Svitavy

distrikta urbo en Ĉeĥio

Svitavy (germane Zwittau) estas distrikta urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en regiono Pardubice, surlime inter Bohemio kaj Moravio, en larĝa malaltaĵo 17 km sude de urbo Česká Třebová. Vivas ĉi tie 16 186 loĝantoj (2023). En septembro 2008 estis tie malfermita Esperanto-Muzeo. En la urbo funkcias aktiva E-klubo kaj ankaŭ la oficiala retejo de la urbo funkcias en esperanto. Ekde oktobro 2011 la urbo estas oficiala sidejo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Svitavy
germane Zwittau
urbo
Placo de Paco en Svitavy
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Svitavy
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Svitavy
Historia regiono Moravio
Parto de Hřebečsko
Montaro Svitava montetaro
Rivero Svitava
Situo Svitavy
 - alteco 435 m s. m.
 - koordinatoj 49° 45′ 20″ N 16° 28′ 10″ O / 49.75556 °N, 16.46944 °O / 49.75556; 16.46944 (mapo)
Areo 31,33 km² (3 133 ha)
Loĝantaro 16 186 (2023)
Denseco 516,63 loĝ./km²
Unua skribmencio 1256
Urbestro David Šimek (senpartia)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 568 02 ĝis 570 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 577731
Katastraj teritorioj 4
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 20
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Svitavy
Retpaĝo: www.svitavy.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Kamenná Horka, Javorník, Kukle, Hradec nad Svitavou, Opatovec, Dětřichov, Koclířov kaj Vendolí.

Historio redakti

La unua ĉeĥa vilaĝo ĉe travadejo trans rivero Svitava estis sur loko de la hodiaŭa urbo fondita de premonstratoj el Litomyšl en la tn. Trstěnická-pado ĉirkaŭ duono de la 12-a jarcento. Unuafoje Svitavy rememorigas sin en la jaro 1256, kiam tiu ĉi parto de bohemia-moravia limo estis kolonigata de olomouca episkopo Bruno el Schauenburk. La vilaĝo ricevis nomon laŭ rivero Svitava (pura, klara). Por loĝigi estis alvokitaj ankaŭ vilaĝanoj el Germanio, el orienta Frankujo, Bavario kaj Silezio. En duono de la 13-a jarcento Svitavy estis avancigita je urbo. Al fino de la 14-a jarcento estis konstruitaj remparoj kun tri pordegoj. Dum husanaj, la tridekjara, napoleonaj kaj prusaj militoj la urbo suferis pro trairoj de la armeoj, ĉar ĝi situis en grava kuniglinio. Trafikigo de fervojo kontribuis al evoluo de la urbo, precipe fondo de teksindustrio. En oktobro de la jaro 1938 la urbo estis aldonita al okupigzono de Sudetoj kaj ĝi estis okupita de la germanaj armeoj.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18695 800
18806 351
189011 653
19009 029
19109 649
19219 297
JaroLoĝantoj
193010 446
19509 673
196113 878
197014 282
198019 075
199117 441
JaroLoĝantoj
200117 626
201417 040
201617 005
201716 949
201816 937
201916 838
JaroLoĝantoj
202016 758
202116 242
202216 261
202316 186

Vidindaĵoj redakti

Svitavy havas valoran historian kernon, al kiu apartenas precipe longforma ĉefplaco kun la dua plej longa arkado en Ĉeĥio kaj aro da valoraj urbanaj domoj, pluraj preĝejoj restaĵoj de la remparoj kaj barokaj statuoj.

Al la plej karakterizaj domoj en Svitavy apartenas malnova urbodomo kaj najbara domo "U mouřenína" ("Ĉe Maŭro"). La plej malnova preĝejo en Svitavy estas nuna tombejpreĝejo de Sankta Egidio (ĉeĥe Jiljí). El la urbaj remparoj konserviĝis sole restaĵo de remparo kun duoncirkla bastiono. El pluaj konstruaĵoj meritas atentemon precipe Urba muzeo kaj Domo de Ottendorfer. En publikaj spacoj staras vico da monumentoj kaj statuoj.

