Lia patro kaj antaŭulo, Johano la 2-a la Bona, estis venkita de la angloj kaj fariĝis ostaĝo en Londono. Kiel dauphin de enkarcerigita reĝo, li provis reformi la francan monarkion, sed malsukcesis pro la ambicioj de Karlo de Navaro kaj pro la kontraŭagado de Étienne Marcel. Karlo estis oficiale kronita en 1364, kaj interalie daŭrigis la efikan monpolitikon iniciatitan de la konsilistoj de sia patro. La reĝado de Karlo estas ofte komparita kun tiu de Sankta Ludoviko, kiel ekzemploj de sukcesaj mezepokaj reĝadoj.
Li kreis seninterrompan francan armeon, kiun li financis per novaj impostoj. Kune kun la armeoj de siaj fratoj, li plurfoje venkis Anglion. Li plie soligis Anglion diplomatie, kiam li aliancis sin al la gaskonjaj vasaloj antaŭe favoraj al la angloj. La reĝo cetere kuraĝigis la naskiĝon de franca naciismo, kaj prezentis la anglojn kiel invadintojn.
La reĝado de Karlo estis finfine markita de la granda okcidenta skismo, kiun li ne povis – aŭ volis – malhelpi.