21-a de januaro
dato
(Alidirektita el 21-an de januaro)
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
januaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
januaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2021 tagoj |
La 21-a de januaro estas la 21-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 344 tagoj restas (345 en superjaroj).
Je la 21-a de januaro okazis, interalie:
EventojRedakti
- Roma Imperio:
- 41: Klaŭdio (el Juli-Klaŭdia dinastio) iĝis romia imperiestro
- 62: Nerono edziĝis al Popea Sabina
- 1261: En batalo de Pokarviai praprusoj, gvidataj de Herkus Mantas, venkis krucistan armeon
- 1276: Inocento la 5-a iĝis papo
- 1326: Universitato de Oksfordo: reĝo Eduardo la 2-a eldonis reĝan privilegion konfirmante fondon de Oriel College en Oksfordo
- 1482: Orientafriko: portugaloj fondis unuan eŭropan setlejon (nun en Ganao)
- 1506: Laŭ rekomendo de papo Julio la 2-a formiĝis Svisa Gvardio
- 1521: Pollando: soldataro de alta majstro Albreĥto konkeris, pro perfido de urba konsilantaro, Nowe Miasto Lubawskie
- 1525: Svislando: apud Zuriko establiĝis unua anabaptisma komunumo
- 1605: Malvenko de Falsa Demetrio la 1-a en batalo kun moskvaj trupoj kaj lia retiriĝo al Putivl
- 1643: Abel Tasman malkovris la plej grandan insulon de la arkipelago Tongo
- 1720: Granda Nordia Milito: en Stokholmo oni subskribis svedan-prusan pactraktaton; Reĝlando Prusio ricevis parton de Pomerio kun Szczecin
- 1775: Moskvo: sur Bolotnaja placo okazis lasta publika ekzekuto, de Emeljan Pugaĉov, gvidanto de kontraŭfeŭda kozaka ribelo
- Franca revolucio:
- 1793: Verdikte de Nacia Konvencio la reĝo de Francio Ludoviko la 16-a estis gilotinita
- 1794: Sanga subpremo de la ribelo de Vendée komenciĝis - oni murdis 170 mil ribelantojn kaj civilulojn
- 1799: Angla kuracisto Edward Jenner enkondukis vakcinon kontraŭ variolo
- 1833: Parizo: pola princo Adam Jerzy Czartoryski ekgvidis sekretan Asocion de Nacia Unueco, fonditan por reakiri sendependon de Pollando, post ties dispartigoj
- 1862: Germana firmao Opel fondiĝis, komence produktante kudromaŝinojn kaj biciklojn
- 1897: Sur Kreton alteriĝis grekaj taĉmentoj por apogi kontraŭturkan ribelon kaj unuigi la insulon kun Grekio
- 1913: Aristide Briand la duan fojon iĝis ĉefministro de Francio
- Unua mondmilito:
- 1915: Unua servoklubo Kiwanis fondiĝis en Detrojto
- 1919: Irlanda Milito de Sendependeco: en Dublino Dáil Éireann de Irlanda Parlamento akceptis konstitucion kaj proklamis sendependecon de la Respubliko de Irlando
- 1919: Karpata Rutenio: en Ĥust kreiĝis Centra Ukraina Konsilio
- 1919: Pola ŝtatestro Józef Piłsudski donis al veteranoj de la januara ribelo la soldatrajton de Pola Militistaro
- 1920: Daŭranta unu jaron Pac-Konferenco de Parizo finiĝis, kun partopreno de 27 venkaj ŝtatoj kaj Pola Nacia Komitato - intertempe oni subskribis la Traktaton de Versajlo
- 1921: Itala Komunista Partio fondiĝis en Livorno
- 1925: Proklamo de la Albana Respubliko
- 1930: Domingos de Costa Oliveira iĝis ĉefministro de Portugalio
- 1932: En Helsinko oni subskribis finnan-sovetan pakton pri neagreso
- Dua mondmilito:
- 1940: Germana okupado de Pollando: Hans Frank ordonis al germana polico en Ĝenerala Gubernio severajn punojn pro nerespektado de germanaj decidoj; instrukcio de Hermann Göring ekdifinis bezonon por trudlaboristoj - el Ĝenerala Gubernio oni devige per rasto kaj homforkapto elveturigis al Nazia Germanio ĝis fino de 1940 ĉ. 350 mil personojn por laboro en agrikulturo kaj industrio; en Parizo aperis semajnrevuo "Słowo" (Vorto), redaktata de verkisto Stanisław Mackiewicz; en Kolombo katolika kongreso en sia rezolucio promesis helpon al dispartigita Pollando; Finna-bolŝevika milito: sovetia aerarmeo bombadis Oulun; Pola Rezistomovado: en Czortków (nun en Ternopila provinco) eksplodis unua pola kontraŭsoveta ribelo pro ĝistiamaj reprezalioj sub la soveta okupado de Pollando, kiu celis konkeri la urbon kaj evakuajn vojojn al Rumanio - ĝis la 25-an de aprilo oni arestis 540 suspektitojn pri partopreno en la subtera agado, kiuj estis detale enketataj kun torturoj, 24 travivintoj estis kondamnitaj al mortpuno kaj 55 senditaj al gulagoj, inter ili preskaŭ 80 liceanoj mortigitaj aŭ deportitaj al Siberio
- 1941: En germana areo de Poznań oni malpermesis al poloj porti ŝtatajn distingojn de Germanio kaj Aŭstrio, alikaze Ordnungspolizei devos tuj transdoni al Gestapo koncernajn personojn; Marŝo de morto: en vilaĝo Polska Cerekiew (distrikto Kędzierzyn-Koźle) gardistoj de SS murdis 19 ne plu kapablaj iri enprizonigitojn el la koncentrejo Aŭŝvico; en Bukareŝto post murdo de germana oficiro la antaŭan tagon, komenciĝis malsukcesa ribelo preparata de faŝista Fera Gvardio - dum tritaga pogromo pereis 125 judoj; Libio: britoj sturmis Tobruk kaj sekvan tagon ĝin konkeris kune kun aŭstralia 6-a infanteria divizio - oni prenis ĉ. 27 mil militkaptitojn
- 1942: En geto de Vilno fondiĝis subtera Unuigita Partizana Organizaĵo; Nord-Afrika kampanjo: german-itala kontraŭatako en Cyrenaica komenciĝis, de la havenurbo Brega kaj oazo Marada; Orienta Fronto: soveta 4-a Sturma Armeo konkeris Toropec
- 1943: Operaco Reinhardt: de ĉeĥoslovaka Terezín, koncentrejo en Protektorato Bohemio kaj Moravio, alvenis transporto de 2000 judoj al koncentrejo Aŭŝvico; germanaj ĝendarmoj pafmortigis en pola Królewice 8 personojn; la dua 4-taga deportado de judoj el Varsovia geto finiĝis - germanoj forveturigis kaj murdis en ekstermejo Treblinka ĉirkaŭ 5000 personojn; taĉmento de Pola Enlanda Armeo eksplodigis pulvon en Pionki, generalo Władysław Sikorski raportis dum la registara kunsido en ekzilo ke usona prezidento Roosevelt opinias enkorpigon de Orienta Prusio kune kun Gdańsk al Pollando nepra afero; Norda Kaŭkazio: liberigo de Stavropolo; Kazablanko: direktivo de la Kolegio de Ligitaj Stabestroj por strategia aviado - difino de graveco de la celoj: 1. ŝipfarejoj konstruantaj submarŝipojn, 2. aviada industrio, 3. komunika sistemo, 4. pelantoj, 5. aliaj celoj pri industria armilaro de la malamiko; Londono: subskribo de armea konvencio pri helpo kun Ĉeĥoslovakio
- 1944: Germana polico murdis en Varsovio pli ol 30 personojn, kaj soldatoj de Wehrmacht pafmortigis en Lesznowola 7 polojn, germanaj taĉmentoj detruis domojn en du vilaĝoj forveturigante iliajn loĝantojn al nekonata loko; kuracisto de SS Thilo direktis al gasejo en koncentrejo Aŭŝvico 96 malsanajn malliberulojn; taĉmento de Kamparanaj Batalionoj eksplodigis ferian trajnon de Wehrmacht inter Chełm kaj Kovel (Volina provinco) - multaj germanoj pereis kaj vundiĝis; Ruĝa Armeo liberigis Mga (Leningrada provinco) komencante postkuron de malamiko, kaj reatakis apud Sokolniki; komandanto de 8-a Japana Fronto ordonis al 7-a Armeo ataki insulon Bougainville; Canberra: subskribo de politika-armea konvencio inter Aŭstralio kaj Nov-Zelando
- 1945: En Pollando la Ruĝa Armeo liberigis urbojn Gniezno, Inowrocław, Kępno, Milicz, Namysłów, Nowe Miasto Lubawskie, Olecko, Ostrzeszów, Płock, Rypin, Słupca, Strzelce Opolskie, Szubin, Wieliczka, Zduńska Wola kaj Żnin kaj vilaĝon Piechcin; taĉmentoj de la 1-a Ukraina Fronto atingis Vroclavon kaj komencis transpaŝi Odron; inter malliberuloj de Aŭŝvico sur evakuaj vojoj pereis en 6 lokoj 214 personoj (en distrikto Strzelecki kaj distrikto Kłodzki); Gestapo kunlabore kun SS pafekzekutis apud Ostróda 120 personojn, pliparte membrojn de Pola Enlanda Armeo de militprizono en Działdowo; SS-anoj murdis en Kędzierzyn 25 malliberulojn de evakua transporto de Blachownia, Jaworzno kaj Gliwice kaj kelkdekon de personoj post evakuo de Żabików, pluraj dekoj mortis pro malsato kaj malfortiĝo; en Polska Cerekiew (Groß Neukirch), Opole-regiono, SS-gardistoj murdis dum la marŝo de morto 19 nekapablajn iri malliberulojn, evakuitajn de koncentrejo Aŭŝvico; Pola Rezistomovado: soldatoj de Pola Subtera Ŝtato pafmortigis en Poznań du polajn agentojn de Gestapo kaj SS; Militkrimo: post Slovaka nacia ribelo germanoj bruligis vilaĝon Kľak - Waffen-SS murdis 84 loĝantojn, en tio 36 infanojn
- 1947: Zono de postmilita Germanio okupita de Usono: oni deklaris starigon de Libera hansa urbo Bremeno
- 1947: Post rezigno de James Byrnes, generalo George Catlett Marshall iĝis nova usona ŝtata sekretario, kio signifis transiron de la politiko de "toleremo" al politiko de "reteno" de komunismo
- 1948: Flago de Kebekio oficialiĝis
- 1949: Ĉiang Kai-ŝek rezignis el prezidenteco de la Respubliko Ĉinio
- 1953: Stalinismo: en Krakovo komenciĝis montra proceso kontraŭ 7 personoj, en tio 4 pastroj de la kurio, akuzitaj de komunistaj regopovoj pri spionado - oni verdiktis 3 mortpunojn (neplenumitaj pro timo antaŭ socia reago kaj internaciaj protestoj, ŝanĝo al ĝismorta malliberigo)
- 1954: Usono: unua atomenergia submarŝipo "Nautilus" surakviĝis
- 1959: Pollando: supozita katastrofo de Nifo en Gdynia
- 1969: Nuklea akcidento okazis en svisa subtera atomelektrejo en Lucens
- 1972: Federaciaj ŝtatoj de Barato Manipuro kaj Tripuro kreiĝis
- 1976: Supersona pasaĝeraviadilo Concorde oficiale ekflugis - du unuaj komercaj flugoj okazis de Parizo kaj Londono
- 1978: Estinta politika malliberulo Oleksa Hirnyk membruliĝis proteste al rusigo de ukrainoj, komunisma sistemo kaj aparteno de Ukrainio al Sovetunio
- 1981: Milita stato en Pollando: en Lodzo komenciĝis striko de studentoj, finita la 17-an de februaro post registro de la Sendependa Asocio de Studentoj
- 1985: Poloj Andrzej Czok kaj Jerzy Kukuczka kiel unuaj grimpis vintre al Dhaulagiri
- 1989: Komunista krimo: en paroĥejo de Varsovio oni trovis korpon de murdita militpastro, membro de Pola Enlanda Armeo kaj Libero kaj Sendependo, kunkreinto de la Federacio de Katinaj Familioj - Stefan Niedzielak (lasta viktimo de la soveta masakro de Katin)
- 1998: En Bosnio kaj Hercegovino estis enkondukita nova nacia valuto - konvertebla marko
- 2000: Pollando: Nacia Parko Kampinos iĝis monda biosfera rezervejo de Unesko
- 1998: Komencita de papo Johano Paŭlo la 2-a pilgrimo al Kubo rezultis per liberigo de 120 politikaj malliberuloj kaj refestigo de Kristnasko
- 2008: Lasta denaska parolantino de la ejaka lingvo Marie Smith Jones mortis en Alasko
- 2009: Papo Benedikto la 16-a nuligis ekskomunikon kontraŭ kvar episkopoj ordinigitaj de franca espiskopo Marcel Lefebvre
- 2010: Nova konstitucio de Angolo ekvalidis forigante postenon de ĉefministro - prezidento iĝis registarestro, helpata de vicprezidento
- 2011: Albanio: kontraŭregistaraj manifestacioj okazis en Tirano - 5 homoj pereis, supozeble pafitaj de armitaj policanoj
- 2017: En pli ol 400 urboj de Usono kaj 160 landoj tutmonde oni partoprenis en virin-marŝoj, la unuan tagon post kiam Donald Trump iĝis Prezidanto de Usono
- 2019: Lublin: promocio de Enciklopedio de la 100-jariĝo de KUL - enciklopedio pri la historio kaj strukturo de Katolika Universitato de Lublin "Johano Paŭlo la 2-a"
NaskiĝojRedakti
- 1277: Galeazzo la 1-a Visconti, senjoro de Milano (m. 1328)
- 1338: Karlo la 5-a, reĝo de Francio el Domo de Valois (m. 1380)
- 1532: Ludwig Helmbold, germana teologo kaj poeto, konata de Evangela kantaro (m. 1598)
- 1561: Francis Bacon, angla sciencisto, politikisto, juristo kaj filozofo, kunfondinto de la moderna scienco, eminenta reprezentanto de la filozofio de renesanco kaj baroko, eseisto, kunkreinto de empiriismo kaj scienca metodo bazita sur eksperimento kaj indukta logiko (m. 1626)
- 1572: John Donne, angla pastro, poeto kaj predikisto, reprezentanto de metafizikaj poetoj (m. 1631)
- 1673: Andreas Börner, germana orgenisto (m. 1728)
- 1730: Joseph Jakob Fürstaller, aŭstra memlernanto, kartografo (m. 1775)
- 1743: John Fitch, usona teknikisto kaj inventisto pri vaporŝipoj (m. 1798)
- 1763: Augustin Robespierre, franca politikisto kaj advokato, frato de revoluciestro Maximilien Robespierre (m. 1794)
- 1765: Valerius Wilhelm Neubeck, germana kuracisto kaj verkisto (n. 1850)
- 1804: Moritz von Schwind, aŭstra pentristo kaj desegnisto (m. 1871)
- 1808: Bronisław Trentowski, pola filozofo, pedagogo, framasono, mesianisto, enkondukinto de la nocio kibernetiko, partoprenanto de la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio (m. 1869)
- 1823: Imre Madách, hungara verkisto, aŭtoro de la verko de Hungarlingva Literaturo La Tragedio de l' Homo, esperantigita de Kálmán Kalocsay (m. 1864)
- 1829: Oskaro la 2-a, reĝo de Svedio-Norvegio (m. 1907)
- 1838: Konstanty Kalinowski, belorusa ĵurnalisto kaj juristo, partoprenanto de januara ribelo, nacia heroo de Belorusio, Litovio kaj Pollando, ekzekutita (m. 1864)
- 1843: Jenő Szentkláray, hungara pastro, historiisto, akademiano (m. 1925)
- 1854: Eusapia Palladino, itala mediumo kunlaborinta kun pola esploristo de mediumeco kaj parapsikologio Julian Ochorowicz (m. 1918)
- 1857: Firmin Durieux, franca instruisto, esperantisto, kunfondinto de la Internacia Asocio de Instruistoj kun ties organo - "Internacia Pedagogia Revuo" (m. nekonata)
