prospect for recovery' (18a de aprilo 2017). Alirita 18a de aprilo 2017. “When coral experiences abnormal conditions, it releases an algae called zooxanthellae. The loss of the colorful algae causes the coral to turn white.”.
  9. (January 2018) “Spatial and temporal patterns of mass bleaching of corals in the Anthropocene”, Science 359 (6371), p. 80–83. doi:10.1126/science.aan8048.  Arkivigite je 2019-04-28 per la retarkivo Wayback Machine

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti