Audrey Hepburn
Audrey HEPBURN propranome Audrey Kathleen van Heemstra Hepburn-Ruston, mallongigite Audrey Ruston, (naskiĝinta la 4-an de majo 1929, mortinta la 20-an de januaro 1993) estis usona aktorino de nederlanda-britia deveno, unu el la plej konataj vizaĝoj de filma ekrano de la dua duono de la 20-a jarcento, portantino de premioj Oskaro, Tony, Emmy kaj Grammy.
Audrey Hepburn | |||||
---|---|---|---|---|---|
Oskar-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Audrey Hepburn | |||||
Naskonomo | Audrey Kathleen Ruston | ||||
Naskiĝo | 4-an de majo 1929 en Rue Keyenveld - Keienveldstraat, Elsene, ![]() | ||||
Morto | 20-an de januaro 1993 (63-jara) en Tolochenaz | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj [#] | ||||
Mortis per | kojlorektuma kancero [#] | ||||
Tombo | Cemetery of Tolochenaz [#] | ||||
Etno | Britoj [#] | ||||
Lingvoj | angla • nederlanda [#] | ||||
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando [#] | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Memorigilo ![]() | |||||
Familio | |||||
Patro | Joseph Victor Anthony Hepburn-Ruston [#] | ||||
Patrino | Ella van Heemstra [#] | ||||
Gefratoj | Arnoud Quarles van Ufford • Ian Quarles van Ufford [#] | ||||
Edz(in)o | Mel Ferrer (1954-1968) Andrea Dotti (1969-1982) | ||||
Amkunulo | Robert Wolders [#] | ||||
Infanoj | Sean Hepburn Ferrer • Luca Dotti [#] | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Edda van Heemstra [#] | ||||
Okupo | teatra aktoro • modelo • filmaktoro • filantropo • dancisto • baleta dancisto • aktoro • humanitaristo [#] | ||||
Laborkampo | aktorado • film acting • organizaĵo por helpado [#] | ||||
Aktiva dum | 1948-1989 | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Sabrina ❦ Funny Face ❦ Roman Holiday ❦ The Nun's Story ❦ Breakfast at Tiffany's ❦ Charade ❦ My Fair Lady ❦ Wait Until Dark [#] | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [#] | ||||
Aktorado | |||||
Oskar-premio | |||||
1953 - Roman Holiday Jean Hersholt Humanitarian Award 1993 - por humanitara helpo | |||||
Premio Ora Globo | |||||
1954 - Roman Holiday Cecil B. DeMille Award 1990 - por tutviva alporto | |||||
Premio BAFTA | |||||
1953 - Roman Holiday 1959 - The Nun's Story 1964 - Charade | |||||
Grammy | |||||
1994 - Audrey Hepburn's Enchanted Tales | |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kvankam ŝi naskiĝis en Bruselo, pro la milito ŝi travivis sian infanaĝon en multaj landoj de Eŭropo. Ŝia patrino devenis el tre malnova kaj signifa nederlanda familia nobelaro (familio de van Heemstra), la familia nomo Hepburn poste devenas de skotaj nobelaj antaŭuloj de ŝia patro Joseph Ruston.
En la jaro 1953 la juna, preskaŭ nekonata aktorino subite fariĝis mondfama: pro la ĉefrolo en la filmo Roman Holiday, kiu unu jaron poste estis honorata per Oskaro. Per sia knabineca gracio Audrey Hepburn kreis tute novan virinan rolobildon, kiu agrable kontrastis al la tiutempaj idealoj de aŭ patrinecaj aŭ sekse allogaj protagonistinoj. Ŝi brilis en komediaj kaj seriozaj roloj; ekde 1988 ŝi ankaŭ engaĝiĝis por UNICEF. Audrey Hepburn mortis pro intesta kancero en Tolochenaz, Svislando).
Listo de filmojRedakti
- Roman Holiday (Usono, 1953)
- Sabrina (Usono, 1954)
- War and Peace (Usono/Italio, 1956)
- Funny Face (Usono, 1957)
- Love in the Afternoon (Usono, 1957)
- Breakfast at Tiffany's (Usono, 1960)
- The Unforgiven (Usono, 1960)
- Charade (Usono, 1963)
- My Fair Lady (Usono, 1964)
- Two for the Road (Usono, 1966)
- Wait Until Dark (Usono, 1967)
- Robin and Marian (Usono, 1975)
- Always (Usono, 1989)
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- http://www.audreyhepburn.com
- http://www.audrey1.com
- http://www.wikitree.org/index.php?title=Audrey_Hepburn Arkivigite je 2007-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.audreyhepburnguide.com Arkivigite je 2009-02-07 per la retarkivo Wayback Machine