Medio

la tuto da vivaĵoj kaj nevivaĵoj kiuj ĉeestas nature sur Tero
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la fizika ĉirkaŭaĵo. Por informoj pri la lando de la medoj, vidu la artikolon Medujo.

Medionatura medio estas la fizika ĉirkaŭaĵo, en kiu vivas iu estaĵo aŭ okazas iu fenomeno. Tiel ĝi signifas ankaŭ la tuton de la sociaj cirkonstancoj kaj rilatoj, en kiuj iu persono agadas: familia, politika, intelekta medio.

La konservado de naturo, zorgo pri mediprotektado.

Ofte la uzo de la vorto rilatas specife al la vivmedio, ekzemple en la esprimo mediprotekto.

Homaj intervenoj kaj efikoj redakti

Ĉefe je le komenco de la industria revolucio en eŭropo kaj nordameriko per la konsumo de energio per amasbrulo, sed dum la laste pasintaj jardekoj la homo grave modifis la naturan medion - ĉu per senarbarigo, ĉu per agrikulturo. Sed la influo de la homo pri la flaŭro estas konstatebla de jam multe pli longa tempo ol oni pensis - kaj ĝi estas eĉ pli forta ol la ŝanĝoj je la fino de la lasta glaciepoko.

La homo modifas la vegetaĵaron de la tero almenaŭ samgrade kiel tion kaŭzis la klimataj ŝanĝoj je la fino de la lasta glaciepoko. Tion konkludas sciencistoj el la analizo de fosiliaj polenoj.

La tuttera disvastiĝo de la homo, la evoluo de la agrikulturo kaj la forhakado de arbaroj apartenas al la homaj influoj, kiuj dum la lastaj 3000 ĝis 4000 jaroj daŭripove modifis la plantan diversecon de specioj, kiel tion raportas internacia esplorista teamo en faka magazino. Kune kun la influo de la klimata ŝanĝo la transformiĝo de la ekologiaj sistemoj supozeble ankoraŭ plirapidiĝos.

La teamo prilumigis fosiliajn specimenojn de polenoj kiuj estis kolektitaj tutmonde kaj estis registritaj en datumbanko. Ili povas doni valorajn vidojn en la pasintecon: Se polenoj ekzemple falas en lagojn, ili tie deponiĝas tavolon post tavolo. En borkernoj de la sedimentoj eblas pli poste rekonstrui plantajn komunumojn kiuj aĝas milojn da jaroj. Entute la esploristoj konsideris 1181 specimenojn el ĉiuj kontinentoj escepte de Antarktiko. Ili kompletigis la datumojn per statistikaj analizoj kaj tiel rekonstruis la transformiĝojn de la ekologiaj sistemoj dum la pasintaj 18.000 jaroj.

Unuan, dramecan transformiĝon ili vidas dum tiu epoko kiam la glaciejoj retiriĝis je la fino de la lasta glaciepoko kaj kiam la mediaj cirkonstancoj forte ŝanĝiĝis. Tio okazis sur la diversaj kontinentoj dum malsamaj epokoj, nome dum tempospaco de antaŭ 8.000 ĝis antaŭ 16.000 jaroj. Sekve stabiliĝis la ekologiaj sistemoj ĝis komencante antaŭ proksimume 4000 jaroj la plantaj komunumoj denove grave ŝanĝiĝis.

La studaĵo de la esploristoj ne eksplicite intencis esplori kaŭzojn de la ŝanĝiĝoj. Sed pro la tempa proksimeco la sciencistoj kredas, ke agoj de la homo, precipe la komenco de la agrikulturo, la ekesto de urboj kaj de grandaj civilizoj estas la kaŭzo de la observitaj ŝanĝiĝoj. La antropoceno - do la erao en kiu la homo estas unu el la plej gravaj influfaktoroj sur la tero - laŭ la sciencistoj ne komenciĝis nur ekde la industriigo, sed jam multe pli frue.

Homa efiko sur la medio, aŭ antropogena efiko sur la medio, estas la ŝanĝoj kiujn suferas la biofizikaj medioj kaj la ekosistemoj, la biodiverseco, kaj la naturaj rimedoj okazigitaj rekte aŭ malrekte de la homoj, inter kiuj enkalkuliĝas la tutmonda varmiĝo, la media degradado (kiel la oceana acidiĝo), Holocena amasa formorto kaj perdo de biodiverseco, ekologiaj krizoj kaj falego.

Eksteraj ligiloj redakti

Kurso en Esperanto pri medio Arkivigite je 2016-08-31 per la retarkivo Wayback Machine, Monda.eu,Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ redakti