Hřebečsko

historia germanlingva regiono kaj en Bohemio kaj en Moravio

Hřebečsko (germane Schönhengstgau) estas historia regiono kaj en Bohemio kaj en Moravio, kies ambaŭ partoj estis nek politike nek geografie inter si ligitaj. Ĝi iam estis la plej granda germanlingva lingvoinsulo en Ĉeĥoslovakio.

Blazono de la regiono Schönhengstgau.
Teritorio enloĝata de germanoj al la jaro 1910 (Hřebečsko/Svitavsko markita per montrileto)

La plej gravaj urboj de tiu regiono estas Svitavy (germane Zwittau), Moravská Třebová (germane: Mährisch Trübau) en Lanškroun (germane Landskron). Ĝia eble plej konata loĝanto estis Oskar Schindler.

Geografio redakti

Centro de la regiono estis urboj Svitavy kaj Moravská Třebová, limaj punktoj Lanškroun, Litomyšl kaj Zábřeh.

Gvidlibro en Esperanto redakti

Gvidlibreto tra la distrikto Schönhengst estis eldonita en 1926 sub aŭspicio de la germana regiona popolkleriga asocio kaj esperantigita de Erich Koblischke, instruisto en Landskron; enhavis 16 paĝojn ilustritajn[1].

Referencoj redakti

  1. revuo Aŭstria Esperantisto n.24 (aŭg-sep 1926, paĝo 102) - rete legeble

Rilataj artikoloj redakti