Telly Savalas

usona aktoro kaj kantisto

Telly SAVALAS, naskiĝinta la 21-an de januaro 1924, mortinta la 22-an de januaro 1994, estis usona aktoro.

Telly Savalas
Αριστοτέλης Σαβάλας
Naskonomo Aristotelis Savalas
Naskiĝo 21-an de januaro 1922 (1922-01-21)
en Ĝardenurbo, Kantono Nasaŭo
Morto 22-an de januaro 1994 (1994-01-22) (72-jaraĝa)
en Universalurbo, Kalifornio
Ĝenroj vakera fikcio
Profesio kantisto, aktoro
Aktivaj jaroj 1974 - 1976
Retejo www.tellysavalas.com
Telly Savalas
Αριστοτέλης Σαβάλας
Savalas en 1973
Savalas en 1973
Persona informo
Telly Savalas
Naskonomo Aristotelis Savalas
Naskiĝo 21-a de januaro 1924
en Usono Garden City, Long Island, Usono
Morto 22-a de januaro 1994
en Usono Universal City, Kalifornio, Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per prostata kancero • urinvezika kancero vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj anglamoderna greka vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Kolumbio • Columbia University School of General Studies • Sewanhaka High School vd
Partio Demokrata Partio vd
Familio
Edz(in)o Katherine Nicolaides (1948-1957)
Marilyn Gardner (1960-1974)
Julie Hovland (1984-1994)
Infanoj Ariana Savalas vd
Profesio
Okupo aktorokantisto • pokeroludisto • reĝisoro • radio-prezentisto • filma scenaristo vd
Aktiva en Usono vd
Aktiva dum 1959–1994 vd
En TTT Oficiala retejo vd
Aktorado
Fama rolo Kojak
Premio Ora Globo
Plej bona televida aktoro
1975 Kojak
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li devenis el familio de grekaj almigrintoj. Li estis la dua el kvar filoj de belartistino kaj tabaka importanto. Dum granda krizo lia patro bankrotis kaj Telly helpis lin en Novjorko konstrui bakejon.

Vivo redakti

Dum la dua mondmilito li deĵoris tri jarojn en la armeo, li estis vundita kaj honorita per Purple Heart. Post demobiligo li finstudis psikologion en Columbia Universitato kaj kvin jarojn li laboris en Informa servo de ministerio de enlando, kie li avancis al asistanto de direktoro por Proksima Oriento, Sud-Azio kaj Afriko.

En la jaroj 1955-1958 li agadis en televido ABC kiel reĝisoro kaj produktoro por apartaj eventoj kaj fine li fariĝis ĉefo de raportistaro.

Artan vojon li komencis unue kiel reĝisoro de teatra ensemblo Stamford Playhouse en Connecticut. Al aktorado li komencis dediĉi sin nur en la matura aĝo, unue en televido.

Li havis rolojn en serioj Klondike, Acapulco kaj kiel gasto li aperis en serioj The Witness, Naked City, The Untouchables, Empire, The Twilight Zone, The Fugitive, Bonanza, The Virginian, The F.B.I...

Pro merito de aktoro Burt Lancaster li ricevis unuan okazon antaŭ filma kamerao en melodramo pri krimeco de novjorka junularo, kie li enkorpigis polican leŭtenanton.

En la 70-aj jaroj li akiris internacian famecon danke al Theocrat Kojak, titoliga figuro de novjorka detektivo en sukcesa televida serio Kojak.

Dum la 70-aj jaroj li realiĝis ankaŭ kiel kantisto kaj surdiskigis gramofonajn albumojn Telly (1974) kaj Who Loves Ya, Baby (1976).

Familio redakti

Edzinoj redakti

Gefiloj redakti

Premioj redakti

Filmoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. El la unua geedzeco devenas
  2. El rilato kun Sally Adams devenas filo Nicholas.

Eksteraj ligiloj redakti