Alec Guinness

La angla aktoro Sir Alec Guinness (Alek Gines) naskiĝis je la 2-a de aprilo 1914 en Londono kaj mortis je la 5-a de aŭgusto 2000 en Midhurst, West-Sussex.

Alec Guinness
Oskar-premiito Oscar-academy-award-free.png
Alec Guinness 6 Allan Warren.jpg
Persona informo
Alec Guinness
Naskiĝo 2-an de aprilo 1914 (1914-04-02)
en Marylebone
Morto 5-an de aŭgusto 2000 (2000-08-05) (86-jara)
en Midhurst
Mortis pro hepata kancero [#]
Tombo Petersfield [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj angla [#]
Loĝloko Paddington [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Familio
Patro Andrew Geddes [#]
Patrino Agnes Cuff [#]
Edz(in)o Merula Salaman [#]
Infanoj Matthew Guinness [#]
Profesio
Okupo filmaktoro • aŭtobiografo • ĝenra aktoro • scenaristo • teatra aktoro • televida aktoro [#]
Aktiva dum 1934– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Antaŭ sia kinokariero li jam estis tre sukcesa kiel teatra aktoro, i.a. en la renoma Londona Old Vic Theatre, kie li brilis ekz. en dramoj de Ŝekspiro. La sukcesoj ne forlasis lin, kiam li elprovis sin kiel filmaktoro. Li neniam ligis sin al ĝenroj aŭ rolotipoj, sed reprezentis tute diversajn karakterojn en tute diversaj filmoj. Inter multaj premioj li en 1958 gajnis Oskaron pro sia rolo en la filmo The Bridge on the River Kwai. Li ankaŭ estas konata pro la rolo de Obi-Van Kenobi en la film-serio Star Wars.

En 1988 li kadre de la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en Germanio ricevis la premion Honora Ora Urso pro sia vivoverko.

Famaj filmojRedakti