Ŝablono-Diskuto:Informkesto politikisto

Latest comment: antaŭ 1 jaro by Tlustulimu in topic Subskribo

Tio, kiu en tiu-ĉi ŝablono estas nomata "oficejo" (ekzemple "prezidanto de Usono"), laŭ mi estas "ofico", sen la sufikso -ej-. Por resti en la ekzemplo, la oficejo de la usona prezidanto, do la loko kie okazas plejparto de la ofica laboro, estas la Blanka Domo (Vaŝingtono).

Aidas 07:46, 29. Aŭg 2009 (UTC)

Eble vi pravas, sed post tiu korektaĵo en multaj artikoloj (ekz. pri iranaj politikistoj) malaperis informoj pri respektivaj oficoj, ĉar en tiuj artikoloj daŭre estis skribite "oficejo". Mi korektis tion, sed eble estas kaj aliaj similaj artikoloj... --RG72 17:22, 4. Sep 2009 (UTC)

Kia "deputito"? redakti

Saluton,

ŝajnas al mi, ke ĉi tiu ŝablono devenas de en:Template:Infobox_officeholder, kvankam ĝi ne mencias ĝin inter la intervikiaĵoj. El tio fontas, laŭ mia opinio, kelkaj malklaraj parametroj:

  • deputito anstataŭas la anglan deputy, kiu estas falsa amiko kaj signifas "viculo". La etikedo por la kesto ankaŭ nomiĝas deputito. Sed la esperanta "deputito" signifas "parlamentano".
  • vicestro anstataŭas la anglan lieutenant, kiu povas signifi "leŭtenanto", sed ankaŭ "duarangulo". La etikedo estas vicestro.
  • nomiganta havas la etikedon nomita.

Neniu el la tri parametroj havas priskribon, do verŝajne multaj uzis la parametrojn laŭ diveno. Ekzemple la artikolo pri Winston Churchill mencias "Deputito Anthony Eden"; nu jes, efektive Eden iam estis deputito, sed ĉu tio rilatas al Churchill? Pli grave, li estis viculo de Churchill kiel lia ministro pri eksteraj aferoj. En la ekzemplo pri George Walker Bush aperas "Vicestro Bob Bullock", sed certe Bullock ne estis estro aŭ vicestro de Bush, li estis lia viculo. Multaj oficoj tute ne implicas iun estrecon.

La ŝablono estas uzata plurcent fojojn, do estas malfacile ŝanĝi la nomojn de parametroj. Eblas jenaj paŝoj:

  1. ŝanĝi la etikedon deputito al viculo. Tio ŝajnas ne malfacila.
  2. ŝanĝi la etikedon vicestro al viculo; la du parametroj estu samsignifaj. (Aŭ kiu povas klarigi la diferencon?)
  3. enkonduki alternativan formon "viculo" por "deputito" kaj "vicestro"; nur ĝi estu en la modelo. La aliaj du arkaikiĝu.
  4. forigi la parametron "nomigita", kiu verŝajne ne estas uzata (ĝi ne aperas en la modelo).

Mi proponas realigi almenaŭ la unuajn tri. Kion opias aliaj?

Salutojn, – Umbert' (diskuto) 19:12, 3 Jan. 2013 (UTC)

Saluton, Umbert' Mi proponas, ke ni realigu la korekton kun alternativaj parametroj, por ke artikoloj ne subite fariĝu pli fuŝaj ol nun. Eble la roboto de KuboF povos helpi ŝanĝi la artikolojn. Kaj poste ni povos eligi la malnovajn parametrojn el la ŝablona kodo. --Tlustulimu (diskuto) 19:30, 3 Jan. 2013 (UTC)

Subskribo redakti

Saluton. Mi ĵus rimarkis, ke la subskribo ne funkcias ĝuste en Winston Churchill. En la rilata Vikidatuma ero estas la dosiernomo, sed la dosiero ne plu ekzistas. Ĉu eblas ŝanĝi la ŝablonon, tiel ke ĝi nur ĉe ekzistanta bildo aplikas la Vikidatuman difinon de la subskribo (P109)? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:36, 13 apr. 2022 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto politikisto".