Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kancero (apartigilo).

Kancero estas klaso de malsanoj karakterizataj per foje malbonprognoza, solida tumoro, kiu emas ĉiam pli disvastiĝi, ankaŭ al aliaj organoj, kaj renaskiĝi post fortranĉo.

Distribuado de mortoj pro kancero atribuitaj al tabako en 2016.[1]

Kancero estas grupo de malsanoj en kiuj okazas nenormala ĉelkresko kiu povas invadi kaj disvastigi al aliaj korpopartoj.[2][3] Tiuj kontrastas kun nenocaj tumoroj, kiuj ne disvastiĝas.[3] Eblaj signoj kaj simptomoj de kancero estas ŝvela, nenormala sangado, longigita tusado, neklarigita pezoperdo, kaj ŝanĝoj en fekomovoj.[4] Kvankam tiuj simptomoj povas indiki kanceron, ili povas ankaŭ havi aliajn kaŭzojn.[4] Ĉirkaŭ 100 tipoj de kanceroj povas suferigi homojn.[3]

Tabakfumado estas la kaŭzo de ĉirkaŭ 22% de la kancermortoj.[2] Alia 10% estas rilata al trodikiĝo, malbonkvalita dieto, manko de fizika aktiveco aŭ troa drinkado de alkoholaĵoj.[2][5][6] Aliaj faktoroj povas esti kelkaj infektoj, ekspono al joniga radiado kaj al mediaj poluantoj.[7] En la evolulandoj, 15% de kanceroj rilatas al infektoj kiel Helicobacter pylori, hepatito B, hepatito C, HPV, Epstein–Barr viruso kaj homimunmanka viruso (HIV).[2] Tiuj faktoroj funkicas, almenaŭ parte, ŝanĝante la genojn de ĉelo.[8] Tipe, multaj genŝanĝoj estas okazintaj antaŭ la kancero disvolviĝas.[8] Proksimume 5–10% de kanceroj estas okazigitaj pro hereditaj gendefektoj el gepatroj.[9] Kancero povas esti detektita per kelkaj signoj kaj simptomoj kaj per medician analizoj.[2] Tio estas poste tipe plu esplorita per medicina bildigo kaj konfirmita per biopsio.[10]

Multaj kanceroj povas esti preventitaj per nefumado, pluteni sanigan pezon, nedrinkado de tro multa alkoholaĵo, manĝado de vegetaĵoj, fruktoj kaj integraj cerealoj, vakcinado kontraŭ kelkaj infektaj malsanoj, nemanĝado de tro multa procezita kaj ruĝa viando kaj evitado de tro multa ekspono al sunradioj.[11][12] Frua detekto pere de kancerbildigo estas utila kontraŭ uterkola kaj kojlorektuma kanceroj.[13] La profitoj de bildigo en pulma kancero estas polemikigaj.[13][14] Kancero estas ofte traktita per kelkaj kombinoj de raditerapio, kirurgio, kemiterapio kaj celterapio.[2][15] Doloro kaj simptomkontrolo estas foje grava parto de la traktado (kuracado).[2] Paliativa zorgado estas partikulare grava en personoj kun tro antaŭeniĝinta malsano.[2] La ŝanco survivi dependas el la tipo de kancero kaj el etendo de la malsano en la komenco de la traktado.[8] En infanoj sub 15 en la diagnozo, la kvin-jara survivindico en la disvolviĝintaj landoj estas averaĝe 80%.[16] Por kancero en Usono, la averaĝa kvin-jara survivindico estas 66%.[17]