Urbaj domoj redakti

  • Ĉefplaco - náměstí Míru (placo de Paco) longforma placo ĉirkaŭita de arkadoj, komence de la 21-a jarcento amplekse kaj senteme rekonstruita, ĉirkaŭita de plejparte barokaj kaj klasikismaj domoj
  • Malnova urbodomo - origine renesanca konstruaĵo kun turo, amplekse rekonstruita postr incendio en 1781 kaj sekve en 1849 – por sia celo ĝi servis ĝis 1933 (krome en ĝi parte troviĝis ankaŭ urba monŝparejo, juĝejo, policejo kun malliberejo), nuntempe ĝi uzatas por komercaj celoj. Sur fasado de la urbodomo estas lokigita blazono de la urbo (kapo de virkapro inter du turoj), surture troviĝas turka duonluno.
  • Domo „Ĉe la Maŭro“ - najbara al la malnova urbodomo, ligita kun ĝi je nivelo de etaĝo per kunigkoridoro. En 1776 en ĝi tranoktis la aŭstra imperiestro Jozefo la 2-a. Nuntempe sidejo de la turisma informcentro.
  • Domo de Ottendorfer – ruĝbrika historiisma konstruaĵo kun turo, apartenanta al la tipaj simboloj de la urbo, konstruigita en 1892 de la usona ĵurnalisto, filantropo kaj loka naskiĝinto kaj Valentin Oswald Ottendorfer surloke de lia naskiĝdometo. Origine sidejo de la publika Biblioteko de Ottendorfer, ĝis la dua mondmilito la plej ampleksa kaj plej moderna germanlingva biblioteko en Moravio (reston de la kolekto nuntempe prizorgas Urba muzeo kaj galerio), poste urba kulturdomo. Ekde 2008 en la teretaĝo trovigas Esperanto-Muzeo kaj teejo, la supra kultursalonego daŭre servas kiel koncertejo.
  • Vilao de Langr (Nuntempa urbodomo) – historiisma konstruaĵo kun riĉa stuka ornamo, situanta rande de la Urba parko de Jan Palach, konstruita en 1892 de arkiteko Hugo Wanderley, filo de profesoro Germano Wanderley, aŭtoro de la projekto, kiu i.a. projektis ankaŭ la Domon de ottendorfer. La domo apartenis al unu el la plej riĉaj familioj de Svitavy, lokaj entrprenistoj kaj urbestranoj. Dum ekonomia krizo luita al la urba monŝparejo, kiu en 1933 luis la domon al la urbo, kiu en 1942 definitive aĉetis ĝin kaj transklokigis al ĝi sian urbodomon. Amplekse rekonstruita en 1989.
  • Malnova monŝparejo – novklasikisma konstruaĵo el 1902, situanta sur la ĉefplaco, en 1990-aj jaroj interne ornamita per skulptaĵoj de Olbram Zoubek. Nuntempe sidejo de banko.
  • Konstruaĵo de iamaj orfejo kaj maljunulejo – kun elementoj de itala renesanco, estigita en 1886 el la financa subteno de Valentin Oswald Ottendorfer. Nuntempe sidejo de bazlernejo.
  • Urba Fortifika Muro - konserviĝis nur malgranda parto de la urba murego kaj unu bastiono

Ekleziaj konstruaĵoj redakti

  • Preĝejo de Vizito de Virgulino Maria sur la ĉefplaco – origine verŝajne romanika konstruaĵo, estigita ĉ,. 1250, gotika kun baroka adapto, kun alirebla belvida turo
  • Tombejpreĝejo de Sankta Egidio – origine romanika baziliko el duono de la 12-a jarcento, trinava konstruaĵo kun emporoj super flankaj navoj, frubaroke rekonstruita , kun valora baroka interna ornamo, en najbareco de valora gotikdevena romkatolika paroĥejo
  • Preĝejo de Sankta Jozefo - trinava dutura novromanika baziliko en 1896, origine nomata Ruĝa preĝejo, laŭ ruĝaj brikoj, el kiuj ĝi estas konstruita
  • Monaĥejo de gracoplenaj fratulinoj de la ordeno de Sankta Vincenco el Paula, fondita en 1871 kaj servinta kiel malsanulejo, precipe porinfana, kaj maljunulejo – nuntempe „Hejmo sur vojkruciĝo“, zorgante precipe pri mense handikapitaj virinoj

Muzeoj, galerioj kaj aliaj kulturaj institucioj redakti

  • Urba muzeo kaj galerio - troviĝas en vilao, konstruita en 1892 en stilo de historiiga germana renesanco kaj origine aparteninta al de la iama urbestro kaj elstara entreprenisto Johann Budig. En 1947 estis en la konfiskita konstruaĵo lokita urba muzeo, pli poste estis alkonstruita dekstraflanka alo. La unua muzea kolekto estis fondita jam en 1894 kaj unue metita en la urba orfejo. Inter daŭraj ekspozicioj estas „Serĉado de la stelo de David“ – biografia prezento de Oskar Schindler, Justuloj inter nacioj, unika „Historio de tolaĵlavado kaj lavtekniko“, fotoekspozicio „Ekhaltoj de Svitavy“ pri fotaĵoj de la urbo el komenco de la 20-a jarcento kaj „Vilaoj de Svitavy“ dediĉitaj al lokaj arkitekturaj juveloj de familia loĝado. Krome la muzeo organizas porokazajn temajn ekspoziciojn kaj en la galeria parto ekspoziciojn de la regiona figurarto. Komence de junio la muzeo organizadas Muzean nokton kun riĉa programo kaj dum la tuta jaro okazigas prelegojn, diskutojn kaj aliaj kulturaranĝojn. Direktorino de la muzeo Blanka Čuhelová estas membrino de la Muzea grupo de Esperanto-Muzeo kaj aktive subtenas ĝian aktivecon. En koridoro de la Domo de Ottendorfer estas prezentita muzea fotoekspozicio pri vivo kaj verkaro de Valentin Oswald Ottendorfer.

En la teretaĝo de la Domo de Ottendorfer krome situas:

  • Esperanto-Muzeo - fondita en 2008, prizorgata de Ĉeĥa Esperanto-Asocio. Ĝi prezentas daŭran ekspozicion kaj ĉiujare aktualigatan teman ekspozicion (ekde septembro 2015 "Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo"), okazigas klerigajn kaj kulturajn aranĝojn por esperantistoj kaj por ĝenerala publiko, prizorgas bibliotekon kaj arkivon k.a.
  • Moderna kulturcentro FABRIKA
  • Urba biblioteko - entenas ankaŭ kolekton de esperantlingva literaturo

Teatraj ensembloj redakti

Societoj redakti

  • Komuna retejo
  • Klubo Laurus
  • Klubo de senioroj
  • Klubo de milita historio
  • Klubo de ĉeĥaj turistoj
  • Klubo de amikoj de Esperanto
  • TOM Brontíci (Movado Brontosŭro)
  • JUNÁK (skoltoj)
  • TOM Zálesáci Svitavy (junaj turistoj)
  • Ateliero Gertruda
  • Junpionira grupo Vysočina Svitavy
  • Fotoklubo
  • Fajroestingistoj
  • Maĵoretoj
  • Klubo de filatelistoj
  • Abelbredistoj Svitavy

Muzikaj grupoj redakti

  • Big Band Svitavy
  • Blov-orkestro Astra Svitavy (kapelestro Pavel Pospíšil)
  • Blov-orkestro Svitavská dvanáctka (kapelestro Roman Kalvoda)
  • Infana blov-orkestro ZUŠ Svitavy
  • Jarda Gang Svitavy (kapelestro Jaroslav Dvořák)
  • Do větru (En la venton -folkloro, ĵazo)
  • FAITH
  • Fialový expres (Viola ekspreso)
  • BezLimitu (world rock)
  • Kantĥoro IUVENTUS
  • Kanafas
  • Los Hongos (kapelo de Svitavsko-Mýto)
  • SIN JOY
  • Povijan
  • Syfon
  • Varianta
  • The Pink Panthers,
  • Kowalski

