Anenská Studánka

Municipo Annenská Studánka situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, en suda elstaraĵo de distrikto Ústí nad Orlicí, 11 km sudokcidente de la urbo Lanškroun, 11 km sudoriente de la urbo Česká Třebová kaj 16 km norde de la urbo Svitavy. La vilaĝo situas ĉe la ŝoseo el Třebovice al Damníkov kaj apud la vilaĝo estas fervoja haltejo sur linio Třebovice - Moravská Třebová. Vivas ĉi tie 187 loĝantoj (2023).

Anenská Studánka
germane Königsfeld
municipo
Parko sur vilaĝplaco
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Anenská Studánka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Lanškroun
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Anenská Studánka
 - alteco 490 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 59″ N 16° 32′ 25″ O / 49.84972 °N, 16.54028 °O / 49.84972; 16.54028 (mapo)
Areo 7,91 km² (791 ha)
Loĝantaro 187 (2023)
Denseco 23,64 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 561 23
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 573426
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Anenská Studánka
Retpaĝo: www.anenskastudanka.asc.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Opatov, Damníkov, Trpík, Dětřichov, Třebovice kaj Mladějov na Moravě.

Partoj de municipo redakti

Historio redakti

La unua skriba mencio pri vilaĝo Anenská Studánka, tiam nomata Kunžvald, estas el la jaro 1292, kiam ĝi apartenis al la monaĥejo Zbraslav. Pli poste, en la jaro 1356, tuta sinjorejo Lanškroun, al kiu la vilaĝo apartenis, fariĝis havaĵo de la episkopejo Litomyšl, poste ĝi estis havaĵo de familiaro Kostka el Postupice, sekve de Pernštejnoj kaj de Adam Hrzán el Harasov kaj post batalo apud Prago de Karel el Lichtenstein. Al tiu familiaro la sinjorejo apartenis ĝis nuligo de patrimonia reĝimo en la jaro 1850. En la jaro 1678 estis ĉe fonto de kuraca akvo sub la vilaĝo fondita banejo kaj en la jaro 1735 ĉi tie konstruigis posedantoj de la sinjorejo Lanškroun, Lichtenŝteinoj, kuracejan domon. Nuntempe estas en ĝi Instituto por mense handikapitaj homoj. En la baneja areo estis en la duono de 19-a jarcento konstruita kapelo de Sankta Maria Helpantino, kiu estas ankaŭ pilgrimejo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869710
1880697
1890659
1900658
1910557
1921530
JaroLoĝantoj
1930534
1950247
1961311
1970282
1980237
1991196
JaroLoĝantoj
2001187
2011205
2014198
2016190
2017180
2018176
JaroLoĝantoj
2019175
2020173
2021184
2022170
2023187

Memorindaĵoj redakti

Preĝejo redakti

Dominanto de la vilaĝo estas preĝejo de Sankta Laŭrenco, konstruita en la jaro 1907 sur loko de estinta preĝejo el la jaro 1607. Ekipaĵo de la preĝejo estas nuntempa. Sur flankaj altaroj estas statuaro Kalvario kaj statuoj de Sankta Laŭrenco kaj Sankta Bartolomeo el la dua duono de 18-a jarcento. Valora estas statuo de Madono el la komenco de 16-a jarcento.

Krucifikso redakti

Ĉe la preĝejo troviĝas ŝtona krucifikso sur soklo kun figura reliefo, datita 1776.

Mastruma korto redakti

Mastruma korto vidalvide al preĝejo estas duobla domo, meze kun pordego, super kiu estas jarnumero 1864. En gablo de la loĝdomo estas niĉo kun statuo de Sankta Floriano.

Kapelo redakti

Kapelo de Sankta Maria Helpantino super la kuracfontejo estas simpla oblonga konstruaĵo kun neornamita fronta pinjono kaj malferma antaŭĉambro kun forĝita rozvilina krado. En la antaŭĉambro estas valora malfrubaroka statuaro de Madono, datita 1738. En amaso da nuboj flugas anĝeloj portantaj sidantan statuon de Sankta Maria kun Jezuinfano. Apude estas Sankta Johano Nepomuka kaj surgenuanta diakono. Sur altaro en la kapelo estas bildo de J. Umlauf en rokoka kadro.

Kapelo en Helvíkov redakti

Meze de la vilaĝo estas tombejo kun kapelo de Ĉielenpreno de Sankta Maria el la jaro 1752. Ĝi estas baroka, oblonga kun duoncirkla fermo, volbita barele kun segmentoj kaj konĥo.

Krucifikso en Helvíkov redakti

Antaŭ la kapelo estas ŝtona krucifikso sur soklo kun figura reliefo. Datita ĝi estas 1800.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.