Dětřichov (distrikto Svitavy)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dětřichov |
Municipo Dětřichov (germane Dittersdorf) situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en montetaro Třebovské mezihoří, 13 km nordokcidente de urbo Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 387 loĝantoj (2023). Parto de Dětřichov estas Víska (germane Stillfried) kaj sudoriente meze de arbaroj domaro Vysoké Pole (germane Hohenfeld).
Dětřichov | |||
germane Dittersdorf | |||
municipo | |||
Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Dětřichov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Pardubice | ||
Distrikto | Distrikto Svitavy | ||
Administra municipo | Svitavy | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Svitava montetaro | ||
Rivero | Dětřichovský potok | ||
Situo | Dětřichov | ||
- alteco | 505 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 47′ 57″ N 16° 32′ 41″ O / 49.79917 °N, 16.54472 °O (mapo) | ||
Katastro | 15,68 km² (1 568 ha) Dětřichov u Svitav | ||
Loĝantaro | 387 (2023) | ||
Denseco | 24,68 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1347 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 568 02 | ||
NUTS 3 | CZ053 | ||
NUTS 4 | CZ0533 | ||
NUTS 5 | CZ0533 577961 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Dětřichov (Svitavy District) | |||
Retpaĝo: detrichov | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Opatov, Svitavy, Opatovec, Anenská Studánka, Mladějov na Moravě, Kunčina kaj Koclířov.
Historio redakti
- La unua skriba mencio pri la vilaĝo Dětřichov estas el la jaro 1347
- 1793 en la vilaĝo forbrulis ok domoj inkluzive de vilaĝestrejo kaj preĝejo
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 453 |
1880 | 1 429 |
1890 | 1 372 |
1900 | 1 321 |
1910 | 1 281 |
1921 | 1 104 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 1 009 |
1950 | 380 |
1961 | 328 |
1970 | 298 |
1980 | 299 |
1991 | 301 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 311 |
2014 | 332 |
2016 | 326 |
2017 | 331 |
2018 | 329 |
2019 | 324 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 334 |
2021 | 330 |
2022 | 358 |
2023 | 387 |
Memorindaĵoj redakti
Preĝejo redakti
Kiel paroĥa preĝejo estas kirko de Sanktaj Petro kaj Paŭlo rememorata en la jaro 1350. La turo estis aranĝita en la 16-a jarcento kaj rekonstruita post incendio en la jaro 1793. La preĝejo estas ununava kun senŝtupa, duoncirkle fermita presbiterejo, kun sakristio sur norda flanko kaj prisma turo kun bulbo antaŭ la ĉeffrontalo kun antaŭĉambro sur suda flanko. La subturejo estas volbita kruce kun krestetoj, la navo kaj presbiterejo estas plattegmentaj, sakristio barele volbita kun segmentoj. Ligna ĥorejo estas subtenata per du kolonoj.
Ekipaĵo estas metiista laboro kompletigita per bildoj kaj statuoj el la 19-a jarcento.
Tombeja pordego redakti
Marna tombeja barilmuro kaj pordego kun reliefoj de mortofalĉisto, surskribo kaj dato 1848.
Ŝtonaj krucoj redakti
- Post la preĝejo troviĝas ŝtona kruco el la jaro1806, kun reliefoj de sanktuloj sur soklo
- Ŝtona kruco apud la vojo al Vysoké Pole
- Ŝtona kruco en Vysoké Pole
Popola arĥitekturo redakti
- Estinta paroĥestrejo sub la preĝejo. Simpla teretaĝa domo kun gropa tegmento
- Pentrinda gastejo el la 19-a jarcento, troviĝanta antaŭ la preĝejo
- Puto kun rullevilo en Vysoké Pole
Vysoké Pole plejparte post la jaro 1945 neniiĝis kaj el originaj domoj estas semajnfinaj ripozkabanoj. La vilaĝo havis propran lernejon, kaj ankaŭ el ĝi estas ripozejo.
Literaturo redakti
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.