Uzula alinomigo redakti

Saluton, Umbert'. Mi ĵus vidis, ke vi alsalutis sub iom ŝanĝita nomo. Sed por uzula alinomigo ekzistas burokratoj, kiuj post peto realigos tion. Vidu ankaŭ sur la paĝon Vikipedio:Burokratoj. Kore --Tlustulimu 20:16, 22. Jul 2009 (UTC)

RE:Vindozo (ne Vindoso) redakti

Saluton Umbert', mi estis konvinkita, ke la esperantigita nomo estus Vindoso, sed kiam mi malkovris, ke la korekta nomo estas Vindozo, mi malfaris miajn ŝanĝojn. Sed mi forgesis kelkajn malfarendajn ŝanĝojn. Dankon por la atentigo! --→ Airon 11:17, 24. Jul 2009 (UTC)

Kio pri nuptopartnero? --67.42.186.94 01:19, 16. Aŭg 2009 (UTC)

Mi respondas tie ĉi; mi ne scias, ĉu via nombra adreso estas konstanta.
Nu, eble "nuptopartnero" -- sed kial ne uzi la simplajn vortojn "edzo" kaj "edzino"? Eble ĝenas vin, ke "edzo" kutime estas uzata kun vira signifo, kaj vi preferus tute seksneŭtralan vorton. Ekzemple en ŝablonoj tia vorto estas utila; do kial ne "nuptopartnero" (aŭ "edzecpartnero"). Sed mi dirus simple "edz(in)o"; tio okazas ankaŭ en aliaj lingvoj. Kaj ekzemple en kelkaj artikoloj, kiujn vi ŝanĝis, eblus jene uzi la radikon "edz-":
  • Mary Wollstonecraft : "ĉiu geedziĝinto" --> "ambaŭ geezdoj"
  • Valenteno de Terni: "junaj geedziĝintoj" --> "junaj geezdoj" (mi ŝanĝis)
  • ESPCI: "la geedziĝinto Curie" --> "la geezdoj Curie" (temas pri ambaŭ!)
  • Ĉina skribo: "geezdiĝinto" --> "edzo/edzino". La artikolo enhavas ankaŭ samfraze "amato/amatino", kaj tion vi lasis.
  • Jakobo la 1-a (Anglio): "geedziĝinto" --> "geedzeco". La antaŭa formo estas simpla eraro. Vikipediisto:Seminario en junio 2008 skribis "geezdo", iuj provis korekti tion, sed eĉ plimalbonigis.
  • Zbigniew Lew-Starowicz: Tute simile, devas esti "(ge)edzeco".
  • Géza Vásárhelyi: Same, devas esti "(ge)edzeco".
  • Stare Dobre Małżeństwo: La pola vorto 'małżeństwo signifas kaj "geedza paro" kaj "geezdeco". Sed en la kunteksto kun "malnova" :devas esti "geedzeco".
  • Monogamio: eraro, la greka vort γάμος signifas "geedzeco".
Almenaŭ la evidente erarajn lokojn mi korektos, se vi ne preferas mem fari tion.
– [[Vikipediisto:Umbert'|]] 12:34, 16. Aŭg 2009 (UTC)
Mi ŝanĝis ĉion laŭ la ĉi-supre. --67.42.186.94 03:52, 17. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton. Mi lasus la aldonojn pri slovakoj, ĉar eĉ se Slovakio ne ekzistis tiam, tio ne ŝanĝas la veron, ke slovakoj kiel etno (pri kio temas la paragrafo) loĝis en tiu ŝtato. Pri Serbio mi ĵus konstatis, ke mi konfuziĝis inter Cis- kaj Translajtio, do mi forigis ilin. Tamen eĉ pri germanoj diference de aŭstroj, oni povis pridiskuti, sed eble ne meritas la penon.--kani 21:24, 17. Aŭg 2009 (UTC)

Revizianto redakti

Via nova uzantonomo nun havas reviziantan rajton. Kore, Thomas Guibal 04:51, 26. Aŭg 2009 (UTC)

Saluton, bedaŭrinde, mi jam ne rememoras, de kie mi skanis la tekston. Forigu, se tiel plaĉas al vi. Narvalo 22:48, 25. Okt 2009 (UTC)

Dankon pro via laboro rilate al 1994. Mi faris ĵaŭde la plej malfacilan ekzamenon de mia studado, plej verŝajne mi sukcesis. Tiel mi eble iomete reaktiviĝas por kelkaj semajnoj. Poste atendas min ankoraŭ 4 ekzamenoj, ĝis somero de la sekva jaro. Narvalo 20:00, 1. Nov 2009 (UTC)

Kandidatiĝo kiel administranto redakti

Estimata! mi gratulas ke vi kandidatiĝas. Mi deziras al vi sukceson. Mi atentigis pri via kandidatiĝo en la diskutejo. Mi nur bedaŭras ke vi kreis por vi novan uzulkonton anstataŭ peti nomŝanĝon (pri kio jam atentigis vin Tsutulimu): vi tiel estus konservinta la historion de viaj kontribuoj. Arno Lagrange @ 07:49, 12. Nov 2009 (UTC)

Saluton, Arno, kaj dankon pro viaj bondeziroj. Mi esperas, ke mi estos akceptita kiel administranto; ĝis nun ne estas kontraŭvoĉoj, kaj jam kelkaj subtenaj voĉoj.
Mi pensis pri oficiala nomŝanĝo, sed necesas ja unue trovi liberan nomon. Mi provis ekzemple "Umbert0" (kun fina nulo), sed la sistemo rifuzis pro troa simileco al "Umberto", kiu jam ekzistas en pluraj vikipedioj. Kaj provado eblas, laŭ mia scio, nur tiel, ke oni provas krei konton. Do kiam mi provis mian nunan nomon "Umbert'", la konto estis kreita, kaj post tio ŝajne ne eblas transigi la identecon de malnova konto. – Umbert' 14:33, 14. Nov 2009 (UTC)

Testejoj kaj kategorioj redakti

Dankon pro via kritiko. Mi respondis en mia diskutejo. UNiesert 11:25, 15. Nov 2009 (UTC)

Mi vidis ke la nomoj de stadionoj (en kategorio:Stadionoj) ne havas ligostrekojn, tial mi forigis ilin. Sed mi ne konstatis, ke tiaj nomoj estas uzataj kiel "Stadiono XYZ", kaj ne "XYX Stadiono". Do, mi nun devas alinomigi la artikolojn. Dankon pro via alerto. CasteloBrancodiskuto 23:19, 17. Nov 2009 (UTC)

