Angla lingvo

okcidenta germanida lingvo
(Alidirektita el Anglalingva)

La angla lingvo (angle: English [IN-gliŝ]) estas ĝermana lingvo kun granda influo de latinidaj vortoj, kiu evoluis en Anglio de la anglosaksa lingvo al la meza angla lingvo por finfine formi la modernan anglan lingvon. Ĝi estas la gepatra lingvo de 309 ĝis 380 milionoj da parolantoj, precipe loĝantaj en Britio (Brita angla) kaj ties eksaj kolonioj kiel Usono (Usona angla), Irlando, Kanado, Aŭstralio, Nov-Zelando kaj multaj landoj en Karibio. Ĝi estas oficiala lingvo de 71 landoj tutmonde, kiel Barato, PakistanoSud-Afriko, kie la angla estas uzata kiel unua aŭ dua lingvo.

Angla lingvo
English language
Malhela bluo: la angla estas gepatra lingvo;hela bluo: la angla estas dua lingvo.
Malhela bluo: la angla estas gepatra lingvo;
hela bluo: la angla estas dua lingvo.
Parolata en Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Aŭstralio, Filipinoj, Nov-Zelando, Sud-Afriko, Singapuro kaj landoj de la Komunumo de Nacioj.
Parolantoj 339 370 920
Denaskaj parolantoj 375 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por 750 milionoj
Skribo Latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa
Ĝermana
Okcidentĝermana
Angla
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en 19 landoj, kaj kvazaŭ-oficiala en pluraj aliaj
Reguligita de Neniu, tamen la OED estas grava
Lingva statuso sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 en
  ISO 639-2 eng
  ISO 639-3 eng
  SIL ENG
  Glottolog stan1293
Specimeno
Deklaracio de Homaj Rajtoj, art. 1:
All human beings are born free and equal in dignity and rights. They are endowed with reason and conscience and should act towards one another in a spirit of brotherhood.
Vikipedio
v  d  r
Information icon.svg
EN (ISO 639-1)

La angla ankaŭ estas la plej uzata "lingvafrankao" kaj la plej lernita kaj lernata fremdlingvo tutmonde[1]. Tiun fenomenon kaŭzis ĉefe la disvastiĝo de la brita imperio, kaj poste la kreskinta ekonomia kaj kultura influo de Usono depost la Dua Mondmilito. En 2000, oni taksis, ke la angla estas lernita kaj parolata de pli ol unu miliardo da homoj[1]. Ĝi estas la ĉefa lingvo de la interreto.

La angla estas la internacia lingvo de scienco, komputiko, komerco, popmuziko kaj aviado, inter aliaj. Ĝi estas laborlingvo de UN kaj ASEAN kaj, praktike, la ĉefa laborlingvo de EU: kvankam multaj dokumentoj de EU estas haveblaj en la franca kaj la germana kaj, iafoje, aliaj el la 20 oficialaj lingvoj, nur en la angla estas ĉiuj dokumentoj haveblaj. La angla ankaŭ estas la ĉefa laborlingvo de multaj transnaciaj entreprenoj.

Enhavo

FacilecoRedakti

Unuflanke, la angla estas relative facile lernebla, ĉar ĝi havas malmulte da gramatikaj finaĵoj, sed uzas vortordon por montri la rilatojn inter vortoj. Pro tio, tamen, vortordo estas malpli libera, ol en lingvoj kun pli da finaĵoj. Ne estas simpla afero, ŝanĝi vortordon por emfazo sen ŝanĝi la signifon de la frazo.

Aliflanke, ĝi estas malfacile lernebla, ĉar la ortografio estas nefonetika kaj arĥaika (moderna ortografio reflektas la prononcon de la mezepoka angla, kiam la veno de la presilo konformigis la literumadon, ĉefe laŭ la tiama Londona dialekto, ekzemple laugh [laf], daughter [DO:-ta], though [foŭ], thought [fo:t], cough [kof], rough [raf], island [AJ-lnd], nation [NEJ-ŝn], national [NE-ŝnel]) kaj la lingvo enhavas multe da idiotismoj. La angla ankaŭ havas sonojn ne ofte uzatajn en aliaj lingvoj, ekzemple la sonoj reprezentataj de "th" angle, do [θ] kiel thought (penso), thin (maldika), maths (matematiko) (proksimigata per [f], do thought [fot], thin [fin], maths [mafs]) kaj [ð] kiel the (la), then (tiam), brother (frato) (proksimigata per [v] aŭ [d] vortkomence, do the [di], then [den], brother [BRA-ver]).

Lingva priskriboRedakti

La variaĵoj de la angla estas tre similaj laŭ prononco de konsonantoj, dum la plej parto de la interdialektaj variaĵoj temas pri la vokaloj.

KlasigoRedakti

La angla estas hindeŭropa lingvo de la okcidenta ĝermana grupo. Tamen pro la sociolingvistikaj aspektoj de la Brita Insularo el la vikingaj invadoj kaj la posta normana invado, ĝi ricevis gravajn pruntojn el la nordĝermanaj lingvoj kaj de la franca, kaj granda parto de ties vortotrezoro estis prilaborita pere de kultismoj el la latino. Tiuj du lastaj influoj faras ke la angla estas eble unu el la ĝermanaj lingvoj plej maltipaj kaj laŭ vortotrezoro kaj laŭ gramatiko.

La lingva parenco vivanta plej simila al la angla estas sendube la frisa, nome lingvo parolata de proksimume duonmiliono da personoj en la nederlanda provinco Frislando, proksima al Germanio, kaj en kelkaj insuloj en la Norda Maro. La simileco inter la frisa kaj la angla estas pli klara kiam oni komparas la malnovfrisan lingvon kun la malnovangla, ĉar la restrukturigo de la angla pro la eksterlandaj influoj faris la modernan anglan lingvo rimarkinde malpli simila al la frisa ol tio kio ĝi estis en antikvaj epokoj.

FonologioRedakti

La konsonantaro de la angla konsistas el 25 elementoj (kelkaj variantoj Skotlando kaj Nordameriko atingas ĝis 27 ĉar ili inkludas du kromajn senvoĉajn frikativojn):

Labialoj Dentaloj Interdentaloj Alveolaroj Alv.-pal. Velaroj Labialvelaroj Glotalo
Plozivaj /
Afrikataj
/p/
pit
/t/
tin
/tʃ/
cheap
/k/
cut
/b/
bit
/d/
din
/dʒ/
jeep
/ɡ/
gut
Frikativaj /f/
fat
/θ/
thin
/s/
sap
/ʃ/
she
/x/*
loch
/ʍ/*
which
/h/
ham
/v/
vat
/ð/
then
/z/
zap
/ʒ/
measure
Nazalaj /m/
map
/n/
nap
/ŋ/
bang
Alproksimantaj /l/
left
/r/
run
/j/
yes
/w/
we

La fonemoj montrantaj asteriskon (*) estas nur en kelkaj variaĵoj de angla (ĉefe ĉe la skotangla kaj ĉe kelkaj variaĵoj de Usono kaj Kanado), dum la cetero estas tutlokaj kaj aperas en ĉiuj variaĵoj. Ĉiu el tiuj fonemoj povas prezenti alofonajn variaĵojn laŭ la fonetika kunteksto. Por ekzemplo:

  • la senvoĉaj plozivaj sonas forte aspiraciitaj komence de vorto kaj malpli aspiraciitaj antaŭitaj de s-. Komparu pin [pʰɪn] / spin [spɪn], Kate [kʰeɪt]/ skate [skeɪt], tone [tʰoʊn] / stone [stoʊn]
  • la flanka alproksimanta /l/ havas sonon "klaran" (ne-velarigita) en la pozicio de silabatako (left [left], blow [blow]) kaj "malhelan" sonon (velarigita) en la pozicio de silabofino (milk [mɪɫk]).

