Ŝablono-Diskuto:Informkesto gazeto

Latest comment: antaŭ 9 monatoj by Moldur in topic ISBN

Pliaj parametroj redakti

Saluton. Mi proponas aldoni pliajn parametrojn laŭ {{Tabgazeto‎‎}}. Poste ni povos iom post iom anstataŭgi la malnovan ŝablonon sen taŭga dokumentado nek nomo per ĉiu tiu. Ĉu estas pliaj proponoj pri parametroj? Se ne, tiam mi aldonos post certa tempo. Se jes, mi aranĝos eĉ alternativajn parametrojn, se eblas. --Tlustulimu (diskuto) 22:14, 6 Mar. 2012 (UTC)

Mi opinias nepra havi parametron "eldonkvanto" (en la angla ŝablono korespondas la parametro "circulation", sed esperantlingva parametro "cirkulado" malpli klarus) kaj mem aldonas ĝin. Krome mi diskutigas ĉu la parametra nomo "stabo" tute klaras. Laŭ la ekzemplo ĝi indiku urbon kaj eble plenan adreson de la centra redaktejo. Sed laŭ nomo "stabo" ankaŭ eblus havi la ideon tie listigi la ĉefajn stabanojn... Mi proponus la simplan parametronomon "adreso". Ankaŭ la parametro "titolo" pli klare nomiĝu "bilda subtitolo". -- ThomasPusch (diskuto) 18:59, 13 Dec. 2012 (UTC)

Ĝisdatigo petata redakti

Jam dek jaroj pasis antaŭ la lasta diskuteto, kaj malmulte estis farita. Mi nur konstatas, ne riproĉas.

Ĉu eblas ke tiu informkesto similu iom al informkesto libro? ke estu pli facila uzi ĝin.

Ekz, kial mi devas meti

|bildo=


Por aperigi la bildon?

Mi kontrolis kaj komparis la informkestojn, kaj la diferencoj estas grandaj.

Aliaj datumoj ankaŭ estus tre bonvenaj.

PS nuntempe multaj novaj artikoloj pri gazetoj estas aldonata, do valoras la ĝisdatigo de la ŝablono. Sj1mor (diskuto) 17:02, 6 apr. 2023 (UTC)Reply


La peto ne estas senbaza, demando estas kiu tiom kompetentas ke li-ŝi povus helpi. Mi momente havas tute teknikan problemon pri...

ISBN redakti

kiu estas bezonata ekzemple por la unuopaj numeroj de Beletra Almanako, de BA1 ĝis BA45, sed ne estas bezonata ekzemple en la teksto pri La Ondo de Esperanto. Laŭ la nuna stato la parametro bone funkcias por BA1 ĝis BA45, sed en aliaj paĝoj metas malplenan linion "ISBN <nenio>", krom ke en la teksta informkesto metiĝas parametro "|ISBN = <neniu indiko> " (kiel nun en La Ondo de Esperanto). La malplena linio ne estas granda problemo, sed tamen ne estis intencita, kaj mi ne scias kio malĝustus en la informkesta kodo... ThomasPusch (diskuto) 13:55, 15 jun. 2023 (UTC)Reply

@Moldur: La 2-an de junio vi skribis de vi estas "ankoraŭ en vikipaŭzo"... Kiam vi vere revenas, ĉu vi povus vidi ĉu vi trovas la supran eraron, kaj eble ankaŭ povus pluhelpi modernigi la ŝablonon?? ThomasPusch (diskuto) 14:00, 15 jun. 2023 (UTC)Reply
Kara ThomasPusch, mi faris etan modifon: anstataŭ fuŝa {{{ISBN|{{{ISBN}}}}}} estu simpla {{{ISBN|}}}. Espereble tio nun pli bonas. - Dume mi tamen plu fokusiĝas pri mia eksteresperantuja vivo. Kore salutas Moldur (diskuto) 19:13, 15 jun. 2023 (UTC)Reply
Kara Moldur, ŝajnas ke tio estis la nodo. Koran dankon, kaj plezuran someron al vi! ThomasPusch (diskuto) 20:41, 15 jun. 2023 (UTC)Reply
Dankon, same! Moldur (diskuto) 21:23, 15 jun. 2023 (UTC)Reply
Reiri al la paĝo "Informkesto gazeto".