En 2015, ĉirkaŭ 90.5 milionoj da personoj havos kanceron.[18] Ĉirkaŭ 14.1 milionoj da novaj kazoj okazas jare (sen enkalkuli haŭtokancerojn escepte melanomoj).[8] Ĝi okazigis ĉirkaŭ 8.8 milionojn de mortoj (15.7% de mortokaŭzoj).[19] La plej oftaj tipoj de kancero en viroj estas pulma kancero, prostata kancero, kojlorektuma kancero kaj stomaka kancero.[20] En virinoj, la plej oftaj tipoj de kancero estas mama kancero, kojlorektuma kancero, pulma kancero kaj uterkola kancero.[8] Se haŭtokanceroj escepte melanomoj estus inkluditaj en la totalo de novaj kancerkazoj de ĉiu jaro, ĝi estus ĉirkaŭ 40% de kazoj.[21][22] En infanoj, akuta limfoblasta leŭkemio kaj cerbo-tumoroj estas la plej oftaj, escepte en Afriko kie ne-Hodgkin limfomo okazas plej ofte.[16] En 2012, ĉirkaŭ 165 000 infanoj sub 15 jaroj estis diagnozigitaj je kancero.[20] La risko de kancero ege pliiĝas pro la aĝo, kaj multaj kanceroj okazas plej ofte en disvolviĝintaj landoj.[8] La indicoj pliiĝas depende de ĝis kioma aĝo la personoj vivas kaj de kiom la vivostilo ŝanĝas en la disvolviĝinta mondo.[23] La financa kosto de kancero estis ĉirkaŭkalkulitaj je 1.16 mil bilionoj da dolaroj jare en 2010.[24]

Ekesto de la nomo redakti

La nomo "kancero" estas etimologie parenca al kankro kaj signifas ankaŭ genron de grandaj kraboj. Laŭ Galeno de Pergamono ĝin instigis la simileco inter ŝvelintaj vejnoj de ekstera tumoro kaj la gamboj de kankro. Supozeble la unua, kiu uzis la nomon de la malsano, estis Hipokrato, kiu rimarkis tiun similecon ĉe brusta tumoro. Plia interrilato por li estis, ke la astrologio atribuas la bruston al la zodiaka signo kankro.

Aristotelo difinis kanceron kiel tumorojn supraĵe konstateblajn, enkreskantajn en aliajn organojn.

Specoj redakti

Oni distingas specojn de kancero laŭ la organo trafita. Ĉe homo okazas ekzemple jenaj tipoj, kiuj ĉiuj povas esti mortigaj:

Mamkancero redakti

Pulmokancero redakti

Hepatokancero redakti

 
Hepatoĉela karcinomo.

Hepatokancero estas kancero kiu ekas en la hepato.[25] Kancero kiu etendiĝas el aliloke al la hepato, konata kiel hepata metastazo, estas pli ofta ol tiu kiu ekas en la hepato.[26] Simptomoj de hepatokancero povas esti ŝvelo aŭ doloro en la dekstra flanko sub la riparejo, ŝvelo de abdomeno, flaveca haŭto, facileco al ekimozo, pezoperdo kaj malfortiĝo.[25]

La ĉefa kaŭzo de la hepatokancero estas cirozo pro hepatito B, hepatito Calkoholo.[27] Aliaj kaŭzoj estas la aflatoksino, la nealkohola grashepata malsano kaj hepatovermoj.[26] La plej oftaj tipoj estas hepatoĉela karcinomo (HĈK), kio faras ĝis 80% de kazoj, kaj kolangikarcinomo.[26] Malpli oftaj tipoj estas mukoza kista neoplasmo kaj intradukta papila galneoplasmo.[26] La diagnozo povas esti subtenita per sangekzamenoj kaj medicina bildigo, kun konfirmo per hista biopsio.[25]

Preventaj klopodoj estas imunigo kontraŭ hepatito B kaj traktado de tiuj infektita per hepatito B aŭ C.[26] Kanceranalizo estas rekomendata en tiuj kun kronika hepatomalsano.[26] Traktado povas esti kirurgio, celita terapio kaj radioterapio.[25] En kelkaj kazoj, ablaciterapio, emboliziga terapio aŭ hepatotransplanto povas esti uzata.[25] Malgrandaj ŝveloj en la hepato povas esti deproksime kontrolitaj.[25]

Unuaranga hepatokancero estas tutmonde la sesa plej ofta kancero (6%) kaj la dua ĉefa kaŭzo de morto pro kancero (9%).[26][28] En 2018, ĝi okazis en 841 000 perosnoj kaj rezultis en 782 000 mortoj.[29] En 2015, 263 000 mortoj pro hepatokancero estis okazigitaj de hepatito B, 245 000 de alkoholo kaj 167 000 de hepatito C.[19] Plej altaj indicoj de hepatokancero okazas kie hepatito B kaj C estas komunaj, kiel en Azio kaj Subsahara Afriko.[26] Maskloj estas plej ofte atakitaj de HĈK ol inoj.[26] Diagnozo estas plej ofta inter tiuj kiuj aĝas 55 ĝis 65 jarojn.[30] La kvinjara survivindico estas de 18.4 % en Usono,[30] kaj de 40.4% en Japanio.[31]

Tipoj redakti

Karcinomo redakti

Karcinomo estas kancero evoluinta el epitelio, ekzemple : pulma kancero aŭ ezofaga karcinomo.

Sarkomo redakti

Sarkomo estas kancero evoluinta el konektivo, ekzemple : ostosarkomo aŭ liposarkomo.

Sangokancero redakti

Sangokancero estas kancero evoluinta el sangoĉeloj, ekzemple : leŭkemio.

Priskribo redakti

 
tumoro en pulmo

Genetika ŝanĝiĝo de korpa ĉelo povas kaŭzi kanceron. Nenormala ĉelo multobliĝas kaj neregulitaj ĉeloj formas tumoron, kiu povas formi metastazojn.

Terapio redakti

Kirurgio redakti

La tumoro estas fortranĉita.

Iksradiado redakti

Iksradiado mortigas ĉiujn ĉelojn, kiuj multiĝas neregule. Oni alcelas la tumoron.

Kemiterapio redakti

Kemiterapio ne estas cela terapio. La drogo mortigas ĉiujn ĉelojn, kiuj multiĝas. La drogo cirkulas en tuta korpo.

Celaj terapioj redakti

Imatinib redakti

Imatinib estis la unua cela terapio (Glivec® 2001). Ĝi celas tirozino-kinazon en mieloida leŭkemio kaj sarkomon nomita GIST.

Ricevanto de EGF redakti

Interago MDM2-p53 redakti

La drogo nutlin agas kontraŭ la detruado de la p53[33].

Angioformado redakti

Malfaciligi la angioformadon en la tumoro bremsas la tumoron. bevacizumab (Avastin® 2005) estas antikorpo kontraŭ ricevanto de VGEF, kiu malfaciligas la angioformadon[32]. Alie faciligi la angioformadon en la tumoro povas malpliigi la metastazojn[34].

