Ŝablono-Diskuto:Informkesto aktoro

Latest comment: antaŭ 3 jaroj by JabieroKubo in topic Kombino de infokestoj

Eble indas aldoni ligilon al IMDB, kiu ekzistas en alivikipediaj ŝablonoj? Ekz:

|-
{{#if: |
| IMDb || 

--RG72 05:43, 29. Jul 2009 (UTC)

Formatoŝanĝo de Jujijo redakti

Saluton. Mi ĵus malfaris la formatoŝanĝon de Jujijo, ĉar li uzis la post diskuto malaprobitan <font> por tio. Krome li forĵetis mikroformaton el la kaplinio de la informkesto, kvankam estas peto en la ŝablona dokumentado ne fari tion. - Do bonvolu pli atente ŝanĝi ŝablonon. Se vi ne komprenas ion, bonvolu antaŭe demandi ĉi tie. Amike --Tlustulimu 11:48, 5. Sep 2010 (UTC)

Mi refaris ŝanĝojn de Tlustulimu. Se li estus rigardinta, kiel aspektas paĝoj kun tiu ĉi ŝablono, li estus konsentinta, ke la kesto estas tro mallarĝa. Kaj krome, pri mikroformatoj mi vidis nenion en la ŝablona paĝo. Mi estas en lingva versio Esperanto, kial mi devus legi pri la mikroformatoj en la angla? Jujijo 06:33, 6. Sep 2010 (UTC)

Krome, mi ŝanĝis neniujn mikroformatojn, Tlustulimu ne diras veron. Bv rigardi. Jujijo 06:45, 6. Sep 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. Vi eraras pri la mikroformato. Do vi forigis <span class="fn">, kiun mi ĵus remetis. Krome via ŝanĝo ne atentis la komenton en la komenco de la ŝablono, kiu rilatas al la ŝablona larĝeco. Do, via ŝanĝo malunuecigis la larĝecon de informkestoj, kiu estu ĉe 21em. Ĉu vi scias, ke <font> estis foje pridiskutata en la vikipedio? Tiam mi proponis, ke ni iom post iom eligu ĝin el ŝablonoj. La propono ricevis tiam kelkajn jesojn kaj nur unu neon. Do bonvolu ne remetu tian kodon ien ajn. Amike --Tlustulimu 11:17, 6. Sep 2010 (UTC)
(+) La informoj pri mikroformatoj troviĝas en la dokumentado, ne en la ŝablono mem. --Tlustulimu 11:19, 6. Sep 2010 (UTC)
(+) Kaj ne estas bona ideo, forigi tion, kion oni ne komprenas aŭ opinias superflua. --Tlustulimu 11:24, 6. Sep 2010 (UTC)

Se vi tiel persistas en "viaj mikroformatoj" kaj ne akceptas opinion de alia, ĉu vi povus afable diri al mi, kiel oni ŝanĝu tipojn de skribo, kiujn oni antaŭe faris per font-family? Kaj rilate al la larĝeco de kesto, pli bona estus larĝo 23.em, kiu faras la kestojn pli belaj. Nun ili estas "nudeloj", akompanata teksto estas rompata en ili, la kesto aspektas kiel "pritranĉita". Vd Audrey Hepburn. Jujijo 06:44, 7. Sep 2010 (UTC)

Rilate al "titolo" (kio estas plejparte la nomo de rilatulo) en la ŝablona kesto, ĝi devus esti iom diferenca ol la cetera teksto en la ŝablono, aŭ per tipo de skribo kaj ĝia grandeco aŭ per koloro ks. Viaj ŝanĝoj ne permesis fari tion. Jujijo 06:46, 7. Sep 2010 (UTC)

Ĉu Ŝablono:Informkesto esperantisto estas escepto en la kestoj? Tie estas kaj la diferenca koloro de la nomo en la ŝablono kaj la grandeco de la nomo de rilatulo rilate al la cetera teksto en la ŝablono. Bv iom studi presan aranĝon, tipografion ktp. Jujijo 06:50, 7. Sep 2010 (UTC)

En iuj informkestoj estas larĝo 23.em kaj tipo de skribo fondita laŭ font-family kaj neniun ili ĝenas. Ĉu miaj ŝanĝoj en tiu ĉi informkesto estas atako kontraŭ mi? Jujijo 06:55, 7. Sep 2010 (UTC)

La devena larxgo estis ĉi tie 23em, ne 21em. Jujijo 07:17, 7. Sep 2010 (UTC)

Mi ŝanĝis kelkajn kestojn al larĝo 23em, por ke la larĝeco estu la sama. La ceteraj restis kun la larĝeco 23em. La evoluo iras antaŭen, ne malantaŭen kiel kankroj. Sed ĉi tie Tlustulimu ne volas havi la diferencan titolon en la ŝablona kesto, kiel tio estas en aliaj kestoj, li fervore defendas la arkaikan version. Jujijo 07:57, 7. Sep 2010 (UTC)