MediaWiki: redakti

Saluton, Umbert'. Estas bona ideo, ke vi iom korektas en la MediaWiki-nomspaco. Ĉu vi eventuale emus eĉ rekte korekti la interfacajn esperantigojn? Se jes, tio okazas sur aparta vikio: http://translatewiki.net/wiki/Main_Page. Sed mi ne scias, kiel la administrantigo tie funkcias. Kore --Tlustulimu 19:28, 22. Dec 2009 (UTC)

Dankon pro la atentigo, mi rigardos la aferon. Ŝajne unue necesas akiri "tradukistan rajton", simile kiel ĉe launchpad; por akiri tiun rajton necesas registriĝi kaj fari sinprezenton (vi ja jam faris). Administra rajto estas plia ŝtupo; eble necesas demandi iun, kiu jam havas ĝin. – Umbert' 18:29, 28. Dec 2009 (UTC)

Kara amiko, ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontaro. Ĉu eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[1] de partoprenontoj de la projekto? Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 04:33, 24. Dec 2009 (UTC)

Mi resituis la tekston pri la diskutaj opinioj de Korwin-Mikke kun aldonaj citaĵoj kiel la ekzemploj de ili. Dankon pro Via helpo. --Fiskot (diskuto) 20:06, 26. Dec 2009 (UTC)

RE:Fremdaj vortoj kaj mallongigoj ne povas esti adjektivoj redakti

Dankon, mi ĉiam eraras. Mi devos korekti ĉiun artikolon pri Ubuntu! Mi bondeziras ankaŭ al vi bonan kaj plibona 2010, --→ Airon 15:38, 31. Dec 2009 (UTC)

Tiu estas mia mistajpo :| Ĉiukaze, bonan 2010! (Mi ĉiam faras tion por Kristnasko kaj jarfino en la itala vikipedio, sed dum Kristnasko mi ne havas enkursigilon por konektiĝi) --→ Airon 16:37, 31. Dec 2009 (UTC)

Saluton Umbert'! Unue, mi trankviligas ke estas almenaŭ iu, kiun interesas la komplika toponomastiko de ĉi tiu lando. Sur ĉi tiu Vikipedio ni batalis akre antaŭ du jaroj, kiam uzantoj de la angla Vikipedio mobilizis por ŝanĝi la loknomojn en la Vikipedio ĉies lingvoj. Ni havis similajn problemojn koncerne Tibeton, Eŭskio kaj Palestino. Do, lasu min apologii. Mi komence supozis ke ĉi tiu paĝo restis de tiuj vandaloj. Ekzemple, ili atingis ke la nomo de la regiono estas Trentino-"Supra Adiĝo"/Sudtirolo. Do, ili kapablis forigi ĉiun germanan nomon el la regiono anstataŭinte ĝin per fiaj konstrukcioj. La konkreta problemo pri Merano estas:

1) la najbaraj komunumoj estas loke <1% italaj kaj la turistoj estas grandparte germanoj; do (preskaŭ) neniu konas la "italan" (citilojn necesas!) loknomojn; la italajn nomojn - por kiu ajn interesiĝas - oni povas ekscii el la apartaj artikoloj; 2) la urbaj kvartaloj estas precipe germana

Mi ne estas principe kontraŭ dulingvaj/trilingvaj loknomoj (mi ŝanĝis ekzemple "Bolzano-Bozen" kaj aliloke eĉ pli), sed vi devas ĉiam rigardi la cirkonstancoj, aŭ nia Vikipedio finiĝos kiel la angla, kie "Südtirol" alidirektas al artikolo pri la historio de Tirolo en la mezepoko...

Cetere dirite, la plejparto de la italaj koloniistoj alvenis nur antaŭ 60 jaroj. Krome, la italoj kaj aŭstroj ne sukcesos paceme kunvivi neniam - malfeliĉe. Mi dezirus ĝin, sed nur sekvu la ĉiutaga novaĵoj kaj vi miregos pri la eblecoj de provokado. Kore (kaj pace) salutas vin -- HannesM 21:32, 4. Jan 2010 (UTC)


Selekti-elekti redakti

Mi admire gapas viajn nehaltigeblajn korektadojn rilate al selektitaj-elektitaj. Mi proponas konsulti vikipediiston Maksim, kiu povas aŭtomatigi ŝablonajn korektojn. Narvalo 17:25, 5. Jan 2010 (UTC)

Dankon pro la propono. Jes, precipe la sekcititolo "Selektitaj grupaj ekspozicioj" estus frandaĵo por roboto. Mi iam diskutis ion similan kun Yekrats, sed la afero montriĝis ne tre facila. Ankaŭ en Vikipedio:Laboro_por_robotoj#dati / datiĝi mi jam faris proponon (pri "datas el" kaj "datas de"), sed nenio rezultis el tio. Mi sola ne scias, kion fari tiurilate. Sed eble Maksim povas helpi.
Eble vi vidis, ke mi profitis la okazon por fari ankau kelkajn aliajn ŝanĝojn (plibonigojn, mi esperas), do la laboro ne estis tute vana.
Umbert' 18:45, 5. Jan 2010 (UTC)
Mi povas fari ĉi tiujn ŝanĝojn. Kion ĝuste vi volas ŝanĝi pri "selekti-elekti"? Kaj, pri ĉi tio, kaj ankaŭ pri "dati / datiĝi", tiam necesas anonci en la diskutejo je semajno antaŭ la ŝanĝo. Maksim 22:11, 5. Jan 2010 (UTC)

Kem(i)oterapio redakti

Ekzistas ankaŭ la artikoloj kemotaksiso, kemosintezo. Nu, oni devas pripensi la aferon. Narvalo 22:22, 30. Jan 2010 (UTC)

Certe. – Umbert' 22:24, 30. Jan 2010 (UTC)

Itinero memoriga pri Bertha Benz redakti

Lieber Umbert, Du sprichst von einer Werbung für Daimler-Benz. Das ist leider falsch.

Benz und Daimler waren von 1886 bis 1926 die härtesten Konkurrenten, bis Daimler 1926 Benz übernahm (60% zu 40%). Die Daimler AG behauptet zum Beispiel heute noch, daß Benz und Daimler das Automobil zur gleichen Zeit erfunden hätten, was falsch ist, da Daimler 16 Monate später dran war.

Da wir die Lebensleistung der Bertha Benz propagieren, die die erste automobile Fernfahrt in der Geschichte der Menschheit durchführte, werden wir von der Daimler AG nicht unterstützt - im Gegenteil, man wirft uns Knüppel zwischen die Beine, wo man nur kann. Da tut es schon weh, wenn jemand behauptet, wir würden Reklame für Mercedes-Benz betreiben.

Falls Dich die ganze Geschichte der Bertha Benz interessiert, empfehle ich einen Blick auf unsere Website www.bertha-benz.de

Grüße, --Edgar Meyer 22:17, 7. Feb 2010 (UTC)

Lieber Umbert, erst einmal vielen Dank für die umfangreiche Überarbeitung und Verbesserung des Artikels! Natürlich ist Wikipedia nur ein Lexikon, aber das anfängliche Herzblut für Bertha Benz hat inzwischen dazu geführt, daß ich mit viel Freude auch in anderen Bereichen der Wikipedia tätig geworden bin.
Eine Korrektur hatte ich vorgenommen, die Du wieder rückgängig gemacht hast, nämlich den Link zur chinesischen Wikipedia. Dort muß in der Mitte ein kleiner Punkt sein, da bei einem großen fetten Punkt der Link nicht funktioniert. Soll ich das wieder nachbessern? Mit besten Grüßen, --Edgar Meyer 22:32, 7. Feb 2010 (UTC)

Messaggio copia-incollato su qualche decina di wiki.. : )) Purtroppo eo-0... Grazie del benvenuto personalizzato!--MapiVanPelt 19:41, 8. Feb 2010 (UTC)

Saluton, mi ne komprenas vian korekton je bedueninoj. Ĉu virinaj beduenoj atakis? Narvalo 20:17, 17. Feb 2010 (UTC)

Kara Umbert',

dankon pro via atentigo; mi tuj enmetis la tekstokaŝilon ĉirkaŭ la tradukota teksto. Kutime, kiam mi interrompis la redaktadon de artikolo, mi enigas la avertilon

. Sed la tekstokaŝilo pli bone taŭgas.--Longharulo 20:26, 27. Feb 2010 (UTC)


Via nacieco redakti

Kontentigu ĉi mian scivolemon: de kiu lando vi venas?--87.15.116.145 15:01, 8. Mar 2010 (UTC)

Ha, vi volas scii, de kiu lando mi venas, sed mem eĉ ne ensalutas?
Pretere, via ŝanĝo de la artikolo inuita lingvo, nur por ekscii vian IP-adreson, estis iom malbonstila. Se vi ne havas alian ilon por ekscii vian adreson, redaktu iun diskutpaĝon (eĉ ne necesas konservi, sufiĉas antaŭrigardi vian "subskribon" – ~~~~).
Umbert' 19:12, 11. Mar 2010 (UTC)

IP-bloko redakti

Saluton, Umbert'. Mi ĵus trovis interesan paĝon por administrantoj, nome http://toolserver.org/~chm/blockcalc.php. Do ĝi kalkulas la kodon por bloki tutan IP-blokon. Tiam oni ne devas bloki unuopajn adresojn, ĉar tio eble daŭrus tro longe kaj la IPulo povus vandali ŝanĝante al alia adreso el la sama IP-adresobloko. Kore --Tlustulimu 23:10, 14. Mar 2010 (UTC)

Pri WikiTrans redakti

Estimata kolego administranto de Vikipedio !

De kelkaj semajnoj estas forta interesiĝo por la aŭtomata traduko de la angla vikipedio farita de WikiTrans.

Hodiaŭ baldaŭ troviĝos preskaŭ unu miliono da artikoloj en WikiTrans, aŭtomate tradukitaj el la angla. Ili preskaŭ ĉiukaze estas pli ampleksaj ol tiuj de la esperanta vikipedio (kiam tiu lasta ja enhavas ĝin). La aŭtomata traduko entenas iom da eraroj, tamen la tekstoj estas ĝenerale sufiĉe kompreneblaj. Ligilo al la originala helpas por komprenantoj de la angla forigi miskomprenojn.

Kiel la Esperanto-vikipediistaro rilatu al WikiTrans ? 1) Ĉu iam enporti la tutan entenon en vikipedion kun markiloj por sciigi ke temas pri aŭtomata traduko ĉu ne jam ĉu nur parte ĉu plene reviziita)? Vidu Kalmuka lingvo. Enporti la tutan materialon oni certe povus fari aŭtomate, ĉu rekte en la artikolspacon, aŭ en specialan nomspacon "WikiTrans" kiu signus ke temas pri reviziinda materialo. Tamen plena homa revizio de tiel abunda materialo certe estas tre multe super niaj nunaj homaj fortoj de Esperantistoj/Vikipediistoj. Tamen jam iuj legantoj atestas ke ili nun preferas viziti paĝojn en WikiTrans prefere ol en Vikipedio, malgraŭ la malavantaĝoj de maŝintraduka lingvo.

2) Ĉu ligadi el vikipediaj artikoloj 2.1) al samtemaj en WikiTrans (vidu ekzemple Akana lingvo) . Por tio mi pretigis parametron WT en Ŝablono:Projektoj 2.2) kaj el ruĝaj ligoj (vidu ekzemple Akanaj lingvoj) ? Por tio mi pretigis ŝablonon Ŝablono:WT

3) Ĉu nur provizi serĉilon en la vikipedia seĉilo. Mi enmetis linion kiu tekstas :

   * Krei la paĝon "Serĉi ion ajn" en ĉi tiu vikio!
   * Serĉu la artikolon Serĉi ion ajn en WikiTrans (maŝintraduko de la anglalingva Vikipedio). 

Mi ekrilatis kun S-ro Eckhard Bick, kiu gvidas la projekton por pritrakti kiel ligi Vikipedion kun la WikiTrans. Jam ekestis diskuto en la babilejo: ĝi nun troviĝas je Vikipedia_diskuto:WikiTrans. Mi ŝatus havi vian opinion kiel pli ĝuste reagi al la promesplenaj eblecoj kiujn montras WikiTrans, por antaŭenirigi la debaton kaj iam alpreni decidojn celante eluzi la materialon de WikiTrans por plialtigi la nivelon de Vikipedio.

Arno Lagrange @ 15:37, 7. Jul 2010 (UTC)

ŝajnas ke {{tradukitaĵo}} estas pli kompleta, provizas pli da bezonataj sciigoj. Arno Lagrange @ 18:39, 1. Nov 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min! redakti

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Ruĝa ŝlimo redakti

Mi akcepis vian avizon, kaj donis la fontojn. Mi tralegis ankaŭ pli multajn artikolojn, ne nur la germanan. Se mia artikolo similas pleje al la germana, tion kaŭzas eble tio, ke ĝi estis la plej trafa. Mi intencas ankoraŭ plilarĝigi la artikolon. Aleksandro 07:35, 7. Nov 2010 (UTC)

Saluton, Umbert.

Sorry if I speak to you in English, but my Esperanto is unfortunately not that good. It exists a discusion about this map in commons, but The Ogre just exposed his arguments and started to remove the map from the articles. Then, I wrote my point and reverted to the status quo and now he just removed them again without saying any word. So, I restored the map in their articles, and I hope he listen to reason and discusses rather than attack like this. Qoan 13:55, 29. Dec 2010 (UTC)

Lenguas iberorromance.png redakti

Hello Umbert'. You may be interested in going to Coomons:File talk:Lenguas iberorromance.png and replying. Thank you. The Ogre 13:01, 30. Dec 2010 (UTC)

Mi dankas, mi vere eraris kun bildo. --Kirienko 07:26, 17. Jan 2011 (UTC)

Ŝablono:Informkesto Usona ŝtato redakti

Saluton, Umberto. Mi vidis, ke vi ŝanĝis la ŝablonon {{Informkesto Usona ŝtato}}. Sed nun estas fuŝo en la ŝablona dokumentado, nome aperas la ne difinita parametro Areo. Krome loĝantaro kun indiko de la jaro aperas iomete je stranga pozicio. Do kion vi fakte celis ŝanĝi? Mi supozas, ke via ŝanĝo eble ne estas kompleta. --Tlustulimu 12:01, 31 Okt. 2011 (UTC)

Saluton, Tlustulimu; bedaŭrinde mi nun ne havas multe da tempo por Vikipedio kaj nur ĵus vidis vian mesaĝon.
Mi ne komprenas, kion vi volas diri per "ne difinita parametro Areo". Ĉi tiun parametron enkondukis Airon90 je la 12-a de julio (antaŭe ĝi nomiĝis "TutaArea"), kaj mi nenion ŝanĝis pri ĝi, aŭ pri ĝia dokumentado. Mi ŝanĝis nur la traktadon de la parametroj "LandoAreo" (lingve dubinda) kaj "AkvoAreo", kiuj nun estas nedevigaj. Krome mi enkondukis lingve pli ĝustan parametron "TeroAreo" anstataŭ "LandoAreo". Nun ambaŭ funkcias, eble iam ni povos pensiigi "LandoAreo".
Pri stranga pozicio de "loĝantaro" mi scias nenion. Mi ĵus kontrolis la artikolojn Florido kaj Utaho, kaj en mia krozilo ili aspektas bone. Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu reiro al malnova versio de artikolo uzas ankaŭ la malnovan version de la uzataj ŝablonoj, sed mi komparis kun antaŭaj versioj kaj ne vidas ion strangan.
Koncerne vian demandon mi povas diri nur, ke mi efektivigis mian ŝanĝon nur, kiam mi kontentige testis ĝin en la testejo. Do miaopinie mia ŝanĝo estis kompleta. Sed se estas reprodukteblaj problemoj, ni reiru al la antaŭa versio.
Kiun krozilon vi uzas, kaj sur kiu paĝo vi vidas la "strangan pozicion"? Eble mi sukcesos reprodukti la problemon.
Umbert' 18:32, 13 Nov. 2011 (UTC)
Saluton, Umberto. Nun ĉio estas en ordo. En la artikolo Miĉigano mankis la informoj pri la areo, same kiel en la ekzemplo de la dokumentado. Mi aldonis tion laŭ la germana artikolo, kiu enhavas eĉ referencon pri tio. --Tlustulimu 19:07, 13 Nov. 2011 (UTC)

Saluton. La vorto "social" en kelkaj lingvoj egalas al du netute samaj konceptoj en esperanto, nome "socia" kaj "sociala", kvankam en mia hispana lingvo kaj en multaj aliaj ne eblas diferenco. Kvankam PIV iel egaligas aŭ rilatigas ilin, plej ofte uzado diferencigas ilin, nome socia rilatas al ĉio pri socio, dum sociala konvenas plie pri plibonigado de socio, ĉefe de la stato kiel vivas plej malaltaj tavoloj ktp., kaj tiele iel rilata al socialismo, tio estas, socialismo devenus el sociala, kaj ne el socia. Se mi bone komprenis la koncepton de la atikolo kaj se vi akceptas tiun menciitan nuancon eble plej bone estus pli ĝusta nomo Socidarvinismo, kvankam la nuna titolo povus facile resti kiel alidirektilo. Ĉu vi samopinias?--kani (diskuto) 11:51, 11 Mar. 2012 (UTC)

Dankon pro via atento! Kreante la artikolon mi pripensis, ĉu la radiko "social-" taŭgas, kaj trovis en NPIV ke "sociala = koncernanta la komunajn ekonomiajn interesojn de socio, kontraste al la politikaj". Kaj ja ŝajnas al mi, ke soci(al)darvinismo koncernas precipe la ekonomian flankon.
Vi kredeble pravas, ke via interpreto de "sociala" estas ofte intencata. Tamen NPIV mencias la esprimon "socialaj konfliktoj", kiu ŝajnas al mi bona, sed kiun ne kovras via interpreto de "sociala", kiu pli proksimas al la NPIV-a "socialema".
Pri la vorto "socidarvinismo" ŝajnas al mi probleme, ke ĝi estas malklara. Ĝi povus ekzemple signifi la aplikon de darvinismo al tutaj socioj rivalantaj inter si.
Mi (nur) nun faris guglan serĉon pri ambaŭ esprimoj kaj trovis 120 "socidarvinismo"j kaj 1020 "socialdarvinismo"j. Ĉi-lastaj tamen ne ĉiuj estas el Esperanto, eble nur duono. Sed mi ne volas decidi tian demandon per statistiko. Ĉu ni diskutigu la aferon en la diskutejo?
Umbert' (diskuto) 13:48, 21 Mar. 2012 (UTC)
Mi ne havas pliajn argumentojn. Mi nur klopodas eviti tre etendan eraran uzadon de sociala kiel nur rilata al socio, sed pri tiu preciza kazo, plej bone vi mem decidu.--kani (diskuto) 13:38, 22 Mar. 2012 (UTC)

Pardonu redakti

Jes, vi pravas, vian ŝanĝon mi senintence forigis; estis redakta konflikto kaj ŝajne en la supra kesto mankis via teksto, kvankam ĝi devus esti tie ... vere strange. Pardonu la akcidenton, mi ne kontrolis per "montri ŝanĝojn", ĉu ĉio estas en ordo sur tiu longega paĝo. darkweasel94 (diskuto) 22:03, 14 Aŭg. 2012 (UTC)

Farite. Mi akceptas trafajn konsilojn kaj sugestojn.--kani (diskuto) 10:33, 23 Aŭg. 2012 (UTC)

Spagetmonstro redakti

Mi ne havas opinion sed ja sperton, kaj en mia sperto la vorto "dezajni" estas venkinta por la "plani"-senco de "desegni". Ke ghi ne estas nur au ech precipe industria estas ilustrite ekzemple de tio, ke oni same devas dezajni bultenon por preghejo au klubo, kiel automobilon por vendi.