Bildaro redakti

Institucioj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Share of cancer deaths attributed to tobacco. Alirita 5a de marto 2020.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Cancer (12a de septembro 2018). Alirita 19a de decembro 2018.
  3. 3,0 3,1 3,2 Defining Cancer (17a de septembro 2007). Alirita 28a de marto 2018.
  4. 4,0 4,1 Cancer – Signs and symptoms. Arkivita el la originalo je 8a de junio 2014. Alirita 10a de junio 2014.
  5. Obesity and Cancer Risk (3a de januaro 2012). Arkivita el la originalo je 4a de julio 2015. Alirita 4a de julio 2015.
  6. (Majo 2016) “Long-Term Alcohol Consumption and Breast, Upper Aero-Digestive Tract and Colorectal Cancer Risk: A Systematic Review and Meta-Analysis”, Alcohol and Alcoholism 51 (3), p. 315–30. doi:10.1093/alcalc/agv110. 
  7. (septembro 2008) “Cancer is a preventable disease that requires major lifestyle changes”, Pharmaceutical Research 25 (9), p. 2097–116. doi:10.1007/s11095-008-9661-9. 
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 8,4 8,5 (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 1.1. ISBN 978-92-832-0429-9.
  9. Heredity and Cancer. American Cancer Society. Arkivita el la originalo je 2a de aŭgusto 2013. Alirita 22-a de julio 2013. Arkivigite je 2013-08-02 per la retarkivo Wayback Machine
  10. How is cancer diagnosed? (29a de januaro 2013). Arkivita el la originalo je 14a de julio 2014. Alirita 10a de junio 2014. Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
  11. (2012) “American Cancer Society Guidelines on nutrition and physical activity for cancer prevention: reducing the risk of cancer with healthy food choices and physical activity”, CA Cancer J Clin 62 (1), p. 30–67. doi:10.3322/caac.20140. 
  12. (Decembro 2011) “16. The fraction of cancer attributable to lifestyle and environmental factors in the UK in 2010”, British Journal of Cancer 105 Suppl 2, p. S77–81. doi:10.1038/bjc.2011.489. 
  13. 13,0 13,1 (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 4.7. ISBN 978-92-832-0429-9.
  14. (Junio 2013) “Screening for breast cancer with mammography”, The Cochrane Database of Systematic Reviews 6 (6), p. CD001877. doi:10.1002/14651858.CD001877.pub5. 
  15. National Cancer Institute (26a de februaro 2018) Targeted Cancer Therapies. Alirita 28a de marto 2018.
  16. 16,0 16,1 (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 1.3. ISBN 978-92-832-0429-9.
  17. SEER Stat Fact Sheets: All Cancer Sites. Arkivita el la originalo je 26a de septembro 2010. Alirita 18a de junio 2014.
  18. (8-a de oktobro 2016) “Global, regional, and national incidence, prevalence, and years lived with disability for 310 diseases and injuries, 1990–2015: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2015”, Lancet 388 (10053), p. 1545–1602. doi:10.1016/S0140-6736(16)31678-6. 
  19. 19,0 19,1 (8a de oktobro 2016) “Global, regional, and national life expectancy, all-cause mortality, and cause-specific mortality for 249 causes of death, 1980–2015: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2015”, Lancet 388 (10053), p. 1459–1544. doi:10.1016/s0140-6736(16)31012-1. 
  20. 20,0 20,1 (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 1.1. ISBN 978-92-832-0429-9.
  21. (Februaro 2013) “Nonmelanoma skin cancer”, Facial Plastic Surgery Clinics of North America 21 (1), p. 43–53. doi:10.1016/j.fsc.2012.10.003. 
  22. (Novembro 2012) “Epidemiology and economic burden of nonmelanoma skin cancer”, Facial Plastic Surgery Clinics of North America 20 (4), p. 419–22. doi:10.1016/j.fsc.2012.07.004. 
  23. (Februaro 2011) “Global cancer statistics”, Ca 61 (2), p. 69–90. doi:10.3322/caac.20107. 
  24. (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 6.7. ISBN 978-92-832-0429-9.
  25. 25,0 25,1 25,2 25,3 25,4 25,5 Adult Primary Liver Cancer Treatment (PDQ®)–Patient Version (6a de julo 2016). Arkivita el la originalo je 2a de oktobro 2016. Alirita 29a de septembro 2016.
  26. 26,0 26,1 26,2 26,3 26,4 26,5 26,6 26,7 26,8 (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 5.6. ISBN 978-9283204299.
  27. (17a de decembro 2014) “Global, regional, and national age-sex specific all-cause and cause-specific mortality for 240 causes of death, 1990–2013: a systematic analysis for the Global Burden of Disease Study 2013.”, Lancet 385 (9963), p. 117–71. doi:10.1016/S0140-6736(14)61682-2. 
  28. (2014) World Cancer Report 2014. World Health Organization, p. Chaer 1.1. ISBN 978-9283204299.
  29. (November 2018) “Global cancer statistics 2018: GLOBOCAN estimates of incidence and mortality worldwide for 36 cancers in 185 countries.”, CA: A Cancer Journal for Clinicians 68 (6), p. 394–424. doi:10.3322/caac.21492. 
  30. 30,0 30,1 SEER Stat Fact Sheets: Liver and Intrahepatic Bile Duct Cancer. Arkivita el la originalo je 2017-07-28.
  31. がん診療連携拠点病院等院内がん登録生存率集計:[国立がん研究センター がん登録・統計]. Alirita 2a de februaro 2020.
  32. 32,0 32,1 32,2 Les thérapies ciblées Gaëtan des Guetz et Jean-Yves Blay Springer 2008
  33. MDM2 p53[rompita ligilo] france
  34. Des métastases sous contrôle Eve Eleinein La Recherche aprilo 2009
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Cancer en la angla Vikipedio.