Neil Kinnock
brita politikisto
Neil Kinnock, naskiĝinta la 28-an de marto 1942 en Tredegar, Kimrio, estas brita politikisto. Li inter alie estis komisaro kaj vicprezidanto en la Eŭropa Komisiono Prodi, kiu gvidis la Eŭropan Union de la 16-a de septembro 1999 (post la demisio de la antaŭa Komisiono Santer) ĝis la 31-a de oktobro 2004. En tiu Eŭropa Komisiono, li prezidis la fakon administraj reformoj. Jam dum la antaŭa Eŭropa Komisiono Santer, li oficis kiel komisaro pri la fako transporto. Neil Kinnock estas membro de la socialisma Brita Laborista Partio.
Neil Kinnock | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1942 (78-jara) en Tredegar |
Lingvoj | angla lingvo |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando • Kimrio |
Alma mater | Kardifa Universitato • Lewis School Pengam |
Familio | |
Edz(in)o | Glenys Kinnock |
Infanoj | Stephen Kinnock • Rachel Kinnock |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
Ekde la jaro 2004 la politistiko estas prezidanto de la organizaĵo British Council, kies celo estas la disvstiĝo de la angla lingvo kaj de la kulturo de Britio tutmonde.