Roy

Antarkto redakti

Saluton, Umbert'! Dankon pro la rimarko. La fuŝo en la listo de mil havendaj artikoloj okazis pro tio, ke oni alinomis al Antarktio la jaman artikolon pri Antarkto. Mi mem rimarkis la problemon, sed mi ne klopodis ĝisdatigi la liston pro tio, ke mi serioze dubas pri la elekto de "Antarktio" anstataŭ Antarkto. Mi do aldonis komenton en la priartikola diskutejo, donante argumentojn por la tradicia formo "Antarkto" (sen -i-).

Ĉar nun mi rimarkas neniun reagon al miaj rimarkoj, mi ĵus alinomis la artikolon reen al Antarkto. Tio solvas la problemon.

Se estontece oni decidos refoje alinomi la artikolon, indos redakti la liston kaj ĝisdatigi ĝin. Ĉefe indas, ke oni ĝisdatigu la interlingvajn vikiligilojn el alilingvaj artikoloj pri Antarkto.

Amike, --WinstonSmith (diskuto) 18:51, 6 Nov. 2012 (UTC)

Mi kompletigis la artikolon menciante la aliajn specojn. Mi tamen malkonsilas alinomadon kaj aldonon de aparta artikolo por ĉiu unuopa fonduospeco, ĉar tiuj aliaj artikoloj tiam certe restus mizeraj ĝermoj. Estas pli bone havi unu bonan artikolon. Ĉar la fromaĝa fonduo ja estas la klasika kaj plej konata kaj ankaŭ la origina fonduo, je estas sencohava, ke la fromaĝa fonduo havu la ĉefan lokon en la artikolo. DidiWeidmann (diskuto) 15:52, 25 Nov. 2012 (UTC)

Bone. Mi nur korektis kelkajn tajperarojn. – Umbert' (diskuto) 15:59, 25 Nov. 2012 (UTC)

Kavada (kova) reaktoro redakti

Saluton. Mi metis la ŝablonon ĉar mi konstatis, ke estas fuŝaĵoj en ĝi, sed mi tute ne estas fakulo en fizikaj aŭ atomaj aferoj kaj mi ne planis ripari ĝin. Mi faros neniom en tiu artikolo. Faru vian bontrovon en ĝi. Ĝis.--kani (diskuto) 19:11, 15 Dec. 2012 (UTC)

Linia skribo redakti

Mi akceptas viajn proponojn pri alinomado al Linia A kaj B.Narvalo (diskuto) 19:56, 16 Dec. 2012 (UTC)

Administranta laboro: redakti

Mi jus kreis la helpopaĝon "Helpo:Kiel kontribui", ĉu vi povas aldoni ĝin al Ŝablono:ĈefPaĝoElstarajLigiloj? Dankon. --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  03:32, 21 Jan. 2013 (UTC)

Dankon. Pri via demando: Jes, vi pravas, mankis frazon jejeje, kion mi volis diri estas "baldaŭ pli sperta uzanto helpos vin". --  Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel?  14:39, 24 Jan. 2013 (UTC)

Via kandidatiĝo kiel burokrato redakti

Bonvolu formale prezenti vian kandidatiĝon el Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj per paĝo : Vikipedio:Burokratoj/kandidatoj/Umberto. --Arno Lagrange @ 19:00, 22 Jan. 2013 (UTC)

Dankon pro la preparado; mi kreis la paĝon. Ĉar burokrato ne sekvas iujn proprajn interesojn, sed simple estas servanto de la uzularo, mi skribis tre koncize. – Umbert' (diskuto) 19:56, 23 Jan. 2013 (UTC)

Listo de urboj de Irlando redakti

Hi Umbert, on en:wiki there are 3 lists of town of the Republic of Ireland:

In my opinion, "Listo de urboj de Irlando" is a list of the most important towns; on the contrary, "de:Liste der Städte in der Republik Irland" and "it:Città dell'Irlanda" are lists of town by population. If I'm wrong, include the correct interlanguage links. --Antonio1952 (diskuto) 10:12, 28 Jan. 2013 (UTC)

Ciao Umbert, ti avevo scritto in inglese solo perché pensavo che tu capissi meglio l'inglese che l'italiano! --Antonio1952 (diskuto) 17:33, 4 Feb. 2013 (UTC)

Reĝinotago en Nederlando redakti

Saluton Umberto,

Reĝinotago en Nederlando estas ekde 1948 je la 30-a de aprilo (naskiĝtago de Juliana, la patrino de Beatrikso). Ekde 2014 ĝi nomiĝos reĝotago kaj okazos je la 27-a de aprilo (naskiĝtago de Vilhelmo, la filo de Beatrikso) En ambaŭ kazoj se la tago estas je dimanĉo oni ŝovas la feston al la sabato antaŭ tiu dimanĉo.

Do la 29-an por Juliana kaj Beatrikso kaj la 26-an por Vilhelmo.

Miaj fontoj estas la nederlanda gazetaro kaj televido. Se mi renkontas fonton en la interreto mi aldonos ĝin.

Samideane, --Verdulo (diskuto) 18:49, 2 Feb. 2013 (UTC)

Mi ŝanĝos la tempokonfuzon. --Verdulo (diskuto) 19:06, 2 Feb. 2013 (UTC)

Aktiva periodo, sed kiam redakti

Saluton! Mi ĝenas vin pro Kubof. Estas fakto, ke li nun tre diligentas, sed mi havas longajn spertojn. Kiam PT estis admin., tiam Kubof pli malofte kontribuis, tio estas kontrolebla. Estas forte konjektebla, ke li estas anstataŭanto de PT, cetere PT uzis ankaŭ aliajn nomojn-pasvortojn. Se vi ekzamenos miajn 11000 kontribuojn-artikolojn, en ili vi tovos erarojn, eraretojn sed neniam vi trovos vandalaĵon. Tamen PT forbaris min el mia artikolo, kiel vandalo. Tial mi fortre protestas administ.rajton doni al Kubof. Vi pripensu ankaŭ mian starpunkton, eble vi legu la diskuton pri tio!--Crosstor (diskuto) 13:53, 9 Feb. 2013 (UTC)