Viajn malfarojn, Tlustulimu, mi konsideras kiel persona atako kontraŭ mi, ĉar ekz en Ŝablono:Informkesto astronomia objekto mi trovis neniujn mikroformatojn. Multaj ŝablonoj estas "netuŝitaj" per la mikroformatojn, eĉ kontrolitaj kaj redaktitaj de vi, kaj ili funkcias bone, sed ve al iu, kiu volus ŝanĝi ion post vi. Jujijo 09:14, 7. Sep 2010 (UTC)

Mi ne volis ataki iun, eĉ ne vin. - Do eble ni ja ŝanĝu la larĝecon al 23em, sed tiam tio devos okazi ĉe ĉiuj informkestoj, ĉar kelkfoje ja uzeblas du (aŭ tre malofte eĉ tri) unu sub alia en la sama artikolo. Tion mi jam ie vidis en artikolo pri esperantisto-verkisto, kie estis kaj la informkesto por verkisto kaj tiu por esperantisto. Vi povas proponi senprobleme la plilarĝigon en la diskutopaĝo de la ŝablonoprojekto, por ke estu interkonsento ĉe la partoprenantoj de la projekto.
La mikroformatoj ne havas sencon en ĉiuj informkestoj, ĉar ne por ĉio ekzistas tiaj normoj. Bedaŭrinde ne estas ĝeneralaj informoj pri mikroformatoj en esperanto, sed nur en la angla. Sed tio certe ne povas esti mia kulpo, ĉar mi ne sufiĉe bone scipovas la anglan, por povi verki tian artikolon. Krome mi ne inventis la mikroformatojn. Kaj ili ĝis nun neniun ĝenis, escepte de vi. La mikroformato fn (en <span class="fn">) baziĝas sur la angla mallongigo por "full name", kaj tial estas nur uzebla por biografiaj informkestoj.
Plia problemo nun estiĝis pro la aldono de <big>, kiu same kiel <font> estas malrekomendata laŭ la plej aktuala HTML-versio kaj XHTML. La formatigo anstataŭe povus okazi per aldoneto al MediaWiki:Common.css ĉe la CSS-klaso "infobox", kvankam tie jam estas formato por la skriba grandeco. Krome en Fajrvulpo, kiun la plej multaj uloj uzadas ĉi tie, <big> ŝajne ne havas iujn ajn efikon. Ĉu vi eble uzas alian foliumilon, al kiu la vikia softvaro estas malpli bone adaptita? Se jes, estos iom malfacile aranĝi apartajn formatojn por ĝi. --Tlustulimu 10:27, 7. Sep 2010 (UTC)
(+) Ho, mi forgesis demandon. Kiu estas la defaŭlta skribogrando en via foliumilo? Ĉe mi estas 16px. Eble tio ja estas la kaŭzo, ke ĉe vi la informkestoj parte estas tro mallarĝaj. --Tlustulimu 10:32, 7. Sep 2010 (UTC)
 
Rondigitaj anguloj

Mi bone komprenas, kial vi defendas mikroformatojn en kelkaj informkestoj, ies malaprobon de font, big, small ka. Vi kreis eble ian "hejman version" de la kestoj videbla nur ĉe kelkaj homoj kaj miaj ŝanĝoj iom rompis ilin. Ĉu via versio ne aspektas "hazarde" iel simile? Estus pli bone, se vi kreus tiun ĉi version ankaŭ por aliaj aŭ ne ataku homojn, kiuj de tempo al tempo ŝanĝos ion en la kestaj ŝablonoj. Jujijo 06:59, 8. Sep 2010 (UTC)

Pri kio temu la "hejma versio"? Ĉu eble pri la dekstre videbla bildo? Se jes, mi ne komprenas, kion vi celas.
La aldonaj formatoj ĉe informkestoj jam ekzistas en la vikipedio ekde 2008. Tio signfas, ke la afero jam estis decidita.
Krome vi ne partoprenis la interkonsenton pri la anstataŭigo de la malnovaj HTML-aĵoj. Do mi pensas, ke vi devos pro la jesoj akcepti la interkonsenton, eĉ se partoprenis nur relative malmultaj uzantoj. Alio ne eblos.
Mi nur povus krei skeman tabelon pri tio, por iom faciligi la anstataŭgon al uzantoj, kiuj ne bone scias HTML 4.01 resp. XHML 1.0 kaj CSS 2.1 aŭ inklinas al HTML 3.2, kiu fakte jam estas malaktuala. --Tlustulimu 10:49, 8. Sep 2010 (UTC)

