La Premio Ora Globo (angle Golden Globe Award) estas usona premio kiu ĉiujare rekompencas la plej bonajn filmojn, la plej bonajn televidajn fikciojn kaj la plej bonajn profesiulojn de la usona kinematografio kaj televido. Ili estas la televidaj ekvivalentoj de la Oskar-premioj (por la kino), Grammy Awards (por la muziko) kaj la Tony Awards (por la teatro) kaj konsistigas, kune kun la Oskar-premioj de la kino, unu el la ĉefaj kino-premioj en Usono.  

Premio Ora Globo
emblemo
premiaro • honorigo
Branĉoj • Golden Globe Award for Best Motion Picture – Musical or Comedy
• Golden Globe Award for Best Motion Picture – Drama
• Golden Globe Award for Best Director
• Golden Globe Award for Best Actor – Motion Picture Drama
• Golden Globe Award for Best Actor – Motion Picture Musical or Comedy
• Golden Globe Award for Best Actress – Motion Picture Drama
• Golden Globe Award for Best Actress – Motion Picture Musical or Comedy
• Golden Globe Award for Best Supporting Actor – Motion Picture
• Golden Globe Award for Best Supporting Actress – Motion Picture
• Golden Globe Award for Best Screenplay
• Golden Globe Award for Best Original Score
• Golden Globe Award for Best Original Song
Ora Globo de la plej bona internacia filmo fremdlinga
• Golden Globe Award for Best Animated Feature Film
• Golden Globe Cecil B. DeMille Award
• Golden Globe Award for Best Television Series – Drama
• Golden Globe Award for Best Television Series – Musical or Comedy
• Golden Globe Award for Best Actor – Television Series Drama
• Golden Globe Award for Best Actor – Television Series Musical or Comedy
• Golden Globe Award for Best Actress – Television Series Drama
• Golden Globe Award for Best Actress – Television Series Musical or Comedy
• Golden Globe Award for Best Miniseries or Television Film
• Golden Globe Award for Best Actor – Miniseries or Television Film
• Golden Globe Award for Best Actress – Miniseries or Television Film
• Golden Globe Award for Best Supporting Actor – Series, Miniseries or Television Film
• Golden Globe Award for Best Supporting Actress – Series, Miniseries or Television Film
• Golden Globe Award for Best Documentary Film
• Golden Globe Award for Best English-Language Foreign Film
• Golden Globe Award for New Star of the Year – Actor
• Golden Globe Award for New Star of the Year – Actress
• Premio Henrietta
Ora Globo de la plej bona promocio por la internacia interkompreniĝo vd
Organizanto Foreign Press Association
Lando Usono
Fondita en 1944
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Aljuĝas ĝin ĵurio de ĉirkaŭ 90 ĵurnalistoj akredititaj ĉe HFPA (Hollywood Foreign Press Association, asocio de la eksterlanda gazetaro de Holivudo). La ceremonio Golden Globes (Ora Globoj) estas ĉiujare elsendita en pli ol 150 landoj tra la mondo.

Kune kun la Akademia Premio - Oskar-premio (angle: Academy Award, Oscar Award) por kinofilmoj kaj la Premio Emmy por televido ĝi estas la plej alta rekono en la kampo de kinaj kaj televidaj produktaĵoj. La Oraj Globoj (angle: Golden Globes) kutime estas aljuĝataj ĉirkaŭ du monatojn antaŭ la Akademiaj Premioj kaj do iel anticipas tiujn ĉi, kion koncernas la kinon.

La Premio Ora Globo estis fondita en 1944 por kinofilmoj kaj en 1956 vastigita al televido.

La kriterioj por elekti la ĵurianojn ofte estas kritikataj. Iuj asertas ke la nura kondiĉo estas konstante vivi en la regiono.

Rimarkindaj rezultoj redakti

La 11-an de decembro 2017, Meryl Streep plibonigis sian rekordon por la plej multaj nomumoj (31), sekvita de John Williams[1] (26) kaj Jack Lemmon[2] (22). Meryl Streep ankaŭ tenas la rekordon por la plej multaj premioj kun 8 Oraj Globoj[3].

Ĉe la 74-a Oraj Globoj, la filmo La La Land rompis la nombran rekordon de Oraj Globoj por unu sola filmo, gajnante 7 premiojn dum siaj 7 nomumoj.

Kategorioj redakti

Kinofilmo redakti

  • Plej bona filmo drama (1944)
  • Plej bona filmo komedia aŭ muzika (1952)
  • Plej bona direktado (1944)
  • Plej bona aktoro drama (1944)
  • Plej bona aktorino drama (1944)
  • Plej bona aktoro komedia aŭ muzika (1951)
  • Plej bona aktorino komedia aŭ muzika (1951)
  • Plej bona akcesora aktoro (1944)
  • Plej bona akcesora aktorino (1944)
  • Plej bona scenaro (libreto) (1948)
  • Plej bona originala filma muziko (1948)
  • Plej bona originala filma kanto (1962)
  • Plaj bona ne-anglalingva filmo (1950)
  • Plej bona desegnita aŭ komputila filmo (2007)
  • Persona verkaro ("Premio Cecil B. DeMille por kinfilma vivosukeso, 1952)

Televido redakti

  • Plej bona televida serio drama (1970)
  • Plej bona televida serio muzika aŭ komedia (1970)
  • Plej bona televid-seria aktoro drama (1968)
  • Plej bona televid-seria aktorino drama (1979)
  • Plej bona televid-seria aktoro muzika aŭ komedia (1971)
  • Plej bona televid-seria aktorino muzika aŭ komedia (1980)
  • Plej bona televida serieto aŭ filmo (1972)
  • Plej bona aktoro en televida serieto aŭ filmo (1982)
  • Plej bona aktorino en televida serieto aŭ filmo (1982)
  • Plej bona akcesora aktoro en televida serieto aŭ filmo (1971)
  • Plej bona akcesora aktorino en televida serieto aŭ filmo (1971)

Referencoj redakti

  1. (angla) John Williams Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine [arĥivo] en la oficiala retejo de la Oraj Globoj.
  2. (angla) Jack Lemmon Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine [arĥivo] de la oficiala retejo de la Oraj Globoj.
  3. (angla) Meryl Streep Arkivigite je 2015-07-02 per la retarkivo Wayback Machine [arĥivo] de la oficiala retejo de la Oraj Globoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti