Oskar-premio

La Premioj de la Akademio de la Kinematografiaj Artoj kaj Sciencoj (angle Academy Award), populare konata kiel la Oskar-Premioj, estas la aro da premioj kiujn la usona Akademio de la Kinematografiaj Artoj kaj Sciencoj atribuas al la plej bonaj filmoj, kaj al la plej bona laboro farita de profesiuloj laborantaj en la kinarto: oni atribuas Oskaron al la plej bonaj aktoroj, reĝisoroj, kameraistoj, muzikistoj, ktp. Ankaŭ ekzistas premio por unu filmo parolata en neangla lingvo, por dokumentaloj kaj por desegnitaj filmoj. La premioj estis unue donitaj en 1929. Oskar-premioj estas voĉdona kariero trofeo por plej bona filmo en ajna kategorio.

Oskar-premio
premiaro
Branĉoj • Akademia Premio por la Plej Bona Filmo
• Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro
• Akademia Premio por la Plej Bona Aktoro
• Akademia Premio por la Plej Bona Aktorino
• Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktoro
• Akademia Premio por la Plej Bona Neĉefa Aktorino
• Akademia Premio por la Plej Bona Longa Movbilda Filmo
Akademia premio por la plej bona fremdlingva filmo
• Akademia Premio por la Plej Bona Originala Scenaro
• Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro
• Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio
• Akademia Premio por la Plej Bona Originala Kanto
• Akademia Premio por la Plej Bona Konstumfasonado
• Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro (de Komedio)
• Akademia Premio por la Plej Bona Originala Partituro
• Akademia Premio por la Plej Bona Originala Muziko en Drama Filmo
• Akademia Premio por la Plej Bona Longa Dokumenta Filmo vd
Organizanto Akademio de la Kinaj Artoj kaj Sciencoj
Sidejo Holivudo
Lando Usono
Fondita en 1929
En TTT Oficiala retejo vd
vdr
Aktoro Frazer Brown kun Oskar-statuo enmane

La premio estas ora statueto, kiu reprezentas nudan viron subtenantan glavon kiu staras sur volvaĵo de filmo kun kvin radioaparatoj. Ĉiu radioaparato simbolas unu el la kvin originalaj branĉoj de la Akademio: aktoroj, skriptistoj, direktoroj, produktantoj kaj teknikistoj. La statueto estis kreita en 1928 de la direktoro de la kompanio Metro Goldwyn Mayer, Cedric Gibbons, kiu desegnis skizon. De 1931 oni konus ĝin popole per la nomo de Oskaro, supozeble de kiam, laŭ oni anekdote rakontas, bibliotekisto Margaret Herrick komentis ĉe ĝia vido ke ĝi similis al ŝia onklo Oskaro.

La premioj estas donataj ĉiujare al la filmoj kies premiero okazis dum la lasta jaro. La ceremonio okazas ĉiujare en februaro aŭ marto, en Losanĝeleso, Kalifornio.

Ekzistas ankaŭ honora premio, kiu estas ĝenerale atribuita ĉiujare al unu homo disvolvinta longan karieron en la kinarto.

Komencoj redakti

La unua ceremonio de transdono de la premioj de la Akademio okazis la 16-an de majo de 1929 en la hotelo Hollywood Roosevelt. Al la konkurso kandidatis origine la filmoj premiere prezentitaj en Losanĝeleso de la 1 de aŭgusto ĝis la 31 de julio de la antaŭa jaro al la ceremonio de transdono de la premioj. Por la premioj de 1933 oni akordigis daŭrigi la limtempon de premiero ĝis la 31 de decembro de 1932, dato kiu daŭris de tiam, tiel ke de 1934 konkursas la filmoj premiere prezentitaj inter la 1 de januaro kaj la 31 de decembro.