Vi skribis: La mikroformatoj ne havas sencon en ĉiuj informkestoj, ĉar ne por ĉio ekzistas tiaj normoj. Bedaŭrinde tio ne estas sufiĉa respondo. Por mi estas informkesto kiel informkesto (mi ne estas absoluta analfabeto en la kreado de ŝablonoj). Aŭ la mikroformatoj necesas ĉe ĉiuj informkestoj por ke ili funkciu bone, kaj se ili estas bezonataj nur ie, tio ŝajnas al mi stranga. Por ke mi diru tion per alia diraĵo: Aŭtomobilo bezonas por veturi kvar rondajn radojn, estas sensence, ke iu havu nur du radojn aŭ ja kvar radojn, sed kvarangulajn. Aŭtomobilo kiel aŭtomobilo, ĉiu nun veturas per kvar rondaj radoj. Do simile laŭ mia opinio la informkestoj: ĉiu aŭ bezonu la mikroformatojn aŭ ili estu uzitaj nenie. Ĝis nun vi ne klarigis al mi, kian ili havas signifon, kion ili faras kun la ŝablonoj. Aŭ vi ne scias klarigi tion aŭ vi ne volas diri tion al mi. Mi do finas tiun ĉi nefruktodonan interparolon. Okaze, ke aperos respondoj al miaj demandoj, ni povos daŭrigi. Jujijo 11:50, 8. Sep 2010 (UTC)

Saluton, Jujijo. Mikroformatoj estas ja semantika notacio kaj ne estas ĉefparto de informkestoj, sed malĉefaj. Krome ekzistas diversaj variantoj, kies uzeblo dependas de la temo de informkestoj. - Do eble vi legu ĉeĥan artikolon pri tio, ĉar esperanta ne ekzistas. Mi pensas, ke tio ja estas via denaska lingvo, ĉar vi tre interesiĝas pri Ĉeĥujo kaj ofte nur metis intervikiajn ligilojn al ĉeĥaj ŝablonoj. Krome mi pensas, ke la artikolo pli bone kaj rapide povas klarigi pri kio temas. Amike --Tlustulimu 12:16, 8. Sep 2010 (UTC)
(+) Mi ĵus tradukis la germanan artikolon, tiel ke nun ekzistas Mikroformatoj. --Tlustulimu 13:42, 8. Sep 2010 (UTC)

Pri parametro geedzo redakti

La vikidatumoj bone funkcias cxe la parametro |geedzo = (P26) sed trudas tiun rezulton tiel ke se gxi ekzistas en vikidatumoj oni ne povas aldoni ion ajn alia! Ekzemple cxe Dennis Quaid li havis plurajn edzinojn vidu en la angla, tion mi ne povas aldoni (same en pluraj aliaj biografioj)!
  JabieroKubo (diskuto) 18:47, 14 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Saluton, JabieroKubo. Mi ĵus aldonis iom da kodo laŭ la pli ĝenerala informkesto {{informkesto homo}}. Nun aperas ne nur unu informero en Dennis Quaid, sed tri. Ĉu bone? - Robin foje aldonis la kodon por edz(in)o (P26), sed ne atentis, ke ja eblas sinsekvaj edzoj resp. edzinoj. --Tlustulimu (diskuto) 19:12, 14 aŭg. 2019 (UTC)Reply
@Tlustulimu: Koran dankon pro la plibonigo   !!! Gxi multege pli bone funkcias!!! Nur detaleto polurinda kvankam malgrava, onte korektebla kaj ne cxie aperas:
Cxe Sean Penn aperas:
Edz(in)o sen valoro • Madonna • Robin Wright Penn
  JabieroKubo (diskuto) 17:12, 27 aŭg. 2019 (UTC)Reply

Kombino de infokestoj redakti

@Moldur: uzas tre bonan solvon por aperigi plenajn informojn ĉe informkestoj de aktoroj, temas pri kombino de: {{Informkesto reganto}} kun {{Informkestero aktoro}}. Per ĝi oni povas aperigi la plej kompletajn informojn, pli ol per {{Informkesto homo}} aŭ {{Informkesto aktoro}}.
Vidu ekzemplon ĉe Natalie Portman: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Natalie_Portman&action=edit
Laŭ lia komento "Sed eble mi aŭ iu alia ankoraŭ plibonigos {{Informkesto aktoro}}, tio estus preferinda solvo". Laŭ mi lia solvo estas pli rapida kaj simpla do ĝi estas kontentiga kaj mem rekomendas ĝian uzon! Se estus iu alia opinio bonvolu skribi ĉi tie. Mi aparte treege uzas tiun infokeston kaj multe sopiris pri pli ampleksa versio kiel tiu ĉi nuna  !
  JabieroKubo (diskuto) 08:58, 18 apr. 2020 (UTC)Reply

Reiri al la paĝo "Informkesto aktoro".