OrtografioRedakti

La ortografio de la angla fiksiĝis proksimume ĉirkaŭ la 15a jarcento. Tamen ekde tiam la lingvo suferis gravajn fonetikajn ŝanĝojn, ĉefe ĉe la vokaloj, kio faras ke la ortografio ne estas certa gvidilo por la prononco. Kiel ekzemplo oni povas konsideri la serion -ea-, kiu havas ĝis ok malsamajn prononceblojn[2] nur parte antaŭdireblaj el la fonetika kunteksto:

Sono Ortografio transkribo IFA Signifo
[e], [ɛ] head, health [hed]/[hɛd], [helθ]/[hɛlθ] 'kapo', 'sano'
[iː] heap, heat [hiːp], [hiːt] 'amaso', 'malvarmo'
[ɜː], [ɝ] heard, hearse [hɜːd]/[hɝd], [hɜːs]/[hɝs] 'aŭdita', 'funebra veturilo'
[ɑː], [ɑɹ] heart, hearken [hɑːt]/[hɑɹt], [hɑːkən]/[hɑɹkən] 'koro', 'aŭskulti'
[ɛə], [ɛɚ] bear [bɛə]/[bɛɚ] 'elteni'; 'urso'
[ɪə], [ɪɚ] beard, hear [bɪəd]/[bɪɚd]; [hɪə]/[hɪɚ] 'barbo', 'aŭdi'
[eɪ] break, great, steak [bɹeɪk], [gɹeɪt], [steɪk] 'rompi', 'grandioza', 'bifsteko'
[iˈeɪ] create [kɹiˈeɪt] 'krei'

La anglalingvaj vortoj ne havas supersignojn, kaj la demando- kaj ekkrio-signoj uzeblas nur fine de ĉiu frazo, male ekzemple al hispana kie uzeblas kaj komence kaj fine.

GramatikoRedakti

La angla prezentas multajn el la tipaj trajtoj de la lingvoj de Eŭropo. La substantivo prezentas diferencon inter singularo kaj pluralo. En moderna angla, diference disde ties antaŭaĵo, nome la antikva angla, la substantivo ne faras distingojn de genrokazo. La kazaj diferencoj limiĝas en moderna angla al la pronomo, kiel okazas por ekzemplo en la latinidaj lingvoj.

En la verba sistemo la angla, same kiel ĉe la germana kaj ĉe la latinidaj lingvoj, suferis similan evoluon. Oni kreis "pasintecajn komponitajn formojn" por esprimi la finitan aspekton kaj "perifrazajn formojn" kun la verbo esti por esprimi la progresan aŭ kontinuan aspekton. Alia similaĵo estas la disvolvigo de -os formoj el helpoverboj. Grava diferenco inter la angla kaj aliaj ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj estas la malfortigo de la subjunktivo. Simile la angla, same kiel la germana, la nederlanda aŭ la latinidaj lingvoj, estis kreinta difinajn artikolojn proprajn el la indikaj pronomoj.

VortotrezoroRedakti

 
Influoj en la vortotrezoro de la angla.

La vortotrezoro de la angla aktuale estas formita de kerno de propraj vortoj rekte hereditaj de la antikva angla, inter kiuj troviĝas la plej granda parto de vortoj pure gramatikaj same kiel la plej granda parto de la plej oftaj vortoj. Tamen, inter la ne tiom oftaj vortoj hegemonias la pruntoj de la latina kaj de la franca, kiuj ofte estas kultismoj, kvankam ili estas ofte uzataj ankaŭ en la populara konversacinivelo.

Fakte inter la dek mil vortoj plej oftaj iom pli ol unu triono estas vortoj de ĝermana deveno, dum pli ol 60 % estas vortoj de latina aŭ latinida deveno.[3] La jena tabelo montras la hegemonion de diversaj devenoj de la vortotrezoro laŭ proporcioj de ofteco.

Ofteco Antikva angla Franca Latino Ĝermano Aliaj
Nordiaj lingvoj Aliaj
1-1000[4] 83 % 11 % 2 % 2 % 2 %
1001-2000[4] 34 % 46 % 11 % 2 % 7 %
2001-3000[4] 29 % 46 % 11 % 1 % 10 %
1- 10000[5] 32 % 45 % 17 % 4 % 2 %

La vortoj derivitaj de la antikva angla, populare nomataj "ĝermanaj", plej ofte esprimas seriozecon kaj dediĉon. Kiam Winston Churchill diris, en sia unua diskurso kiel Ĉefministro de la Unuiĝinta Reĝlando (1940), ke li povas proponi al sia popolo dum milito nur "blood, toil, tears, and sweat" (sango, laboro, larmoj kaj svito), la seriozeco de la situacio videblas en lia uzo de vortoj nur ĝermandevenaj. Male, abunda uzado de latiniddevenaj vortoj, ĝenerale derivitaj el la franca, indikas bagatelojn aŭ burokratecon. En juraj dokumentoj de la pasinteco estis ofta la uzado de paroj de sinonimoj, unu de anglosaksa kaj alia de latinida devenoj, kiel "last will and testament" (lasta testamento), por eviti miskomprenojn. La deveno de la vortoj en angla povas havigi antropologiajn konkludojn: la bestoj sheep, pig, kaj cow (ŝafo, porko, bovino) estas ĝermandevenaj, dum la nomoj de la viandoj el tiuj bestoj estas latiniddevenaj: mutton (ne uzata en Usono), pork, beef (ŝafaĵo, porkaĵo, bovaĵo). Kio indikas la socian klason kiu bredozorgis la animalojn – la anglosaksaj konkeritoj – kaj kiuj ĝuis ties viandojn: nome la normanaj konkerintoj (francoj).

SkribmanieroRedakti

 
La Latina alfabeto en la klasika epoko estis kunformita nur de 23 literoj. La angla lingvo (kaj ankaŭ aliaj lingvoj) uzas ankaŭ la literojn K, k, J, j, U, u, W, w, Z, z kaj Y, y.

La angla uzas la latinan alfabeton sen aldono, escepte en la vortoj rekte prenitaj el aliaj lingvoj kun diferencaj alfabetoj. Tamen historie la antikva angla estis uzinta specialajn signojn por kelkaj el ties sonoj: < Ā, Æ, Ǣ, Ǽ, Ċ, Ð, Ē, Ġ, Ī, Ō, Ū, Ƿ, Ȳ. Þ, Ȝ > kaj la korespondajn minusklojn < ā, æ, ǣ, ǽ, ċ, ð, ē, ġ, ī, ō, ū, ƿ, ȳ, þ, ȝ >.

Aliaj karakteroj de la moderna ortografio de la angla estas la ekzistado de granda kvanto de krazoj (kuntiriĝoj):

They're, kuntiriĝo de They are = Ili estas.
She isn'tShe's not, kuntiriĝo de She is not = Ŝi ne estas.
I'd eat, kuntiriĝo de I would eat = Mi manĝus
You'll see, kuntiriĝo de You will see = Vi vidos

Menciendas ke tiuj kuntiriĝoj uzeblas plej ofte en la konversacia parolmaniero kaj pli malofte en la formala parolmaniero.

HistorioRedakti

La plej frua versio de la angla estas la anglosaksa. Post la normanda konkero de Anglio, parte pro la influo de la anglo-normanda, la anglosaksa evoluis en la meza angla, kiu enhavis multajn vortojn de franca deveno. Plua granda evoluo okazis dum la 15‑a kaj 16‑a jarcentoj, kiam la gramatiko iĝis malpli kompleksa kaj aldoniĝis multaj vortoj de latina kaj franca devenoj, kaj la moderna angla estiĝis.

En la 18‑a jarcento eldoniĝis la unuaj vortaroj (ekzemple tiu de Samuel Johnson), kiuj ludis gravan rolon rilate la normigon de la literumado de la angla.

AktualoRedakti

La angla estas la tria lingvo de la mondo laŭ nombro de parolantoj kiuj havas ĝin kiel gepatra lingvo (inter 300 kaj 400 milionoj de personoj), same kiel la tria plej parolata, post la mandarena kaj la hispana,[6] kaj se oni enkalkulas ankaŭ tiujn kiuj havas ĝin kiel dua lingvo, kiuj estas 200 milionoj da personoj plie.

La angla, ĉar etendis Anglio sian lingvon tra la tuta mondo (Brita Imperio), kaj ĉar iĝis Usono la plej granda potenco kaj ekonomia kaj milita, ĝi iĝis de facto la lingua franca nuntempa.

Spite la ekziston de aliaj internaciaj lingoj (kiaj la franca, germana, rusa, ĉina, araba, hispana ktp.) kaj de internaciaj planlingvoj, kiaj Esperanto aŭ malpli grave interlingua kiuj estas neŭtralaj frankalingvaoj kvankam kun malpli da parolantoj, la angla konstituas nuntempe la ĉefan lingvon por internacia komunikado. Tio rilatas al la hegemonio de la dominanta civilizacio, kiu ĝenerale ne ŝatas adopti alian lingvon, sed male, trudas la anglan kun la koncernaj privilegioj kiujn ĝuas parolantoj de la angla kiel gepatra kaj eĉ ties landoj, kontraŭ la 96 % de la tutmonda loĝantaro en la aktualo, kiu ne havas la anglan kiel gepatra. Pro simila tialo en multaj eŭropaj landoj oni parolas lingvojn derivatajn el la latino, kiu estis la oficiala (aŭ ĉefa) lingvo de la Romia Imperio. Kaj pro tiaj tendencoj, ĉefe la intelektaj elitoj pasis de la latino al la franca, poste al la angla post la dua mondmilito kaj oni antaŭvidas ke la angla suferos malpliigon en la venontaj jardekoj kontraŭ aliaj lingvoj de forta hegemonio ĉu loĝantara ĉu ekonomia ĉu milit-politika kiaj la hispana, la araba aŭ la mandarena, inter aliaj.[7]

Aktuale ekzistas milionoj da personoj kiuj ankaŭ uzas kiel alternativo neŭtralan internacian helplingvon, simplan laŭ desegno kaj nekondiĉatan al ŝanĝoj de la mondaj potencoj. Tamen, laŭ la Raporto Grin, kiu konkludas ke la uzado de Esperanto estus la plej bona solvo je meza kaj longa tempolimo por la Eŭropa Unio kaj ties civitanoj, estas certe ke je mallonga tempolimo tio necesigus grandan investon aŭ koston en informaj kampanjoj kaj en ŝanĝoj de la procezo de instruado kaj lernado.[8]

DisvastiĝoRedakti

 
La angla en la EU. Ĝi estas oficiala nur en la Brita Insularo. En ĝermanlingvaj landoj ĝi estas sufiĉe konata kaj uzata. En slavaj kaj latinidaj landoj ne tiom kiom montras la koloroj, kiuj aludas al oficialaj ciferoj, tre optimismaj kaj for el la reala nivelo de uzado flua. Kontraste la praktika uzado en internaciaj instancoj estas multe pli ampleksa kaj senrivala ĝis nun.

Dialektoj kaj varioj de la anglaRedakti

Kontraste kun la hispana, la franca kaj aliaj lingvoj, ne estas centra aŭtoritato kiu kontrolu ortografion, gramatikon kaj vortotrezoron, kvankam foje oni citas tiun aŭ tiun vortaron, gramatikon aŭ libron kiel aŭtoritato. La angloparolantoj ĝuas sistemon de lingva senordo, kio faciligas la stampadon de novaj vortoj, la enkondukon de pruntoj kaj la formadon de regionaj aŭ sociaj variaĵoj de la lingvo aŭ almenaŭ de la parolmaniero.

Estas multaj dialektoj de la angla. En Britio la diversaj dialektoj devenas de regionaj varioj de la anglosaksa kaj meza angla. La skota estas tute aparta lingvo.

En diversaj landoj estas diversaj varioj de la lingvo, kun gramatikaj kaj leksikaj diferencoj. Pro tiaj diferencoj, estas diraĵo ke Usono kaj Anglio estas apartigataj per komuna lingvo.

Anglish aŭ Engla lingvo estas tipo de lingva purismo aplikata al la angla lingvo, en kiu la vortoj devenaj de la greka, la latina, kaj la latinidaj lingvoj estis anstataŭigitaj per ĝermandevenaj vortoj. En tiuj okazoj, temas pri uzado de sinonimoj kaj aliokaze neologismoj.

StatistikojRedakti

Laŭ Encyclopædia Britannica, almenaŭ dek ses ŝtatoj enhavis pli ol unu milionon da anglalingvanoj en 1990:

 
Usona dolaro. La angla lingvo aperas en la monvaluto plej konata en la mondo. La forto de lingvoj tre ofte aperas ligata al la forto de ties ekonomio.
 