La nova papo redakti

Saluton, Umber'! Post via komento mi nuligis la artikolon Francisko (papo) kaj faris direktigilon al la artikolo Francisko la 1-a (papo). Dankon! --Fiskot (diskuto) 21:34, 13 Mar. 2013 (UTC)

Ĉu vi povas marki la konton kiel roboton? Mi preferus povi kaŝi ĝiajn ŝanĝojn en la listo. Andrew Woods (diskuto) 14:45, 16 Mar. 2013 (UTC)

Tion povas fari nur burokratoj, do mi ne povas. Mi provizore igis ĝin aŭto-revizianto, sed ekde tiam ĝi ĉesis agi. – Umbert' (diskuto) 14:51, 16 Mar. 2013 (UTC)
  Farite Mi donis al Uzanto:OctraBot la statuson de roboto, ĉar li petis pri tio sur la paĝo Vikipedio:Roboto/Permespeto, neniu kontraŭis tion kaj li jam havas la statuson en aliaj vikipedioj. Mi rigardis tion per SUL. --Tlustulimu (diskuto) 15:03, 16 Mar. 2013 (UTC)

Evansville (Indianao)‎‎ redakti

Saluton, Umbert'. Mi ĵus korektis Evansville (Indianao)‎‎, ĉar laŭ la germana artikolo la koordinatoj devas esti aliaj. Krome mi aperigis mapon kun markilo per difino de la parametro regiono-ISO. La valoron mi prenis el la germana artikolo. Tie ĝi aperas en la supre dekstre videbla koordinata ligilo. Sed mi ankaŭ devis krei aliajn helpoŝablonojn. --Tlustulimu (diskuto) 15:28, 16 Mar. 2013 (UTC)

Bone; mia intenco estis preni la valorojn el la antaŭa {{usona urbo 2}}, sed eble mi eraris. – Umbert' (diskuto) 15:35, 16 Mar. 2013 (UTC)

Burokrateca kandidateco redakti

Saluton Umbert',

Ni bezonas kelkajn burokratojn. Ĉu vi vidas tie ? Amike. --pino (diskuto) 11:27, 26 Jun. 2013 (UTC)--pino (diskuto) 11:24, 26 Jun. 2013 (UTC)

Saluton, vi estas la ĉefaŭtoro de Reg-signo, kaj mi proponis movi tiun artikolon en la tiea diskutpaĝo. Se vi kontraŭas, bonvolu diskuti tie. Dankon. darkweasel94 (diskuto) 23:37, 15 Jul. 2013 (UTC)

Dankon pro la atentigo; mi nun estas iomege okupata kaj ne havas multe da tempo por Vikipedio.
Se neniu kontraŭis la nomŝanĝon, kial mi kontraŭu. Sed laŭ mia opinio "stirsigno" estas same erara kiel "stirklavo", ĉar "stiri" signifas (laŭ PIV) "direkti veturilon, kaj ambaŭ nocioj neniel rilatas al veturiloj. La angla lingvo uzas ambaŭokaze la radikon "control" (control key, control character), kiu signifas "reg-", kaj mi supozas, ke la traduko "stir-" venas el la germana traduko "steuer-", kiu havas du signifojn: "stir-" kaj "reg-". Por mi estas evidente, ke "stir-" ĉi-okaze estas mistraduko, sed lingvo estas konvencio, kaj se plimulto interkonsentas pri mistraduko, verŝajne iam en PIV la radiko "stir" havos duan signifon.
Al mi tio ne tre plaĉas, ĉar ĝi malfaciligas Esperanton. Sed ne vere gravas.
Umbert' (diskuto) 19:04, 4 Aŭg. 2013 (UTC)

Fredelia redakti

Dankon pro la atentigo: vi pravas. Mi iomete - en la unua parto ("temoprezentado") formetis la partojn kiuj povus esti interpretitaj kiel reklamado.


aluton, Giorno2,

vi verkis la pliparton de la artikolo Fredelia, sendube interesa, sed laŭ mia opinio stile ne vere taŭga por enciklopedio (ekz. la slogano "Tradiciojn daŭrigi, apliki novigojn" ne alportas informon, sed varbas. (Kontraŭe, la frazo "Fredelia varbas per la slogano ..." povus ja esti enciklopedieca, se ĝi estus dokumentebla.).

Ĉu vi foje povas atenti la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis redakti

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)

Aldono: Mi devas diri, ke mi ĝis nun ne petis forbaron de Pangea. En sia lasta kontribuo Pangeoa, kiu sin nun sentas atakita, komencas persone insulti min kiel fakatikulo, tio fakte estus kialo por forbaro, kaj se ne estus mia mem la celo de la atako kaj mi do ne devas agi kiel administranto en tiu afero, do se li tiel insultus alian personon, tiam mi forbarintus lin! Tiel mi tion devas lasi al la aliaj administrantoj.DidiWeidmann (diskuto) 20:48, 28 Dec. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio redakti

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Post iom longa foresto de Vikipedio mi trovas ne nur vian alvokon (ĉu konsideri ĝin spama/amastruda, mi hezitas), sed ankaŭ ampleksegan diskuton pri la temo. Mi hezitas kundiskuti, unue ĉar ĉio ŝajnas jam dirita, kaj due ĉar la tono de la diskuto akriĝis kaj ajna plia kontribuo eble povus pliakrigi ĝin. – Umbert' (diskuto) 19:18, 10 Jan. 2014 (UTC)

Srilanko redakti

Estimata kolego! Vi alinomis artikolon el Sri-Lanko al Srilanko. Sed krome ekzistas la kategorio Sri-Lanko, en kiu estas sep artikoloj kaj naŭ kategorioj, nomoj de sep el kiuj ankaŭ enhavas la vorton «Sri-Lanko», kaj krome sep pli profundaj subkategorioj estas nomitaj kun tiu vorto. Ĉu vi planas alinomi ankaŭ ilin? (Ne nepras fari ĉion permane. Plurajn ripetajn agojn ja povas fari roboto.) Gamliel Fiŝkin 12:38, 10 Jul. 2015 (UTC)

@Gamliel Fiŝkin: Estimata, mi konscias pri tiuj kategorioj kaj menciis ilin en mia komento sur la diskutpaĝo de la artikolo. Ankaŭ mi pensis pri roboto, sed ne havas spertojn pri tio. Se vi povas rekomendi kion fari, estus tre bone, dankon. – Umbert' (diskuto) 07:19, 17 Jul. 2015 (UTC)
Mi skribis ĉi tie kaj nur iom poste vidis vian noton en tiu diskutpaĝo; pardonon pro malatento.
Ne estas bezono por ĉiu redaktanto havi propran roboton. Bedaŭrinde, en Vikipedio en Esperanto la afero ankoraŭ ne estas organizita tiel bone, kiel en la ruslingva Vikipedio: tie estas speciala paĝo, sur kiun ajna redaktanto povas skribi peton pri iu robota redakto en multaj paĝoj (alinomado de kategorio, anstataŭigo de ŝablono ktp), kaj iu el la redaktantoj stirantaj robotojn plenumas la peton aŭ rifuzas ĝin (ekzemple se tiuj redaktoj bezonas komunuman interkonsenton aŭ teĥnike ne eblas). Eble, estus bone havi tian paĝon ankaŭ ĉi tie; dume eblas peti en la teĥnika diskutejo aŭ rekte iun el tiuj redaktantoj, kiuj stiras robotojn. La ĝisdata listo de robotoj (uzantokontoj kun la teĥnika flago «roboto», angle bot) ne tre helpas, ĉar ĝi mencias 57 robotojn, plej multaj el kiuj, agante en pluraj lingvaj sekcioj, estas stirataj de personoj ne parolantaj Esperanton (do, ne aktivaj ĉi tie); cetere, mi vidas tie kelkajn «esperantlingvajn» robotojn.
roboto lasta redakto
de la roboto
stiranto lasta redakto
de la stiranto
BlahmaBot 30.05.2015 Blahma 17.07.2015
RBT 22.01.2006
Byrialbot 09.07.2007 Byrial 01.07.2013
CasteloBot 08.03.2014 Castelobranco 19.10.2014
Emubot 28.11.2006 Emuzesto
(Efaanes)
22.09.2010
(21.12.2011)
GangleriBot 03.03.2005 Gangleri
(לערי ריינהארט)
28.10.2013
(30.07.2014)
Glavkos bot 23.04.2011 Glavkos 23.06.2015
KuBOT 12.04.2015 KuboF 17.07.2015
Maksim-bot 25.04.2010 Maksim 27.06.2015
Roboto de Marcos 01.01.2012 Marcos 16.06.2015
Salatonbot 11.03.2015 Salatonbv 14.07.2015
YekratsBot 28.11.2008 Yekrats 16.04.2015
Kiel vi povas vidi, ne ĉiuj robotoj kaj ne ĉiuj stirantoj aktivas nun. Ŝajnas al mi, ke estas bona ideo peti iun el la aktivaj. Gamliel Fiŝkin 15:52, 17 Jul. 2015 (UTC)

La afero estas preskaŭ finita. La plej grava ankoraŭ ne farita ago estas alinomi dosieron, malpli gravaj sed ankaŭ necesaj — forigi dek alkategoriajn redirektilojn (ili ĉiuj estas en la kategorio Tujforigendaj artikoloj kiel malplenaj subkategorioj). Gamliel Fiŝkin 19:56, 9 Aŭg. 2015 (UTC)

@Gamliel Fishkin: Mi faris la nomŝanĝon (kaj aktualigis la ligilojn). Pretere, ne necesis esti administranto, ĉar la ekzistanta nova nomo havis nur unu redakton (vian), kaj en tiu speciala okazo ĉiu ajn povas fari la ŝanĝon. Dankon pro via laboro! – Umbert' (diskuto) 10:54, 22 Aŭg. 2015 (UTC)
Necesis, ĉar la rajto alinomi dosierojn estas ne parto de la rajto alinomi paĝojn sed aparta rajto; en Vikipedio en Esperanto alinomi paĝojn (NB: ne dosierojn) povas ĉiuj aŭtomate konfirmitaj uzantoj, sed dosierojn nur administrantoj. Ĝuste pro tio mi kreis redirektilon al dosiero kiel provizoran solvon: por eviti ruĝajn ligilojn en la lokoj, kie devas esti bildo. Gamliel Fiŝkin 21:40, 22 Aŭg. 2015 (UTC)
@Gamliel Fishkin: Dankon, mi neglektis la fakton, ke temas pri "Dosiero".
Restas ĉirkaŭ 200 artikoloj, kiuj ligiĝas al Sri-Lanko (kun streketo); mi komencis ilin modifi, sed tio daŭros. – Umbert' (diskuto) 10:00, 1 Sep. 2015 (UTC)
Ĉu la literumo «Sri-Lanko» estas erara, aŭ allasebla sed ne preferinda? Se la dua, vi faras vanan laboron. Se la unua, necesas korekti ne nur ligilojn, ĉar ne ĉiu vorto estas ligilo; tamen ne estas trafa ideo plenumi tiun grandan kaj tedan taskon permane (speciala paĝo por petoj al robotstirantoj estas bezonata; dum ĝi ne ekzistas, plej taŭga paĝo ŝajnas esti la teĥnika diskutejo). Kaj pri alia temo: bonvolu atenti proponon pri nova necesega regulo; viaj komentoj estas bonvenaj tie. Gamliel Fiŝkin 10:44, 1 Sep. 2015 (UTC)

Grand Est redakti

Saluton Umbert! Ne mi ŝanĝis la nomon de la regiono, sed Pino. Mi nur kompletigis lian laboron. La nomo estis ŝanĝita hieraŭ de la koncernaj regionanoj. --Dominik (diskuto) 06:40, 5 apr. 2016 (UTC)Reply

Porinforme, "Grand-Est" estis alinomita al "Grand Est" (sen streketo). --Dominik (diskuto) 09:06, 5 apr. 2016 (UTC)Reply
Ni eble estis tro rapidaj sed franca vikipedio ankaŭ ne estas la plej fidinda fonto. Mi vetas ke angla vikipedio alinomos koncernan regionon al "Grand Est" antaŭ la franca. La samo okazis por nova regiono "Hauts-de-France". --Dominik (diskuto) 03:32, 16 apr. 2016 (UTC)Reply

Anarchopedia redakti

Friend. I don't speak esperanto. Why I localize the Anarchopedia in the web but the page don't load? Thanks. A Brazilian Anarchist.--Adrian de Limes (diskuto) 18:31, 23 apr. 2016 (UTC)Reply

@Adrian de Limes: Olá! Sinto muito mas não sei o que e a Anarchopedia, e não entendo o que tentas de alcançar. Por que perguntas aqui, na Wikipedia en Esperanto? Mi bedaŭras, sed mi ne scias kio estas Anarchopedia, kaj mi ne komprenas kion vi volas atingi. Kial vi demandas ĉi tie, en la esperanta vikipedio? – Umbert' (diskuto) 07:55, 4 maj. 2016 (UTC)Reply

Nova administranto redakti

Saluton, estas utila se multajn uzantoj partoprenas kaj opinias al la baloto. Tiam nia vikipedio vivas vere. Kore. - --pino (diskuto) 18:00, 16 maj. 2016 (UTC)Reply

Havendaj artikoloj redakti

Saluton. Ĉu vi scias kial estis antaŭ kelkaj tagoj 203 artikoloj en plej alta kategorio de havendaj artikoloj kaj nun nur 195?--kani (diskuto) 23:27, 14 jun. 2016 (UTC)Reply

Unue, pri kiu kategorio temas? En la kategorio Havendaj artikoloj mi vidas tri subkategoriojn kaj sep paĝojn, neniu el kiuj estas artikolo. Due, mi povas supozi ke ok havendaj artikoloj estis antaŭnelonge verkitaj (tiam ili eble ankoraŭ troveblas inter novaj paĝoj). Kaj bonvolu aldonadi novan temon ne per redaktado de la antaŭa temo, sed per la ligilo «Aldoni temon» — tio igos koncernan enskribaĵon en atentaroj de aliaj redaktantoj pli informa (komparu: estas →‎Nova administranto, sed povus esti →Havendaj artikoloj: nova sekcio). Gamliel Fiŝkin 23:56, 15 jun. 2016 (UTC)Reply
Mi supozas, ke okazis miskomprenoj inter Kategorio kaj kategorio. Mi parolis ne pri Kategorioj de artikoloj ĝenerale sed pri kategorioj aŭ klasoj en la paĝo Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj, kie en Junio en la kategorio aŭ klaso de longaj artikoloj aperas 203 kiam neniam oni atingis pli ol 196, laŭ mia sekvo de la paĝo. Tiu kategorio ĉiam kreskiĝas, ĉar mi, kaj ankaŭ aliaj, plibonigas kaj pligrandigas ties artikolojn, do apenaŭ eblas malaltiĝo al nuna nombro. Male la kategorio aŭ klaso de Etaj ja malaltiĝas, ĉar pli kaj pli oni pliampleksigas ties artikolojn. Mi demandis ĉar eble temas pri diferencaj referencoj.--kani (diskuto) 14:13, 16 jun. 2016 (UTC)Reply
@Kani: La 203 estas el la oficiala statistiko de 2016-06-05; la 195 estas la "aŭtomata takso" en nia listo de havendaj artikoloj. Tiu aŭtomata takso uzas alian algoritmon ol la oficiala statistiko, ĝi regule iom diferencas de ĉi tiu. – Umbert' (diskuto) 16:55, 16 jun. 2016 (UTC)Reply
Dankon. Mi komprenas.--kani (diskuto) 17:52, 16 jun. 2016 (UTC)Reply

Transkulturigo redakti

Saluton. Mi memoras nek la artikolon nek tiun eraran komencon. Plej verŝajne mi ne kreis ĝin kaj alinomigis la artikolon; tiele la historio malaperis. Mi ĵus korektis tiujn erarojn.--kani (diskuto) 21:20, 21 jun. 2016 (UTC)Reply

Diskriminacio lingva pro la nova ilo por montri la intervikiajn ligilojn al aliaj lingvoj redakti

Vidu la diskuton kaj partoprenu la voĉdonon en teknikejo ĉi tie! DidiWeidmann (diskuto) 16:19, 4 aŭg. 2016 (UTC)Reply

Invito al grava diskuto redakti

Estimata kolego!

Bonvolu trarigardi la diskuton ĉe Vikipedio:Diskutejo/Administrejo#Rangaltigo je patrolanto kaj partopreni ĝin.

Ankaŭ ne-administrantoj estas bonvenaj kontribui al tiu diskuto, sed partopreno de administrantoj estas speciale grava. Tial la mesaĝo estas sendita al ĉiuj aktivaj administrantoj (escepte de la roboto-administranto), kiuj ankoraŭ ne partoprenis la diskuton.

Gamliel Fiŝkin per MediaWiki message delivery (diskuto) 00:13, 26 sep. 2016 (UTC)Reply

Kandidato por administrantiĝo redakti

Saluton! Mi proponis min ĉe speciala paĝo por kandidatoj. Mi invitas vin viziti ĝin kaj voĉdoni. Dankon! Frate, Vikiano (diskuto) 03:08, 23 nov. 2016 (UTC)Reply

Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj redakti

Saluton. Por tiu listo kovenas pluigi la evoluon. Tiele oni markis decembron 2015 kaj junion 2016; tiele oni marku nun decembron 2016. Ĉu iu povas fari tion?--kani (diskuto) 01:29, 1 jan. 2017 (UTC)Reply

Vandalismo rilate "ci" redakti

Protekto de tiuj paĝoj jam ne plu vere necesas, la vandalo jam estas tutvikie blokita de administrantoj. Ĉi tie vi povas legi la diskuton. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:52, 11 feb. 2018 (UTC)Reply

Havendaj artikoloj redakti

Saluton. Delonge mi klopodas plibonigi la staton de la artikoloj en la listo de mil havendaj artikoloj. Mi supozas, ke vi scias, ke tiu estas listo jam fiksita kaj ke oni ne rajtas ŝanĝi ĝin. Eble nur ripari erarojn. Mi konstatis, ke mankas kelkaj artikoloj en la listo, fakte estis 996 anstataŭ 1000. Mi komencis trairi la tutan liston kaj mi konstatis, ke vi forigis pluvarbaron kaj metis anstataŭe arbaro. Enorde, ĉefe ĉar nun arbaro estas multe pli ampleksa ol pluvarbaro kaj certe temas pri pli grava kaj ampleksa temo. Poste mi vidis, ke vi nuligis el la listo Louis Hector Berlioz. Mi ĵus remetis la markon havenda. Eble tio estis eraro. Ĉu vi memoras aliajn forigojn el la listo?--kani (diskuto) 11:12, 28 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Maladministriĝo redakti

Vi estos maladministrita pri via longa malaktiveco. Dankon por via laboro. --Fenikals (diskuto) 11:40, 30 jul. 2020 (UTC)Reply

Esperanta tradicio por fonetika transscribo? redakti

Saluton!

Mi vidis, ke in Volapuka transskribo cirila, vi transkribis rusan 'кодировка "волапюк"' kiel [kâdirovka "vâlapjuk"], kun ⟨â⟩ por IFA ⟨ə⟩. Ĉu estas tradicio esperanta por tia transskribo, aŭ penoj krei tian, eble io kiel ⟨t̂, d̂⟩ por [θ ð] aŭ ⟨n̂⟩ por [ŋ]?

Bonvolu pingu min se vi respondos. Dankon, Kwamikagami (diskuto) 01:12, 15 sep. 2021 (UTC)Reply