Aljuĝado redakti

Kategorioj redakti

  • Reĝisorado
    • Plej bona filmo
    • Plej bona reĝisorado
    • Adaptita scenaro
    • Originala scenaro
  • Aktorado
    • Ĉefaktoro (vira)
    • Ĉefaktoro (virina)
    • Kromaktoro (vira)
    • Kromaktoro (virina)
  • Realigado
    • Dezajno (sceneja dezajno; kamerao; kostumoj; kinoredaktado; specialaj efektoj
    • Muziko (sono; muziko de filmdramo aŭ -komedio; muziko de muzikalo; originala kanto)
  • Filmtipoj
    • dokumentalo (dokumenta filmo): mallonga; longa
    • fremdlingva filmo (= ne-anglalingva filmo)
    • mallonga filmo: desegnita; aktorita
  • Speciala premio (por vivoverko aŭ eksterordinaraj atingoj por kino-tekniko aŭ -merito)

Kandidato redakti

Pro la alta reputacio de la premio estas jam granda honoro, kiam la ĵurio nomumas filmon aŭ personon kiel kandidaton en la koncerna kategorio. Do, en listoj de premioj por filmo aŭ reĝisoro ofte troviĝas "nomumita""kandidato" kiel eksterordinara distingo.

Filmoj ricevintaj plej multajn premiojn redakti

La filmo It Happened One Night estis la unua kiu gajnis ĉiujn kvin ĉefajn Akademiajn Premiojn (plej bona filmo, reĝisoro, aktoro, aktorino, kaj scenaro). Gone with the Wind ricevis ok Oskar-premiojn kaj du specialajn premiojn. Tiu atingo ne estis egalita ĝis One Flew Over the Cuckoo's Nest en 1975 kaj The Silence of the Lambs en 1991.

La plej granda nombro da premioj ricevitaj de unu sola filmo estas 11. Tiun ĉi rekordon havas 3 filmoj:

10 premiojn ricevis du filmoj:

Plej premiitaj reĝisoroj redakti

Reĝisoro plej nomumita en sia kategorio redakti

Reĝisoro plej premiita redakti

Plej premiitaj aktoroj redakti

Viraj aktoroj kun plej da kandidatecoj redakti

Aktorinoj kun plej da kandidatecoj redakti

Vira aktoro plej premiita redakti

  • 3 premioj: Jack Nicholson (2 premioj kiel Plej bona Aktoro kaj 1 premio kiel Plej bona Malĉefa Aktoro)
  • 3 premioj: Walter Brennan (3 premioj kiel Plej bona Malĉefa Aktoro)
  • 3 premioj: Paul Newman (plej bona aktoro, humana premio Jean Hersholt kaj Oskaro honora)

Aktorino plej premiita redakti

Aktoroj kiuj malakceptis la premion redakti

Kritikoj redakti

Ĉiuj premioj ricevas kritikojn pro la malsamaj gustoj de la homo. Kiel estas logike, ne ĉiuj konsentas pri la gajnantoj de ĉiu jaro en ĉiuj kategorioj. Sed, estante la kinaj premioj plej elstaraj kaj gravaj en la usona medio, en la lastaj jaroj ili estis la celo de konsiderinda nombro da kritikoj.

Unu el la ĉefaj kritikoj estis ke multaj filmoj gajnantaj la premion al la plej bona filmo ne sukcesis elteni la paŝon de la tempo. Ekzemplo ofte citita estas la filmo de Cecil B. DeMille La plej granda spektaklo de la mondo (1952), unu el tiuj filmoj kiuj eĉ se gajninte la plej gravan premion, ne havas nun sufiĉe da historia graveco.