Times Square en Novjorko, nome la kerno de la distrikto de la Teatraro Broadway de Manhatano[9]. La angla lingvo estas ankaŭ la tutmonda lingvo por distro.
Anglalingvaj ŝtatoj
Anglalingvanoj Ŝtato
1 223 900 000 Usono
2 60 000 000 Niĝerio
3 53 300 000 Britio
4 32 000 000 Filipinoj
5 21 000 000 Barato[10]
6 16 000 000 Kanado
7 14 800 000 Aŭstralio
8 5 500 000 Malajzio
9 3 700 000 Tanzanio
10 3 500 000 Sud-Afriko
11 3 300 000 Irlando
12 3 200 000 Nov-Zelando
13 2 700 000 Liberio
14 2 300 000 Jamajko
15 1 200 000 Trinidado kaj Tobago
16 1 000 000 Singapuro

Notu bone, ke diversaj ŝtatoj kalkulas siajn lingvanojn malsame kaj ne ekzistas nombroj pri la angla por ĉiu lando. Ekzemple, Kenjo, Pakistano, kaj Bangladeŝo, ĉiu eble havas 3 milionojn da parolantoj. Ankaŭ, malmulte de landoj kalkulas dualingvanojn. Almenaŭ 30 milionoj da anglaparolantoj ne estas en la supraj nombroj.

Estonteco kiel internacia lingvoRedakti

 
konstruaĵo de la Britia Konsilio en Londono

Aktuale la angla lingvo plu disvastiĝas. Estas tamen indikoj, ke en la venontaj jardekoj aliaj lingvoj gajnos pli kaj pli da tereno, ĉefe la ĉina, la hispana kaj la araba. "Kvankam la nombro de parolantoj de la angla pligrandiĝas, estas signoj ke la tutmonda superregado de la lingvo eble malgrandiĝos en la antaŭvidebla estonteco", skribis Neil Kinnock, ĉefo de British Council, en 2006.[11]

Studo dividas la malnetan enlandan produkton en la tuta mondo laŭ la diversaj lingvoj kaj aplikas prognozojn. Oni taksas, ke fine de 2002 proksimume 29,3 % de la tutmondaj enspezoj estas produktataj de anglaparolantoj, ĉ. 12,5 % de ĉinaparolantoj[12]. (Fakte oni uzas por la divido la aĉetpovon.) Laŭ la prognozo tiu rilato ŝanĝiĝos al 28,2 % por la angla lingvo kaj 22,8 % por la ĉina lingvo en 2010. Se la kresko de la ĉina ekonomio restos simila, estas atendeble, ke la ĉina tiurilate superos la anglan antaŭ la jaro 2020. Oni nepre konsideru, ke la studo esploras la lingvojn nur rilate al la produktado kaj ne konsideras la superregan rolon de la angla en la internacia komerco.

Famaj aŭtoroj de la anglaRedakti

Esperanta literaturo en la anglaRedakti

Sufiĉe multe da angla literaturo estis esperantigita, sed ne multaj verkoj originale skribitaj en Esperanto estis ĝis nun eldonitaj en angla traduko. La aŭtorino Anna Löwenstein verkis siajn romanojn kaj en la angla kaj en Esperanto. Kelkaj anglalingvaj versioj de poemoj de Kálmán Kalocsay estas inkluditaj en la kompilaĵo En nacia vesto de Ada Csiszár, Budapesto 2004.

Tial ke la angla estas hodiaŭ la plej disvastigita lingvo tutmonde, kredeble ĝi estas la plej utila vehiklo por informi al granda parto de la homaro pri Esperanto kaj ĝia kulturo.