- 1858: Robert Poseck, germana ĉefarkitekto kaj entreprenisto (m. 1939)
- 1863: Júlia Hrabovszky, hungara verkistino kaj tradukistino, praonklino de Sándor Márai (m. 1945)
- 1867: Ludwig Thoma, germana verkisto priskribinta la vivon de bavaraj kamparanoj (m. 1921)
- 1867: Maxime Weygand, franca generalo, konsilisto de pola stabo dum la pola-bolŝevika milito (m. 1965)
- 1874: Wincenty Witos, pola politikisto kamparandevena, parlamentano, aktivulo de la popola movado, publicisto, trifoja ĉefministro de Pollando, kunkreinto de la pola sendependeco (m. 1945)
- 1885: Umberto Nobile, itala aviadisto transfluginta la Nordan poluson (m. 1978)
- 1897: Eŭgeno Miĥalski, ukraina-soveta aktivulo de Laborista Esperanto-movado, kunlaboranto de "Sennacieca Revuo", "La Nova Epoko", "Internaciisto", Esperanto-poeto rete legebla, viktimo de stalinismo (m. 1937)
- 1899: Luigi Minnaja, itala ŝtatoficisto, plurjara sekretario de loka Esperanto-grupo en Romo, patro de denaskaj Esperanto-parolantoj - Carlo Minnaja kaj Nicola Minnaja, ĉe Belartaj Konkursoj de UEA estas atribuata Premio Luigi Minnaja por eseoj (m. 1947)
- 1902: Hans Andre, aŭstra skulptisto kaj pentristo (m. 1991)
- 1905: Christian Dior, franca kudristo kaj modumisto, fondinto de Christian Dior S.A (m. 1957)
- 1905: Zoltán Gombos, hungara-usona eldonisto, redaktoro (m. 1984)
- 1905: László Juhász, hungara lingvisto, profesoro (m. 1970)
- 1906: Andrzej Kołaczkowski, pola instruisto, lingvisto, poligloto, lektoro ĉe Katolika Universitato de Lublin, tradukisto de skandinava literaturo, lekciisto de universala literaturo, partoprenanto de UK 1977, kunlaboranto de Studenta Orientalisma Esperanto-Rondo en Lublin (m. 1997)
- 1906: Igor Mojsejev, rusa baleta dancisto kaj koreografo (m. 2007)
- 1907: Ferenc Drégely, rumani hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1957)
- 1911: Imre Máthé, hungara botanikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1993)
- 1913: János Bíró, rumania hungara ĵurnalisto, novelisto (m. 1948)
- 1917: Pál Sőni, rumania hungara kritikisto, lieraturhistoriisto (m. 1981)
- 1918: Samu Szádeczky-Kardoss, hungara klasik-filologo (m. 2004)
- 1920: Ervin Béla Schnedarek, rumania hungara filmfakulo (m. 2008)
- 1921: Leopoldo Knoedt, brazila esperantisto kaj tradukisto de aŭstra deveno, membro de la Akademio de Esperanto, honora membro de UEA, adaptinta Zagreban metodon al la portugala lingvo (m. 2000)
- 1923: András Benkő, rumania hungara muzikhistoriisto (m. 2001)
- 1924: Telly Savalas, usona aktoro kaj kantisto (m. 1994)
- 1928: János Kornai, hungara ekonomikisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio
- 1936: Jerzy Vetulani, pola biokemiisto, psikofarmakologo, profesoro de Pola Scienca Akademio, adepto de kuraccela uzo de mariĥuano, populariganto de scienco (m. 2017)
- 1940: Albrecht Kronenberger, germana katolika pastro, esperantisto, kunredaktoro de ADORU - Ekumena Diserva Libro
- 1941: Plácido Domingo, hispana kantisto (tenoro) kantanta france, hispane, angle, itale, germane kaj ruse
- 1949: János Száva, rumania hungara inĝeniero, universitata profesoro
- 1949: Truong Tan Sang, prezidento de Vjetnamio, membro de Vjetnama Komunista Partio
- 1953: Paul Allen, usona entreprenisto, kunfondinto de Microsoft
- 1955: László Ujvárossy, rumania hungara grafikisto
- 1962: Marie Trintignant, franca filma kaj televida aktorino (m. 2003)
- 1968: Tivadar Magyari, rumania hungara sociologo
- 1976: Emma Bunton, angla voĉistino, kantaŭtoro, aktorino
- 1977: Zoltán Sárpátki, rumania hungara skulptisto, restarigisto
- 1981: Michel Teló, brazila kantisto, kantaŭtoro kaj dancisto ludanta buŝharmonikon gitaron kaj akordionon
- 1988: Ben Turner, brita futbalisto
- 1992: Sándor Beier, hungara esperantlingva verkisto, enestanta en Esperanta antologio (n. 1913)
MortojRedakti
- 259: Fructuosus, episkopo de Tarraco, martiro
- 381: Atanariko, reĝo de la tervingiaj gotoj, kies posteulo iĝis Alariko la 1-a (n. 366)
- 1059: Mikaelo la 1-a Kerulario, patriarko de Konstantinopolo (naskiĝis ĉirkaŭ 1000)
- 1118: Paskalo la 2-a, papo apoganta krucmilitojn
- 1354: Baldueno de Luksemburgo, germana kleriko, ĉefepiskopo de Treviro (naskiĝis ĉirkaŭ 1285)
- 1527: Juan de Grijalva, hispana esploristo kaj konkistadoro en Meksiko kaj Nikaragvo (naskiĝis ĉirkaŭ 1489)
- 1609: Joseph Justus Scaliger, nederlanda francdevena eldonisto, tradukisto, humanisto, historiisto, hebreisto, helenisto, filologo, erudiciulo, religia movadulo kaj kalendara reformisto (n. 1540)
- 1773: Alexis Piron, franca verkisto, aŭtoro de epigramoj (n. 1689)
- 1774: Mustafa la 3-a, sultano de la Otomana Imperio, filo de Ahmedo la 3-a, granda reformisto, devigita deklari militon al Rusio (n. 1717)
- 1775: Emeljan Pugaĉov, rusa kozako, gvidanto de popola ribelo, ekzekutita (n. 1742)
- 1789: Paul Henri Thiry d'Holbach, germana-franca verkisto kaj enciklopediisto (n. 1723)
- 1793: Ludoviko la 16-a, reĝo de Francio, reprezentanto de absolutismo, ekzekutita (n. 1754)
- 1804: Ernst Gottfried Baldinger, germana kuracisto, botanikisto kaj eldonisto (n. 1738)
- 1814: Jacques-Henri Bernardin de Saint-Pierre, franca verkisto, vojaĝisto kaj naturisto (n. 1737)
- 1815: Matthias Claudius, germana verkisto, ĵurnalisto kaj tradukisto (n. 1740)
- 1831: Achim von Arnim, germana verkisto kaj poeto, reprezentanto de romantikismo (n. 1781)
- 1849: Kelemen Mikes, hungara grafo kaj politikisto, heroo de la hungara revolucio (n. 1820)
- 1851: Albert Lortzing, germana komponisto, kantisto, aktoro (n. 1801)
- 1862: Božena Němcová, ĉeĥa verkistino aŭstridevena, la plej ŝatata en la 19-a jarcento (n. 1820)
- 1868: Sándor Asbóth, hungara soldato en la usona interna milito (n. 1810)
- 1870: Aleksander Herzen, rusa filozofo germandevena, verkisto, eldonisto kaj disidento apoginta polan januaran ribelon kontraŭ Rusia Imperio pro kio rusa elmigrantaro ĉesis aboni lian revuon "Sonorilo", kiu falis (n. 1812)
- 1871: Józef Hauke-Bosak, pola generalo flandrdevena, partoprenanto de la januara ribelo kontraŭ Rusia Imperio (n. 1834)
- 1872: Franz Grillparzer, aŭstra dramverkisto, reprezentanto de psikologia realismo, enestanta en esperantlingva Aŭstra antologio (n. 1791)
- 1883: János Mircse, hungara liberecbatalisto, historiisto kaj kolektisto (m. 1834)
- 1901: Elisha Gray, usona elektroinĝeniero, entreprenisto kaj inventisto, aŭtoro de 70 patentoj, patro de la nuntempa sintezilo (n. 1835)
- 1914: Niels Lund Chrestensen, dana ĝardenisto kaj entreprenisto (n. 1840)