Plej grave, pluraj el la filmoj konsideritaj kiel ĉefverkoj de la kino fare de la kritikistoj, nur atingis esti nomumitaj kaj ne sukcesis gajni la premio. La ekzemplo plej ofte citata estas la filmo de 1941 Citizen Kane, reĝisorita de Orson Welles, kiu, malgraŭ havi 8 kandidatecojn, nur gajnis la premion en la kategorio de plej bona originala skripto, kaj kiu estas konsiderita, kaj de la kritiko kaj de la ŝatantoj al la kino, kiel unu el la ĉefverkoj de la sepa arto. Ĉi tiu filmo, kune kun La bapto-patro, estas unu el la filmoj de la listo de la 100 plej bonaj filmoj laŭ la AFI.

Ankaŭ kritikindas ke la filmoj kiuj gajnas en la kategorio de plej bona filmo, kun malmultaj esceptoj, estas dramoj, romantikaj komedioj, muzikaloj, epopeaj filmoj aŭ filmoj kiuj traktas sociajn temojn aŭ politikistoj. Do, oni preterlasas genrojn kiel la sciencfikcio, la Vakera filmo, aŭ la filmoj de teruro kaj la komedio. Ekzemple, en la tuta historio de la akademio, nur filmo de fantazio gajnis la premion al la plej bona filmo, La Sinjoro de la Ringoj: la reveno de la Reĝo, kaj tre malmultaj vakeraj filmoj gajnis la premion. Eĉ se John Ford, majstro de tiu ĝenro, gajnis kvar premiojn, la filmoj mem ne estis premiitaj.

Koncerne al la aktoroj kaj aktorinoj, oni kritikas ke por ke ili estu konsideritaj de la Akademio ili devas elstari en dramaj paperoj eĉ se ili estis elstarintaj antaŭe en roloj de komedio. Nur kvin aktoroj gajnis la premion al la plej bona aktoro interpretante rolojn de komedio.

En la lastaj jaroj, la valideco de la Premioj de la Akademio estis pridubita. Multaj el la reĝisoroj konsideritaj kiel genioj de la Sepa arto (Ingmar Bergman, David Lynch, Federico Fellini, Alfred Hitchcock, Howard Hawks, Akira Kurosawa, Ridley Scott, Stanley Kubrick, Charlie Chaplin, Quentin Tarantino, Orson Welles...) neniam gajnis la premion al la plej bona reĝisoro. Same okazis en konsiderindaj okazoj al aktoroj kaj aktorinoj famaj kaj prestiĝaj: Richard Burton, Liam Neeson, Harrison Ford, Deborah Kerr, Barbara Stanwyck, Lauren Bacall, Cary Grant, Judy Garland, Greta Garbo, Eleanor Parker, inter aliaj, kiu ne gajnis la premion malgraŭ meriti ĝin en diversaj momentoj, aŭ estis ignoritaj ĉe la momento de la kandidatiĝoj.

Ankaŭ oni ilin kvalifikis kiel rasistoj. Ĝis la jaro 2001, nur ses aktoroj de nigra raso estis gajnintaj la Oskaron: En 1939 Hattie McDaniel, kiel subtena aktorino en Gone with the wind (Kion la vento portis); Sidney Poitier, plej bona aktoro ĉefrolulo por Lilies of the field en 1963; Louis Gossett, Jr. subtena aktoro An Officer and A Gentleman en 1982; Denzel Washington subtena aktoro pro Tempoj de Gloro en 1989; Whoopi Goldberg kiel subtena aktorino en Ghost en 1990; kaj Cuba Gooding Jr., subtena aktoro por Jerry Maguire, en 1996. Fine, en 2001 oni premiis la nigran aktoron Denzel Washington por la filmo Training Day) kaj la aktorinon Halle Berry por Monster's Ball. De tiam, estis primiitaj pluraj pluaj nigraj aktoroj kaj aktorinoj kiel Jamie Foxx, plej bona aktoro por Ray en 2005), aŭ Forest Whitaker plej bona aktoro por The Last King of Scotland (La lasta reĝo de Skotlando), Jennifer Hudson kiel plej bona subtena aktorino por Dreamgirls en 2006 kaj Mo'nique por Precious, en 2009.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti