The Guardian

brita taggazeto

The Guardian estas influa brita anglalingva ĵurnalo, aperanta en Londono kaj Manĉestro.

The Guardian

emblemo

taggazeto
Speco ĉiutaga gazeto
Formato "Berlina"

Posedanto konzerno Guardian Media Group
Establodato en 1821 je la nomo The Manchester Guardian
Fondinto(j) John Edward Taylor vd
Posedata de Guardian Media Group vd
Stabo interalie ĉefredaktisto Alan Rusbridger
Eldonkvanto 204 222 (en decembro 2012)
ISSN 0261-3077

Retejo guardian.co.uk
vdr

Ĝi aperis unue kiel The Manchester Guardian ("la gardisto de Manĉestro") en 1821 kiel semajna gazeto. Ĝi iĝis ĵurnalo en 1855, kiam la angla registaro malpliigis la imposton por la gazetoj. Kiam ĝi akiris internacian reputacion - ĉirkaŭ 100 jarojn poste -, oni ŝanĝis ĝian nomon al The Guardian.

La gazeto akiris reputacion per la altnivelaj, bonstilaj sciigoj, prezento de eventoj kaj opinioj.

La alta faka nivelo elformiĝis dum la agado de la ĉefredaktoro Charles Prestwich Scott, kiu gvidis la redaktan teamon dum 57 jaroj. Ekzemple dum la franca-prusa milito de 1870-1871 la gazeto informis el ambaŭ flankoj.

The Guardian de tempo al tempo provizore perdis legantaron, ĉar ĝi ofte apogis nepopularajn vidpunktojn.

The Observer estas frata gazeto publikigita ĉiun dimanĉon.

Eksteraj ligiloj redakti