- 1918: Emil Jellinek, germana pioniro de la aŭtomobilindustrio (n. 1853)
- 1919: Goĝong de Koreio, lasta reĝo kaj unua imperiestro de Koreio el Joseon-Dinastio (n. 1852)
- 1924: Lenin, unua estro de totalisma Sovetunio, organizanto kaj gvidanto de Oktobra Revolucio, teoriisto pri la ideologio de komunismo kaj leninismo, respondeca pro krimoj kontraŭ la homaro kaj genocido de kozakoj (n. 1870)
- 1938: Georges Méliès, franca filmisto, iluziisto, karikaturisto (n. 1861)
- 1939: Ernő Desbordes, hungara, rumania hungara politikisto, publicisto (n. 1874)
- 1940: Einar Benediktsson, islanda poeto kaj tradukisto, kies verkoj kontribuis al sendependeco de Islando (n. 1864)
- 1941: Ioannis Metaxas, ĉefministro de Grekio, konata de Metaxas-linio (n. 1871)
- 1945: Ilma Draskóczy, rumania hungara ĵurnalistino, poetino (n. 1884)
- 1950: George Orwell, angla verkisto, kritikisto de totalismoj, aŭtoro de famaj verkoj 1984 kaj La Besto-Farmo, kaj ankaŭ Birmaj Tagoj aŭ Omaĝe al Katalunio, kies eldiro En periodo de universala trompo rakonti la veron estas revolucia faro plu aktualas (n. 1903)
- 1959: Cecil B. DeMille, usona filmisto enkondukinta bibliajn spektaklojn (n. 1881)
- 1961: Blaise Cendrars, svisa franclingva poeto kaj vojaĝisto, rete legebla en esperanto (n. 1887)
- 1972: Elek Bakk, hungara kuracisto, patro de Anikó László-Bakk (n. 1899)
- 1978: Dénes Szabó, rumania hungara kirurgo, aŭtoro de fakverkoj (n. 1901)
- 1999: Eva Seemannová, ĉeĥa aktorino kaj esperantistino, laŭreatino de la Belartaj Konkursoj de UEA, enestanta en Esperanta antologio, aktivulino de Esperanto-teatro, kunfondintino de la Verda Ĉaro de Julio Baghy, honora membrino de UEA kaj de ĈEA (n. 1920)
- 2002: Peggy Lee, usona kantistino kaj aktorino norveg-sveddevena (n. 1920)
- 2003: Paul Kuusberg, estona verkisto (n. 1916)
- 2006: Ibrahim Rugova, prezidento de Kosovo, gvidanto de tieaj albanoj (n. 1944)
- 2007: Zdzisław Rurarz, pola diplomato, verkisto, ambasadoro en Japanio, konstraŭstarinta al enkonduko de milita stato en Pollando pro kio estis kondamnita de komunistoj al mortpuno (n. 1930)
- 2008: Marie Smith Jones, lasta konata parolantino de la ejaka lingvo (n. 1918)
- 2010: Sándor Fazoli, rumania hungara historiisto, universitata adjunkto (n. 1925)
- 2015: Hans Bakker, nederlanda organiza konsilisto kaj esperantisto, filo de Hans Bakker, kunorganizinto de IJK 1964, internacia sekretario de politika partio Verdo-Maldekstro, estrarano de Institucio Hodler kaj de UEA, Honora membro de UEA kaj de TEJO, gvidanto de la afrika agado de UEA, unua laŭreato de la Premio Onisaburo Deguĉi (n. 1937)
- 2015: Leon Brittan, brita juristo kaj politikisto, membro de Eŭropa Komisiono (n. 1939)
- 2019: Svami Ŝivakumara, barata adepto de ŝivismo, konanto de sanskrito, kanara lingvo kaj la angla, spirita gvidanto de eduka aŝramo en Karnatako, fondinto de 132 diverstipaj edukejoj favore al humanitara helpo, plejaĝulo (n. 1907)
- 2021: Jean Graton, franca desegnisto de komiksoj (n. 1923)
Specialaj tagoj kaj festojRedakti
- Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Agnesa, virgulino kaj martirino
- Bulgario, Pollando: Tago de Avinjo
Tagoj de semajnoRedakti
La 21-a de januaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096.