Venceslao (Sankta Romia Imperio)

(Alidirektita el Venceslao la 4-a)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Venceslao

Venceslao (naskiĝis la 26-an de februaro 1361, mortis la 16-an de aŭgusto 1419), de la luksemburga dinastio, estis reĝo Venceslao la 4-a de Bohemio de 1363 ĝis sia morto kaj reĝo (Rex Romanorum) de la Sankta Romia Imperio de 1376 ĝis 1400.

Venceslao
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Reĝo Venceslao surtrone. Detalo el la "Venceslaa Biblio", ĉ. 1390-aj jaroj
Reĝo Venceslao surtrone. Detalo el la "Venceslaa Biblio", ĉ. 1390-aj jaroj
Ceteraj titoloj Rex Romanorum 13761400
Persona informo
Václav IV.
Wenzel
Naskiĝo 26-an de februaro 1361 (1361-02-26)
en Nurenbergo
Morto 16-an de aŭgusto 1419 (1419-08-16) (58-jaraĝa)
en Nový hrad u Kunratic
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Katedralo de sankta Vito Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Karolo Redakti la valoron en Wikidata vd
Memorigilo Venceslao (Sankta Romia Imperio)
Familio
Dinastio Luksemburga dinastio vd
Patro Karolo la 4-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Anna de Ŝvidnico Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Johano de Görlitz, Katarina de Bohemio, Anna de Bohemio, Margareta de Bohemio, burggrafino de Nurenbergo, Margareta de Bohemio, reĝino de Hungario, Elizabeto de Bohemio kaj Sigismondo de Luksemburgo Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Sophia of Bavaria (en) Traduki (1389 (Gregoria)–)
Joanna of Bavaria (en) Traduki (1370 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Jodoko (Jobst, Joŝt) de Moravio (unuaranga kuzo)
Alberto la 3-a, duko de Aŭstrio (bofrato) Redakti la valoron en Wikidata vd
Imperiestro de la Sankta Romia Imperio
Dum 1378-1400
Antaŭulo Karolo la 4-a
Sekvanto Rupreĥto de Palatinato
Reĝo de Bohemio
Venceslao la 4-a
Dum 1378-1419
Antaŭulo Karolo la 4-a
Sekvanto Sigismondo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de imperiestro Karolo la 4-a kaj Anna de Ŝvidnico, nevino de Bolko la 2-a Malgranda de Ŝvidnico-Javoro el la dinastio de sileziaj Piastoj. Jam la 15-an de junio 1363 li estis kronita kiel ĉeĥa reĝo. La 29-an de septembro 1370 li geedziĝis kun Johana de Bavario (ŝi mortis la 31-an de decembro 1386).

La 10-an de junio 1376 li estis elektita kiel romia reĝo. La elekton realigis imperiestro Karolo la 4-a, por tiel certigi al sia dinastio regadon super la imperio; sed li agis per tio kontraŭ Ora Buleo eldonita de si. Venceslaon elektis lia patro (kiel reĝo de Bohemio), lia frato Sigismondo (kiel margrafo de Brandenburgio), Ludoviko de Majsen (kiel ĉefepiskopo de Majenco), Kuno de Falkenstein (kiel ĉefepiskopo de Treviro, Frederiko la 3-a de Saarwerden (kiel ĉefepiskopo de Kolonjo), Venceslao (kiel duko de Saksio) kaj Rupreĥto la 3-a (kiel grafo de Palatinato).

