Marek Blahuš
Marek Blahuš
Marek Blahuš
cs
Tomuto uživateli je čeština mateřským jazykem.
eo
5
Ĉi tiu uzanto estas profesia parolanto de Esperanto.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
de
3
Dieser Benutzer hat sehr gute Deutschkenntnisse.
tok
3
jan ni li toki pona e toki pona
es
2
Este usuario puede contribuir con un nivel intermedio de español.
pl
2
Ten użytkownik posługuje się językiem polskim na poziomie średnio zaawansowanym.
nl
2
Deze gebruiker heeft middelmatige kennis van het Nederlands.
fr
1
Cette personne peut contribuer avec un niveau élémentaire de français.
ru
1
Этот участник может вносить вклад в данный проект на русском языке начального уровня.
la
1
Hic usuarius simplice latinitate contribuere potest.
hu
1
Ez a felhasználó alap szinten beszél magyarul.
eu
1
Erabiltzaile honek oinarrizko mailan lagun dezake euskeraz .
sk
3
Tento redaktor má pokročilé znalosti slovenčiny.
Kristanismo
Mi estas kristano.
Vikipedia emblemo Administranto
Mi estas Administranto de la Vikipedio. (kontrolu)
Mi loĝas en Ĉeĥio en loko nomata Brno.
UTC +1
Tiu ĉi vikipediisto havas la UTC+1 an horon.
Listo de miaj kontribuoj

Arkivoj
Arkivoj

Mi estas Marek Blahuš (naskiĝinta en 1986) – ĉeĥa esperantisto, informadikisto kaj vikipediisto. En la Vikipedio en Esperanto mi nun ankoraŭ funkcias kiel administranto, sed mi ne plu okupiĝas aktive pri redaktado de artikoloj ĉi tie. Anstataŭe mi nun relative multe aktivas en la ĉeĥa Vikipedio, kie mi fariĝis ankaŭ administranto, kaj en la rilata asocio Vikimedio Ĉeĥio. Krome mi en 2016–2017 pro neceso estis administranto de la Vikifontaro en Esperanto.

En la jaro 2005 mi ekloĝis en Brno, kiu estas la dua plej granda urbo de Ĉeĥio. Mia devenurbo estas Uherské Hradiště, malpli granda distrikta ĉefurbo pli oriente, proksime de Slovakio. En nia hejmo ni volonte gastigas esperantistojn, interalie per Pasporta Servo. Krom la supre menciitaj fakoj mi hobie okupiĝas ankaŭ pri genealogio (inkluzive de genetika genealogio) kaj lingvoj. Esperanton mi lernis en 2003, mia denaska lingvo estas la ĉeĥa kaj entute mi scias interkompreniĝi en proksimume deko da lingvoj, inter kiuj kuriozaĵo estas la minimumisma planlingvo tokipono al kies populariĝo inter esperantistoj mi kontribuis.

Mia vikipediista vivo redakti

Vikipedion kiel tuton mi eniris en ĝia kvara vivojaro pere de Esperanto, kun kiu mi konatiĝis nur jaron antaŭe. Tiam mi komencis kontribuadi specife al la Vikipedio en Esperanto kaj tre aktiva kontribuanto tie mi estis inter la 26-a de majo 2005 kaj la 20-a de februaro 2006 – kio koincidas kun la tempo de mia unua semestro kiel studento de informadiko ĉe la Masaryk-Universitato en Brno kaj la somera ferio antaŭ ĝi. Ekde mia registriĝo okazinta la 25-an de oktobro 2004 ĝis la fino de tiu periodo mi faris 2343 redaktojn (kulmino estis 900 redaktoj en januaro 2006), mia roboto RBT faris ĉirkaŭ 5000 pliajn kaj mia atentaro fine ampleksis 993 paĝojn. Mia unua redakto ĉi tie estis korekto de mistajpaĵo en la artikolo Spiritismo, mia unua nove verkita artikolo estis Jaroslav HEYROVSKY, kio post dek monatoj evidentiĝis duoblaĵo de jam ekzistanta artikolo Jaroslav Heyrovský – fondita jam dek ses monatojn pli frue de Miroslav Malovec, kiu en la momento de la unuigo de tiuj du artikoloj ĵus estis fariĝinta samurbano kaj samklubano mia.

Post tiu rapida komenco, mia agado adaptiĝis al la vivo de memstariĝinta studento en grandurbo, kun multe pli da ĉeesta Esperanta vivo kaj multaj vojaĝoj kun ofta partopreno en aranĝoj (vidu mian liston ĉi-sube). Dum pluraj jaroj mi estris Ĉeĥan Esperanto-Junularon (kiun mi kunfondis kaj gvidis ĝis la sukcesa realigo de la unua IJK en Ĉeĥio okazinta en 2009 en Liberec') kaj aktivis en la internacia laborgrupo E@I. Por ĈEJ mi funkciigis vikian retpaĝaron (aktivan en la jaroj 2005–2011) kaj nome de E@I mi efektivigis interalie plurajn projektojn rilatajn al Vikipedio – ekz. la eksterretan eldonon de Vikipedio en Esperanto kadre de la DVD Esperanto Elektronike (2006, ripetita en 2010), la konkurson Monato de Vikipedio (2010) aŭ kunokazigon de la Esperanta Vikimanio (2011). Tiu Esperanto-vikimedia agado iom post iom transiris sub la zorgon de aparta, oficiale rekonita grupo ELiSo (Esperanto kaj Libera Scio), kiun mi en 2013 helpis kunfondi (ĉefa ĝia iniciatinto estis mia slovaka amiko kaj vikipediista posteulo KuboF). Mian studon de informadiko mi konkludis en 2011 kaj post tiam mi kelkfoje partoprenis – ĉu propranome, ĉu foje ankaŭ nome de ELiSo – kelkajn vikimedi-movadajn aranĝojn, precipe la tutmondajn Vikimaniojn en 2011, 2013 kaj 2016. Malgraŭ pluraj eksterlandaj forestoj mi plu vivas en Brno.

Aktuale redakti

Nuntempe mi fojfoje revenas al ĉi tiu retejo por plenumi administrajn agojn, iom redakti pri iu konkreta temo, kaj kompreneble ankaŭ por mem serĉi informojn. Krom esti vikipedia administranto, mi ekde 2013 ĝis 2022 membris en la Akademio de Esperanto kaj volonte interriĉigis la du komunumojn per miaj teknikaj kaj lingvaj scioj kiam tempo permesis.

Restas al mi tamen ĉiam malpli multe da libera tempo por volontulado, ekde kiam mi fariĝis plentempa dungito (en 2011 mi eklaboris kiel informadikisto en Centro de lingva edukado de la Masaryk-Universitato, poste en 2017 mi transiris en komputil-lingvistikan firmaon Lexical Computing) kaj depost 2014 ankaŭ edzo de Veronika, aminda virino el Hluĉinio (regiono pri kiu siatempe amplekse redaktis ĉi tie Petr Tomašovský) kaj sekve patro de tri Esperantaj gedenaskuloj.

Tamen ankoraŭ dum la jaroj 20152016, mi sukcesis aldone al mia ĉefa laboro aktivi ankaŭ kiel vikipediisto rezidanto ĉe la Masaryk-Universitato ("universitata vikipediisto") – en unu el raraj tiaj postenoj en la mondo. Temis pri laboro rekompencata, kvankam kun ekzisto ŝanceliĝanta, ĉar ĝi estis rezulto de kelkjara antaŭa desuba aktivado kaj iĝis ebla nur pro bonvolo kaj progresemo de kelkaj taŭgpostenaj homoj en la universitato. Tiu agado tamen orientiĝis precipe al la ĉeĥa Vikipedio, al kiu rilatas ankaŭ mia daŭranta membreco en Vikimedio Ĉeĥio (ekde 2012). Jam ekde la jaro 2015 mi ankaŭ daŭre organizas la ĉiumonatajn renkontiĝojn de ĉeĥaj vikipediistoj en Brno (kie ofte ĉeestas ankaŭ aliaj esperantistoj).

Kontribuoj al la Vikipedio en Esperanto redakti

Al la Vikipedio en Esperanto mi jam kontribuas dum 7085 tagoj. Liston de miaj fruaj kontribuoj eblas retrovi en la arkivo de tiu ĉi paĝo. Plenan liston de miaj kontribuoj vidu ĉe Specialaĵo:Kontribuoj/Blahma. Pri miaj komencoj ĉe Vikipedio mi iom rakontis ĉi-supre. Diversajn pensojn kaj planojn el la posta periodo mi translokis en la arkivon.

Listo de partoprenitaj aranĝoj redakti

Krom diversaj malgrandaj aranĝoj, mi partoprenis (kaj eble mi kaj vi kune ĉeestis?):