Vidu ankaŭRedakti

Notoj kaj fontojRedakti

  1. 1,0 1,1 Noack, Rick. The world’s languages, in 7 maps and charts (angle). The Washington Post (23‑a aprilo 2015). Arkivita el la originalo je la 16‑a aŭgusto 2015. Alirita la 13‑a marto 2016.
  2. Ann Baker, 2006, Ship or Sheep?: An intermediate pronuntiation course, Cambridge University Press.
  3. Willams,, Joseph M. (1975). Origins of the English Language. The Free Press. ISBN 0-02-934470-0.
  4. 4,0 4,1 4,2 Williams, 1975, p. 67
  5. Robets, 1965.
  6. «Ethnologue, 1999». Arkivita el originalo la 31an de oktobro 2010. [1] [2]
  7. Kinnock, Neil. «Prólogo.» En Graddol, David, English Next. British Council, 2006. British Council. Konsultita la 10an de novembro 2016.
  8. Chapitre 7: Quelles stratégies ? (en franca)
  9. Ken Bloom. (2004) Broadway: Its History, People, and Places : an Encyclopedia. Taylor & Francis, p. 322–. ISBN 978-0-415-93704-7.
  10. Laŭ la barata popolnombrado de 1991 ĉ. 90 milionoj (≈11 %) de la loĝantoj diris, ke ili scipovas la anglan kiel la unuan, duan aŭ trian lingvon (http://www.censusindia.net/cendat/language/table4_E.PDF).
  11. En antaŭparolo al: David Graddol. English Next. Why global English may mean the end of ‘English as a Foreign Language’. 2006
  12. Mark Davis: GDP by Language

BibliografioRedakti

  • Aarts, Bas; Haegeman, Liliane (2006). "6. English Word classes and Phrases". In Aarts, Bas; McMahon, April. The Handbook of English Linguistics. Blackwell Publishing Ltd.
  • Abercrombie, D.; Daniels, Peter T. (2006). "Spelling Reform Proposals: English". In Brown, Keith. Encyclopedia of language & linguistics. Elsevier. doi:10.1016/B0-08-044854-2/04878-1. ISBN 978-0-08-044299-0. Alirita la 6an de Februaro 2015. Lay summary (6a de Februaro 2015). – via ScienceDirect
  • Aitken, A. J.; McArthur, Tom, eds. (1979). Languages of Scotland. Occasional paper – Association for Scottish Literary Studies; no. 4. Edinburgh: Chambers. ISBN 978-0-550-20261-1.
  • Alcaraz Ariza, M. Á.; Navarro, F. (2006). "Medicine: Use of English". In Brown, Keith. Encyclopedia of language & linguistics. Elsevier. pp. 752–759. doi:10.1016/B0-08-044854-2/02351-8. ISBN 978-0-08-044299-0. Alirita la 6an de Februaro 2015. Lay summary (6an de Februaro 2015). – via ScienceDirect
  • Algeo, John (1999). "Chapter 2:Vocabulary". In Romaine, Suzanne. Cambridge History of the English Language. IV: 1776–1997. Cambridge University Press. pp. 57–91. doi:10.1017/CHOL9780521264778.003. ISBN 978-0-521-26477-8.
  • Ammon, Ulrich (November 2006). "Language Conflicts in the European Union: On finding a politically acceptable and practicable solution for EU institutions that satisfies diverging interests". International Journal of Applied Linguistics. 16 (3): 319–338. doi:10.1111/j.1473-4192.2006.00121.x.
  • Ammon, Ulrich (2008). "Pluricentric and Divided Languages". In Ammon, Ulrich N.; Dittmar, Norbert; Mattheier, Klaus J.; et al. Sociolinguistics: An International Handbook of the Science of Language and Society / Soziolinguistik Ein internationales Handbuch zur Wissenschaft vov Sprache and Gesellschaft. Handbooks of Linguistics and Communication Science / Handbücher zur Sprach- und Kommunikationswissenschaft 3/2. 2 de Gruyter. ISBN 978-3-11-019425-8. Alirita la 19an de Decembro 2014 – via De Gruyter.
  • Annamalai, E. (2006). "India: Language Situation". In Brown, Keith. Encyclopedia of language & linguistics. Elsevier. pp. 610–613. doi:10.1016/B0-08-044854-2/04611-3. ISBN 978-0-08-044299-0. Alirita la 6an de Februaro 2015. Lay summary (6a de Februaro 2015). – via ScienceDirect
  • Australian Bureau of Statistics (28 March 2013). "2011 Census QuickStats: Australia". Alirita la 25an de Marto 2015.

Eksteraj ligilojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/03, paĝo 19: La angla verkita de Bradley Kendal.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Idioma inglés en la hispana Vikipedio.