Johano Nepomuka

kristana sanktulo

Johano Nepomuka (naskiĝis ĉirkaŭ 1350 en okcidenta Bohemio, verŝajne en Nepomuk, mortis la 20-an de marto 1393 en Prago) estis kristana sacerdoto kaj martiro, kredeble germandevena. En la ĉeĥa lingvo li nomiĝas Jan NepomuckýJan z Pomuku.

Sankta
Johano Nepomuka
Persona informo
Jan Nepomucký
Naskiĝo ĉirkaŭ 1350
en Nepomuk, Reĝlando Bohemio,  Sankta Romia Imperio
Morto 20-an de marto 1393 (1393-03-20)
en Prago
Mortis per ekzekuto per dronigo vd
Tombo Katedralo de sankta Vito vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio vd
Alma mater Universitato de KaroloUniversitato de Padovo vd
Familio
Patro Velflín vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Sanktulo, martiro
Kanonizo 1729 de Benedikto la 13-a
Festotago 16-a de majo
Atributoj kruco; mano sur la buŝo
Patroneco Bohemio; konfesprenantoj, ŝipistoj kaj flosistoj, muelistoj; pontoj; kontraŭ akvaj danĝeroj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ek de 1389 li estis ĉefvikario. Elektante novan abaton de monaĥejo Kladruby li malrespektis la deziron de imperiestro Venceslao la 4-a kaj tiel provokis ties malfavoron. Li suferis torturadon kaj estis dronigita en Vultavo, laŭ tradicio enĵetita de la Karola Ponto en Prago.

Laŭ legendo la edzino de Venceslao pekokonfesis al Johano, kaj Venceslao volis devigi lin rompi la konfesan sekreton kaj mortigis lin post rifuzo. Ĉar Johano tiel estis martiro, papo Benedikto la 13-a sanktigis lin en 1729. Ofta atributo de Johano, trovebla en liaj statuoj, estas kruco; alia estas mano sur la buŝo kiel signo de sekreteco. Tiu historio estis menciita ekzemple en la Chronica regum Romanorum (kroniko de romiaj reĝoj) de Thomas Ebendorfer.

Pro tiuj du diversaj historioj pri la kaŭzo de la ekzekuto ekestis la ideo, ke eble temis pri du diversaj homoj sam- aŭ similnomaj.

Johano Nepomuka estas patrono de:

  • Bohemio,
  • la konfesprenantoj,
  • la ŝipistoj kaj flosistoj,
  • la muelistoj,
  • la pontoj

kaj ĝenerale kontraŭ akvaj danĝeroj. Statuoj liaj ofte troviĝas sur aŭ ĉe pontoj. La katolika eklezio festas lian nomon je la 16-a de majo.