Historiema prezento de Venceslao en Die deutschen Kaiser de Max Barack de 1888

Biografio

redakti
  • januaro de 1378 kun la patro li vizitas Karolon la 5-an de Francio.
  • decembro de 1378 kiel romia reĝo li estas postulanta napolan reĝinon Johanon pri subteno al papo Urbano la 6-a.
  • la 27-an de februaro de 1379 kreiĝo de Asocio de amikoj de Urbano la 6-a subgvide de Venceslaola 4-a en regna koncilio en Frankfurto ĉe Majno.
  • la 20-an de majo de 1379 letero al angla reĝo Rikardo la 2-a kun peto je subteno de papo Urbano de la 6-a.
  • 13791381 Venceslao la 4-a traktis kun hungara kaj pola reĝo Ludoviko pri geedziĝo de sia frato Zigmundo al lia filino Maria.
  • la 8-an de decembro de 1383 mortis Venceslao, duko luksemburga, brabanta kaj limburka (la plej maljuna filo de Johano de Luksemburgo). Venceslao la 4-a fariĝis heredanto de la duklando. Regantino en la duklandoj estis destinita Johana Brabanta, vidvino post la mortinta luksemburgano.
  • 1384 praga ĉefepiskopo Jan z Jenštejna venis en konflikton kontraŭ reĝo Venceslao la 4-a.
  • 1388 Venceslao la 4-a enlombardigis al sia kuzo, moravia margrafo Joŝto, duklandon Luksemburgan.
  • la 24-an de majo de 1391 fondita en Prago Betlehema Kapelo.
  • la 8-an de majo de 1394 komplotis kontraŭ Venceslao reprezentantoj de sinjora unueco (supera ĉeĥa nobelaro malkontenta kun tio, ke Venceslao preferis malpli superan nobelaron) frunte kun moravia margrafo Joŝto kaj ili arestis la reĝon. Joŝto ekregis, sed Venceslaon alveturis helpi lia frato, duko Johano Zhoreleca kun grandega soldataro kaj li devigis la konspirantojn, por ke ili liberigu la reĝon. (Sed li mem perdis la vivon. En la jaro 1396 li estis venenigita.)
  • la 20-an de aŭgusto de 1400 Venceslao la 4-a estis detronigita el la romia trono sub preteksto, ke li estas maldiligenta kaj por administrado de la imperio li ne taŭgas. En lian postenon estis elektita duko kaj princo-elektisto Rupreĥto la 3-a de Palatinato. Tiu ja komencis la regadon, sed li ne sukcesis akiri al sia flanko ĉiun nobelaron kaj la urbojn de la imperio. Venceslao plu uzis la imperiestran titolon kaj kvankam li ne enmiksiĝis en la aferojn de la imperio, apartenis al luksemburga partio en la imperio multe pli granda parto de nobelaro kaj urboj, ol kiu subtenis Rupreĥton.
  • la 4-an de februaro de 1402 Venceslao petis de Zigmundo helpon dum kronveturado ĝis Romo, al kiu li fine decidiĝis. Zigmundo, promesinte helpi lin, postulis titolon de administranto de Reĝlando ĉeĥa, per kiu li estis ankaŭ destinita.
  • la 6-an de marto de 1402 Zigmundo provis en Bohemio surtroniĝi kaj tial li arestis Venceslaon kaj pli ol unu jaro li malliberigis lin en Vieno. Sed li ne havis tiom da favoruloj kiel Venceslao la 4-a.
  • la 18-an de januaro de 1409 Venceslao la 4-a eldonis la t.n. Dekreton kutnohoran, per kiu estis reguligita balotrajto en praga universitato. Ĉeĥoj ricevis tri voĉojn kaj ceteraj nacioj (saksoj, poloj, aŭstroj ktp.) unu sume. Rektoro de la universitato estis elektita Jan Hus.
  • la 20-an de decembro de 1409 papo eldonis malpermeson de predikado en privataj kapeloj en Bohemio celita kontraŭ Jan Hus, kiu ekde la jaro 1402 predikis en Betlehema kapelo. Sed tiu ne obeis lin.
  • la 18-an de julio de 1410 praga ĉefepiskopo Zbyněk Zajíc el Hazmburk ĵetis al Jan Hus anatemon.
  • 1410 mortis Rupreĥto de Palatinato kaj sur lian postenon estis elektita Joŝto Luksemburga. Sed tiu unu jaro post tio mortas kaj romgermana reĝo estis elektita Sigismundo de Luksemburgo. Laŭ kontrakto inter ambaŭ reĝaj fratoj apartenis tiu ĉi titolo al Zigmundo. Tiu ankaŭ zorgis pri administrado de la imperio, sed li ĉi tie parte dependis de interkonsento de la frato, kiu lasis titolon de la imperiestro.
  • somero de 1412 Jan Hus akre leviĝis kontraŭ vendado de pardon-biletoj. En Prago poste eksplodis kontraŭpardon-biletaj ribeloj. Hus levis per tio kontraŭ si eklezion, sed eĉ la reĝon, kiu havis el la pardon-biletoj certan profiton.
  • la 11-an de julio de 1412 en Prago estis ekzekutitaj tri partoprenintoj de la ribeloj kaj Hus poste honorigis ilian memoron per predikado. Papo poste ĵetis al Prago interdikton kaj Hus prefere propravole foriris provincon, kie li verkis vicon da verkoj kiel ekz.: Pri eklezio k.a.
  • 1414 en Bohemio komencis akceptado de utrakvismo (oni donis al kredantoj panon kaj vinon, kiu ĝis nun estis rezervita sole al sacerdotoj).
  • la 11-an de oktobro de 1414 Magistro Jan Hus ekiris al eklezia koncilio ĝis Konstanco, kie li volis defendi siajn opiniojn. Reĝo Zigmundo donis al li antaŭ la vojaĝo akompanan leteron, promesanta en ĝi liberecon. En la koncilio Hus estis proklamita kiel herezulo. Zigmundo poste ne plu povis helpi lin, ĉar li mem povus veni en anatemon.
  • la 6-an de julio de 1415 Magistro Jan Hus estis en Konstanco ŝtiparumita.
  • la 2-an de septembro de 1415 estis sendita al la koncilio skribprotesto kontraŭ la brulmortigo de Hus, kiun subskribis pli ol 450 ĉeĥaj nobeloj.
  • la 30-an de majo de 1416 en Konstanco estis ŝtiparumita Jeronimo Praga, amiko de Hus.
  • la 10-an de marto de 1417 Universitato en Prago esprimis sian opinion por akceptado de utrakvismo.
  • la 6-an de julio de 1419 Venceslao la 4-a estis devigita enoficigi en Novan Urbon novajn urbodomanojn, kiuj prezentiĝis kontraŭ husmovado.
  • la 30-an de julio de 1419 praga popolo subgvide de Jan Želivský malsuprenĵetis pragajn urbodomanojn el fenestroj de urbodomo – la 1-a praga defenestracio. En la tuta lando poste ekregis maltrankviloj kaj armigitaj ribeloj.
  • la 16-an de aŭgusto de 1419 reĝo Venceslao, kiu estis lastan monaton grave malsana kaj li forveturis al sia burgo ĝis Kunratice, subiĝis al apopleksio. Post lia morto ekregis en la lando ĥaoso kaj maltrankviloj.

Venceslao parolis la ĉeĥan, la polan, la latinan, la francan, la germanan kaj la italan.


Vidu ankaŭ

redakti