Statuoj kaj monumentoj redakti

  • Bronza skulptaĵo de Patrina amo – financita de la loka mecenato Valentin Oswald Ottendorfer omaĝe al lia patrino Katharina kaj la patrino sento ĝenerale. Verko de akademia profesoro el Stutgart Adolf von Donndorf kaj skuptisto Johann Tomola el Brno. En la mondo ekzistas sole kvar ekzempleroj de tiu unika artverko: en Novjorko en Union Square (1881), Svitavy (1892), Weimar (1895) kaj Stuttgart(1898).
  • Maria Pestkolono – verko de nekonata aŭtoro, troviĝanta sur la ĉefplaco starigita en 1703 post pesta epidemio en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. La marian statuon ĉirkaŭas tri patrodonoj de la urbo - Sankta Sebastiano, Sankta Floriano kaj Sankta Johano Nepomuka. En groto de la kolono troviĝas statuo de Sankta Rozalia.
  • Akvofontano de Sankta Floriano el 1783, situanta apud la pestokolono
  • Baroka skulptaĵo de la Sankta Triunuo el 1734, verko de la skolo de Jiří František Pacák (1670 - 1742), influita de Matthias Bernhard Braun
  • Statuo de Sankta Johano Nepomuka el 1708, verko de nekonata majstro, situanta antaŭ la preĝejo de Sankta Egidio
  • Baroka Pieto el 1713 sur la strato Pražská
  • Monumento omaĝe al Oskar Schindler – troviĝas vid-al-vide al lia naskiĝdomo en la strato Poličská kaj estis inaŭgurita en 1994 okaze de la solena premiero de la filmo de Steven Spielberg „La listo de Schindler“
  • Statuo de liberigo el 1948 de skulptisto Josef Kadlec, situas antaŭ la vilao de Sigmund

Naturo redakti

  • Parko de Jan Palach – fondita en 1890 lige kun konstruado de la vilao de Langr, en 1946 ricevis nomon laŭ Edvard Beneš kaj estis publike alirebligita. En 1993 ĝi estis renomita laŭ Jan Palach kaj en 1999-2001 la tuta preskaŭ duhektara areo estis amplekse rekonstruita. Ĝia ĉefa artornamo estas Statuo de Patrino amo,
  • Fiŝlago Rosnička – ripozloko situanta nordoriente de la antaŭurbo, banejo kaj centro de akvosportoj, okazloko de muzikaj festivaloj, motorciklaj konkursoj kaj aliaj aranĝoj. Startoloko de instrupago „Al fontoj de la rivero Svitava“ kun 7 informtabuloj
  • Instrupado „Bohemia-moravia limlando – mikroregiono Svitavy“, eliranta el la urbocentro, kun 9 ekhaltoj

Famaj personoj redakti

Lernejoj redakti

Infanĝardenoj redakti

  • Mateřská škola Svitavy, Větrná 11
  • Speciální mateřská škola Svitavy
  • Mateřská škola Svitavy, Pražská 2A *Mateřská škola Svitavy, Marie Majerové 13
  • Mateřská škola Svitavy, Milady Horákové 27
  • Mateřská škola Svitavy – Lány

Elementaj lernejoj redakti

  • Základní škola Svitavy, T .G. Masaryka 27
  • Základní škola Svitavy, Riegrova 4
  • Základní škola Svitavy, náměstí Míru 7
  • Základní škola Svitavy, Sokolovská 1
  • Základní škola Svitavy, Felberova 2
  • Základní škola a mateřská škola Svitavy – Lačnov
  • Speciální základní škola Svitavy, Milady Horákové 44
  • Základní umělecká škola Svitavy, T.G. Masaryka 25A

Mezlernejoj redakti

  • Gimnazio Svitavy, Sokolovská 1638
  • Střední zdravotnická škola, Purkyňova 9
  • Obchodní akademie a VOŠ ekonomická, T.G. Masaryka 20
  • Střední odborné učiliště Svitavy, Nádražní 1083

Ĝemelurboj redakti

Ĉirkaŭaĵo redakti

Atingebleco per trajno redakti

 
Stacidomo en Svitavy

Tra Svitavy kondukas grava elektrizita linio numero 260 de Česká Třebová al Brno. Svitavy estas bone atingebla per trajno, regulaj konektoj estas al Brno kaj Prago (sed ne haltas ĉi tie longdistancaj trajnoj, nur rapidtrajnoj, do ne EuroCity kaj InterCity). Krome estas trajnoj de Svitavy, kiuj veturas al Polička (temas pri fervoja linio numero 261).

 
Esperanto-arbo en Svitavy

Esperanta agado redakti

Vidu ankaŭ redakti

Esperanto-Muzeo en Svitavy

Kategorio Esperanto-urboj en Vikivojaĝo

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti