Malfermi la ĉefan menuon
The Earth seen from Apollo 17.jpg
Ernst Haeckel, kreinto de la termino ekologio konsiderata ankaŭ fondinto de ties studado.

Ekologio (de la greka: οἶκος, "domo"; - λογία, "studo pri"), aŭ ekoscienco, estas la scienca studo de interagoj inter organismoj kaj ilia medio, kiel ekzemple la interagoj kiujn organismoj havas unu kun la alia kaj kun ilia abiota medio. Temoj de intereso al ekologoj inkludas la biodiversecon, distribuon, kvanton (biomaso), nombron (populacio) de organismoj, same kiel konkurencon inter ili ene de kaj inter ekosistemoj. Ekosistemoj estas kunmetitaj de dinamike interrilatantaj partoj inkluzive de organismoj, la komunumoj kiujn ili konsistigas, kaj la ne-vivantaj komponentoj de sia medio. Ekosistemaj procezoj, kiaj ekzemple primarproduktado, pedogenezo, nutra cirkulado, kaj diversaj niĉaj konstruaktivecoj, reguligas la fluon de energio kaj materio tra medio. Tiuj procezoj estas daŭrigitaj per organismoj kun specifaj vivhistoriaj trajtoj, kaj la gamo da organismoj estas nomitaj biodiverseco. Biodiverseco, kiu rilatas al la gamoj da specioj, genoj, kaj ekosistemoj, plifortigas certajn ekosistemajn servojn.

Ekologio estas interfaka kampo kiu inkludas biologion kaj tersciencon. La vorto "ekologio" ("Ökologie") estis kreita en 1866 fare de la germana sciencisto Ernst Haeckel (1834-1919). Malnovgrekaj filozofoj kiaj ekzemple Hipokrato kaj Aristotelo bazigis la fundamentojn de ekologio en siaj studoj pri naturhistorio. Moderna ekologio transformiĝis en pli rigoran sciencon en la fino de la 19-a jarcento. Evoluaj konceptoj en adaptado kaj natura selektado iĝis bazaj ŝtonoj de moderna ekologia teorio. Ekologio ne estas sinonima kun medio, ekologiismo, naturhistorio, aŭ mediscienco. Ĝi estas proksime rilata al evolua biologio, genetiko, kaj etologio. Kompreno pri kiel biodiverseco influas ekologian funkcion estas grava fokusareo en ekologiaj studoj. Ekologoj serĉas klarigi aspektojn de:

  • Vivprocezoj, interagoj kaj adaptiĝoj
  • La movado de materialoj kaj energio tra vivantaj komunumoj
  • La sukcesia evoluo de ekosistemoj, kaj
  • La abundo kaj distribuado de organismoj kaj biodiverseco en la kunteksto de la medio.

Ekologio estas homa scienco. Ekzistas multaj praktikaj aplikoj de ekologio en konservadisma ekologio, malsekregiona administrado, naturresursa administrado (agroekologio, agrikulturo, forstado, agroforstado, fiŝbredejoj), urboplanado (urba ekologio), komunumsano, ekonomiko, baza kaj aplikata scienco, kaj homa socia interagado (homa ekologio). Organismoj kaj resursoj kunmetas ekosistemojn kiuj, en victurno, konservas biofizikajn religmekanismojn kiuj moderigas procezojn reagantajn al vivantaj (biotaj) kaj neporvivaĵaj (abiotaj) komponentoj de la planedo. Ekosistemoj daŭrigas viv-apogajn funkciojn kaj produktas naturan kapitalon kiel biomasa produktado (manĝaĵo, fuelo, fibro kaj medicino), la reguligo de klimato, tutmondaj biokemiaj cirkuladoj, akvofiltrado, grunda formado, erozi-kontrolo, eniras en protektadon kaj multajn aliajn naturajn ecojn de scienca, historia, ekonomia, aŭ propra valoro.

DifinojRedakti

 
Protekto de ĉirkaŭa medio.

Ekologio estas scienco studanta rilatojn inter vivaj organismoj kaj ilia vivmedio, t.e. ĝi estas la fako, kiu celas kompreni la funkciadon kaj evoluon de la ekosistemoj, rilatojn inter vivantaj specioj kaj ilia vivmedio, kaj ekvilibrojn estiĝantajn en la natura medio aŭ ĉirkaŭumo. Tiu kompreno atingeblas per observado, eksperimentoj, post kiuj eblas elpensi klarigajn teoriojn pri la koncernaj fenomenoj. Ankaŭ la rilatoj de la homa specio kun la natura medio povas esti tereno de ekologio.

La nuntempa signifo de la vorto ekologio estas pli vasta ol ĝi estis en la unuaj jardekoj de la evoluado de tiu ĉi scienco. Eĉ pli, aŭdante pri ekologiaj aferoj oni kutime pensas, ke temas pri mediprotektado, ekzemple celado gardi endanĝerigitajn speciojn aŭ naturajn mediojn, kaj biodiversecon. (vd. ankaŭ Ekologiismo).
En la lastaj tridek jaroj la vorto "ekologio" estas ricevinta ankaŭ trian sencon: tiu de ekologiismo aŭ de politika ekologio (pri tio vidu ankaŭ Verdaj Partioj).
Tian ĉi sencoŝanĝiĝon multe kontribuis ĉiam pli rimarkeblaj konsekvencoj de la homa influo al la medio. Resume, en kelkaj landoj oni distingas inter kelkaj nocioj, en kelkaj ne. Ekzemple, anglalingvanoj distingas la vortojn ecological (rilata al la scienco ekologio) kaj environmental (rilata al la medio kaj mediprotektado), kaj ruslingvanoj uzas ambaŭkaze la vorton экологический (ekologia).

Jen ekzemplo pri kiel ĉeesto de apartaj specioj povas rekte kaj malrekte influi la biotopon, kaj kun si kuntreni tutan vicon da aperoj (aŭ inverse da malaperoj) de specioj: En marĉo de Pagny-ĉe-Mozo (Loreno) vivloko elstare malriĉa je herbaj specioj kaj mineralaj konsistaĵoj, oni enigis en 1988 du inbestojn kaj unu virĉevalon de la raso konik polski, rasmiksaĵo de Tarpano kaj polaj malsovaĝaj ĉevaloj. La fortikaj bestoj, perfekte taŭgaj je la kontinenta malvarma klimato, kapablis elturniĝi nutre en tiaj malriĉaj medioj sen bezono de ekstera nutrigo. Post pluraj jaroj eksperimentaj la "Konserv-instanco de la lorenaj situoj" observis, ke la flaŭra diverseco pliiĝis, kaj eĉ ke reaperis rara endanĝerita orkideo Liparis loeselii. Observatis ankaŭ nova nestanta bird-loĝantaro kun specioj herbejemaj kiel herbejpipio, kanemberizo, kanbirdo kaj grilbirdo.
Sed tio ne devas pensigi, ke bonas enigi fremdajn speciojn en ekosistemon: Fine de la 1950-aj jaroj britoj enmetis nilajn perkojn en Lago Viktoria cele pligrandigi fiŝproduktadon; dum dudek jaroj nenio rimarkinda okazis, sed dum la 1980-aj jaroj ĝi elkonkeris la lagon, kaj nun konsistigas 80% de ties biomaso, kaj la tradiciaj haplokromenaj fiŝoj, kiuj kun 400 specioj kaj 80% de ties biomaso, estis la ekologia riĉeco de ĝia, estas nur 1% de la biomaso, kaj duono el ties specioj jam malaperis. Kaj nun post eksterminte la haplokromenojn, la nilaj perkoj nun trudatas intermanĝi.

Integraj niveloj, rigardoj kaj skalo de organizadoRedakti

 
Ekosistemoj regeneriĝas post tumulto kiel ekzemple incendio, formante mozaikojn de malsamaj aĝoklasoj strukturitaj trans pejzaĝo. Bildigitaj malsamaj stadioj estas en arbarkovritaj ekosistemoj komencantaj de pioniroj koloniigantaj tuŝitaj lokoj kaj maturiĝantaj en sukcesiaj stadioj kondukantaj al praarbaroj.

La amplekso de ekologio kovras larĝan aron de interrilatantaj niveloj de organizo enhavantajn de mikro-nivela (ekz., ĉeloj) ĝis planedskalajn (ekz., biosfero) fenomenojn. Ekosistemoj, ekzemple, enhavas abiotajn resursojn kaj interrilatantajn vivoformojn (t.e., individuaj organismoj nome agregaĵo en populacioj kies agregaĵoj iras en apartajn ekologiajn komunumojn). Ekosistemoj estas dinamikaj, ili ne ĉiam sekvas linian sukcesian vojon, sed ili ĉiam ŝanĝiĝas, foje rapide kaj foje tiel malrapide ke ĝi povas preni milojn da jaroj por ekologiaj procezoj por alporti proksimume certajn sukcesiajn stadiojn de arbaro. La areo de ekosistemo povas varii multe, de malgrandega al vasta. Unuopa arbo estas de nur malmulte da gravo al la klasifiko de arbara ekosistemo, sed danĝernivele signifa al organismoj vivantaj en kaj sur ĝi.[1] Pluraj generacioj de afidaj populacioj povas ekzisti dum la vivotempo da ununura folio. Ĉiu el tiuj afidoj, en victurno, subtenas diversspecajn bakteriajn komunumojn.[2] La naturo de ligoj en ekologiaj komunumoj ne povas esti klarigita sciante la detalojn pri ĉiu specio en izoliteco, ĉar la emerĝa padrono estas nek rivelita nek antaŭdirita ĝis la ekosistemo estas studita kiel integra tutaĵo.[3] Kelkaj ekologiaj principoj, aliflanke, ekspozicias kolektivajn trajtojn kie la sumo de la komponentoj klarigas la trajtojn de la tutaĵo, kiel ekzemple naskofrekvencoj de populacio estanta egalaj al la sumo de individuaj naskiĝoj dum elektita tempokadro.[4]

HierarkioRedakti

Hierarkio de biologia klasifikado bildiganta 8 bazajn taksonomiajn rangojn.
  Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Biologia organizado kaj Biologia klasigo.

La skalo de ekologia dinamiko povas funkcii kiel fermata sistemo, kiel afidoj migrantaj sur unusola arbo, dum samtempe restas malfermaj kun rilato al influoj de pli larĝaj skaloj, kiel atmosferoklimato. Tiel, ekologoj klasigas ekosistemojn hierarkie analizanta informon kolektitaj el pli fajnaj skalunuoj, kiel asocioj de vegetaĵoj, klimato kaj grundotipoj, kaj integras tiun informon por identigi aperantajn modelojn de uniformaj organizado kaj procezoj kiuj funkcias je lokaj al regionaj, pejzaĝoj, kaj kronologiaj skaloj.

Por strukturigi la studon de ekologio en laŭkoncepta administrebla kadro, la biologia mondo estas organizita en fako-hierarkio, game en skalo el genoj, al ĉeloj, al histoj, al organoj, al organismoj, al specioj, al populacioj, al komunumoj, al ekosistemoj, al biomoj, kaj ĝis la nivelo de la biosfero.[5] Tiu kadro formas panarkion[6] kaj montras ne-liniajn kondutojn; tio signifas, ke la "efiko kaj la kaŭzo estas disproporciaj, kaj tiel tiuj malgrandaj ŝanĝojn al kritikaj variantoj, kiel la nombro de nitrogenaj fiksiloj, povas konduki al disproporciaj, eble nereverteblaj, ŝanĝoj en la sistempropraĵoj."[7] p. 14.

BiodiversecoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Biodiverseco.

Biodiverseco (nome mallongigo de "biologia diverseco") priskribas la diversecon de vivo el genoj al ekosistemoj kaj etendiĝas al ĉiu nivelo de biologia organizado. La termino havas kelkajn interpretojn, kaj estas multaj vojoj al tabeloj, mezuro, karakterizado, kaj reprezento de ties komplika organizado.[8][9][10] Biodiverseco inkludas specidiversecon, diversecon de la ekosistemoj, kaj gendiversecon kaj sciencistoj estas interesitaj en la vojoj laŭ kiuj tiu diverseco tuŝas la kompleksajn ekologiajn procezojn kiuj funkcias je kaj inter tiuj respektivaj niveloj.[9][11][12] Biodiverseco ludas gravan rolon en la profitoj al ekosistemoj kiuj laŭ difino tenas kaj plibonigas la homan vivkvaliton.[10][13][14] Konservadaj prioritatoj kaj administraj teknioj postulas diversajn alproksimiĝojn kaj konsiderojn por aliri al la tuta ekologia rigardo al biodiverseco. La natura kapitalo kiu subtenas populaciojn estas ŝlosila por elteni la profitojn al ekosistemoj[15][16] kaj migradon de specioj (ekz., irado de riverfiŝoj kaj insektokontrolo de birdoj) estis rilatitaj kiel mekanismo laŭ kiu tiuj servoperdoj estas spertitaj.[17] Kompreno de biodiverseco havas praktikajn aplikojn por specioj kaj por konservoplanado de la ekosistemaj niveloj ĉar ili faras administrajn rekomendojn por konsilfirmaoj, registaroj kaj industrio.[18]

HabitatoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Habitato.
 
Biodiverseco de koralrifo. Koraloj adaptiĝas kaj modifas sian medion pere de formado de skeletoj el kalcia karbonato. Tio havigas kreskokondiĉojn por futuraj generacioj kaj formas habitaton por multaj aliaj specioj.[19]
 
Psarisomo konstruanta sian neston.

La habitato de specio priskribas la medion en kiu oni scias, ke tiu specio vivas, kaj la tipon de komunumo kiu estas formata kiel rezulto.[20] Pli specife, "habitatoj povas esti difinita kiel regionoj en la media spaco kiuj estas komponitaj de multaj dimensioj, el kiuj ĉiu reprezentas biotan aŭ nebiotan median varianton; tio estas, ajna komponanto aŭ karaktero de la medio rilata rekte (ekz. nutro-biomaso kaj kvalito) aŭ nerekte (ekz. alto) al la uzado de loko fare de la animalo."[21] p. 745. Por ekzemplo, habitato povas esti akva aŭ surtera medio kiu povas esti poste kategoriigita kiel montaraalpa ekosistemo. Habitatoŝanĝoj havigas gravan pruvaron de konkurenco en naturo kie unu populacio ŝanĝas relative al la habitatoj kiujn plej aliaj individuoj de la specio okupas. Por ekzemplo, unu populacio de specio de tropika lacerto (Tropidurus hispidus) havas ebenecan korpon relative al la ĉefaj populacioj kiuj vivas en malferma savano. La populacio kiu loĝas en izolaj rokejoj kaŝiĝas en fendoj kie iliaj ebenecaj korpoj havigas selektan avantaĝon. Habitatoŝanĝoj okazas ankaŭ en la disvolvigo de la vivhistorio de amfibioj, kaj en insektoj kiuj transiras el akvaj al surteraj habitatoj. Biotopo kaj habitato estas foje terminoj uzataj interŝanĝe, sed la unua aplikiĝas al komunuma medio, dum la lasta aplikiĝas al specia medio.[20][22][23]

NiĉoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Ekologia niĉo.
 
Teramasoj de termitoj per variaj altoj de kamenoj regulas gasinterŝanĝon, temperaturon kaj aliajn mediajn parametrojn kiuj estas necesaj por elteni la internan fiziologion de la tuta kolonio.[24][25]

Difinoj de niĉo datas el 1917,[26] sed G. Evelyn Hutchinson faris konceptajn progresojn en 1957[27][28] enkondukante amplekse adoptitan difinon: "la serio de biotaj kaj abiotaj kondiĉoj en kiu specio kapablas resti kaj restigi stabilajn populacigrandojn."[26](p. 519) La ekologia niĉo estas centra koncepto en la ekologio de organismoj kaj estas sub-dividita en fundamenta kaj realigita niĉoj. La fundamenta niĉo estas la serio de mediaj kondiĉoj sub kiuj specio kapablas resti. La realigita niĉo estas la serio de mediaj plus ekologiaj kondiĉoj sub kiuj specio kapablas resti.[26][28][29] La Hutchinson-a niĉo estas difinita pli teknike kiel la "Eŭklida hiperspaco kies dimensioj estas difinitaj kiel mediaj variantoj kaj kies grando estas funkcio de la nombro de valoroj kiujn la mediaj valoros povas akcepti pro kio organismo havas pozitivan bonfarton."[30](p. 71)

Biogeografiaj modeloj kaj teritoriaj distribuoj estas klarigitaj aŭ antaŭviditaj pere de la sciaro pri la fenotipaj trajtoj kaj niĉopostuloj de specio.[31] Specioj havas funkciajn trajtojn kiuj estas unike adaptitaj al la ekologia niĉo. Trajto estas mezurebla propreco, nome fenotipo, aŭ karaktero de organismo kiu povas influi ties survivadon. Genoj ludas gravan rolon en la interagado de la disvolvigo kaj de la media esprimo de trajtoj.[32] Loĝantaj specioj evoluigas trajtojn kiuj kongruas kun la selektigaj premoj de iliaj lokaj medioj. Tio tendencas havigi al ili kompetitivan avantaĝon kaj diskuraĝigas simile adaptitajn speciojn kiuj havas koincidan geografian teritorion. La konkurencekskluda principo asertas, ke du specioj ne povas kunekzisti senfine vivanta el la sama limigita resurso; unu finfine forkonkurencos la alian. Kiam simile adaptitaj specioj koincidas geografie, pli detalema alrigardo montros subtilajn ekologiajn diferencojn en iliaj habitatoj aŭ dietaj postuloj.[33] Kelkaj modeloj kaj empiriaj studoj, tamen, sugestas, ke problemoj en la kunvivado povas stabiligi la kunevolucion kaj la komunan niĉokupadon de similaj specioj kiuj loĝas en speci-riĉajn komunumojn.[34] La habitato plus la niĉo estas nomata ekotopo, kio estas difinita kiel areo de mediaj kaj biologiaj variabloj kiuj tuŝas tutan specion.[20]

NiĉokonstruadoRedakti

Organismoj suferas la mediajn premojn, sed ankaŭ ili modifas siajn habitatojn. La negativa reguliga internutrado inter organismoj kaj iliaj medioj povas tuŝi la vivkondiĉojn el loka (ekz., ĉe lageto de kastoroj) ĝis tutmonda nivelo, laŭlonge de la tempo kaj eĉ post la morto, kiel pro kuŝejoj de faligitaj trunkoj aŭ de skeletoj el silicio el marorganismoj.[35] La procezoj kaj koncepto de ekosistema inĝenierado estas rilata al la niĉokonstruado, sed la unua rilatas nur la la fizikaj modifoj de la habitato dum la dua konsideras ankaŭ la evoluciajn implikojn de la fizikaj ŝanĝoj fare al la medio kaj la interrilaton kiun tiu okazigas sur la procezoj de natura selektado. Ekosistemaj inĝenieroj estas difinitaj jene: "organismoj kiuj rekte aŭ nerekte modulas la disponeblon de resursoj al aliaj specioj, okazigante ŝanĝojn en la fizika stato de biotaj aŭ abiotaj materialoj. Farinte tion ili modifas, plutenas kaj kreas habitatojn."[36](p. 373)

La koncepto de ekosistema inĝenierado stimulis novan aprezadon por la influo kiun organismoj havas sur la ekosistemo kaj la evolucia procezo. La termino "niĉokonstruado" estas pli ofte uzata por referenco al la sub-aprezitaj internutraj mekanismoj de natura selektado aplikante fortojn sur la abiota niĉo.[24][37] Ekzemplo de natura selektado pere de ekosistema inĝenierado okazas en la nestoj de sociaj insektoj, inklude formikojn, ablojn, vespojn kaj termitojn. Estas aperanta homeostazohomeorezo en la strukturo de la nesto kiu reguligas, plutenas kaj defendas la fiziologion de la tuta kolonio. Teramasoj de termitoj ekzemple, per variaj altoj de kamenoj regulas internan temperaturon pere de la desegno de klimatizilaj kamenoj. La strukturo de la nestoj mem estas celo de la fortoj de natura selektado. Krome, nesto povas survivi sinsekvajn generaciojn, kaj tiele la posteularo heredas kaj genetikan materialon kaj heredoniĉon kiu estis konstruita antaŭ ilia epoko.[4][24][25]

BiomoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Biomo.

Biomoj estas grandaj unuoj de organizado kiuj kategoriigas regionojn de la ekosistemojn de la Tero, ĉefe kongrue kun la strukturo kaj kompono de vegetaĵaro.[38] Estas diversaj metodoj difini la kontinentajn limojn de la biomoj dominataj de diferencaj funkciaj tipoj de vegetaĵaj komunumoj kiuj estas limigitaj pro distribuado laŭ klimato, precipitaĵo, vetero kaj aliaj mediaj variabloj. Biomoj estas ekzemple tropika pluvarbaro, mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj, mezvarmaj koniferarbaroj, tajgo, tundro, varma dezerto, and polusa dezerto.[39] Aliaj esploristoj ĵus kategoriiigs aliajn biomojn, kiel la homaj kaj oceanaj mikrobiomoj. Por mikrobo, la homa korpo estas kaj habitato kaj pejzaĝo.[40] Mikrobiomoj estis ege malkovritaj pere de progreso en molekula genetiko, kio montris kaŝitan riĉecon de mikrobia diverseco en la planedo. La oceana mikrobiomo ludas gravan rolon en la ekologia biogeokemio de la oceanoj de la planedo.[41]

BiosferoRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Biosfero.

La plej granda skalo de ekologia organizado estas la biosfero: nome la totala sumo de ekosistemoj de la planedo. Ekologia rilataro regulas la fluon de energio, nutraĵoj kaj klimatoj la tutan vojon ĝis la planeda skalo. Por eekzemplo, la dinamika historio de la kompono de la planeda atmosfero el CO2 kaj O2 estis tuŝita de la biogenika fluo de gazoj venantaj el la spirado kaj la fotosintezo, kun niveloj kiuj fluktuas laŭlonge de la tempo en rilato al la ekologio kaj al la evolucio de plantoj kaj animaloj.[42] La ekologia teorio estis uzita ankaŭ por klarigi mem-aperantajn reguligajn fenomenojn je planeda skalo: por ekzemplo, la Teorio Gaja estas okazo de holismo aplikita en la ekologia teorio.[43] La Teorio Gaja asertas, ke estas aperanta nutrobluko generita de la metabolo de la vivantaj organismoj kiuj plutenas la kernan temperaturon de la Tero kaj la atmosferajn kondiĉojn ene de malaraĝa mem-reguliga gamo de tolero.[44]

PopulaciekologioRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Populaciekologio.

Populaciekologio studas la dinamikon de specipopulacioj kaj kiel tiuj populacioj interagadas kun la plej larĝa medio.[4] Populacio konsistas el individuoj de la sama specio kiuj loĝas, interagadas kaj migras tra la samaj niĉo kaj habitato.[45]

Unuaranga leĝo de populaciekologio estas la Maltusa kreskomodelo[46] kiu asertas, "populacio kreskos (aŭ malkreskos) eksponencie tiom kiom la medio loĝata de ĉiuj la individuoj de la populacio restos konstanta."[46](p. 18) Simpligitaj modeloj de populaciscienco kutime startas per kvar variabloj: morto, nasko, enmigrado kaj elmigrado.

Ekzemplo de enkonduka populacimodelo priskribas fermitan populacion, kiem sur insulo, kie enmigrado kaj elmigrado ne okazas.

Aliaj konceptojRedakti

Ekologia premsignoekologia piedsigno celas esprimi la konsekvencon de homa agado sur la ekosistemon kaj la tutan Teron. Oni kutime indikas ĝin per areo (hektaro por individuo aŭ hektaroj necesaj al urbo aŭ lando por respondi al ties bezonoj). Tiu areo ebligas kalkulon de kvanto de rimedoj necesaj. Pli precize la ekologia premsigno signifas la kvanton de produktiva areo necesa al individuo aŭ al popolo por produkti ties ĉefajn rimedojn, manĝaĵojn, ktp. kaj por absorbi la produktitajn rubaĵojn.

Ekotopoj estas la plej malgrandaj ekologie distingaj trajtoj de pejzaĝo en sistemoj por mapado kaj klasigoj. Tiele, ili reprezentas relative homogenajn, spacunuojn de pejzaĝo kiuj estas utilaj por klasigi pejzaĝojn en ekologie distingaj trajtoj por la mezurado kaj mapado de pejzaĝaj strukturoj, funkcioj kaj ŝanĝoj.

FakojRedakti

NociojRedakti

Sciencaj terminojRedakti

 
Arealo de la ondatro (Ondatra zibethicus)
Ruĝe:origina nearkta arealo
Verde:nenature enkondukita

Temoj kaj aferojRedakti

 
Oranĝe, la landoj kultivante pli ol 95% de la por-komercaj GMO-oj en 2005. Oranĝstreke, la ceteraj areoj kie porkomercaj GMO-oj estis kulturitaj en 2005. La punktoj indikas la landojn kiuj uzis eksperimentajn GMO-ojn.

OrganizojRedakti

 
Protestantoj de Greenpeace en Tuluzo.

InternaciajRedakti

NaciajRedakti

ĈeĥioRedakti
HispanioRedakti
KroatioRedakti

PersonojRedakti

InformilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. (1998) “Linking aphid ecology with nutrient flŭes in a coniferous forest”, Ecology 79 (5), p. 1514–1525. doi:[[doi:10.1890%2F0012-9658%281998%29079%5B1514%3ALAEWNF%5D2.0.CO%3B2|10.1890/0012-9658(1998)079[1514:LAEWNF]2.0.CO;2]]. 
  2. (1997) “Partitioning of symbiotic bacteria between generations of an insect: a quantitative study of a Buchnera sp. in the pea aphid (Acyrthosiphon pisum) reared at different temperatures”, Applied and Environmental Microbiology 63 (8), p. 3294–3296. 
  3. (20a Septembro 2012) “Ecological Complexity in a Coffee Agroecosystem: Spatial Heterogeneity, Population Persistence and Biological Control”, PLoS ONE 7 (9), p. e45508. doi:10.1371/journal.pone.0045508. 
  4. 4,0 4,1 4,2 ODUM, E. P.. (2005) Fundamentals of Ecology. Brooks Cole. ISBN 978-0-534-42066-6.
  5. (2002) “Leibnizian organisms, nested individuals, and units of selection”, Theory in Biosciences 121 (2), p. 205–230. doi:10.1007/s12064-002-0020-9. 
  6. (2004) “Understanding the complexity of economic, ecological, and social systems”, Ecosystems 4 (5), p. 390–405. doi:10.1007/s10021-001-0101-5. 
  7. LEVIN, S. A.. (1999) Fragile Dominion: Complexity and the Commons. Reading, MA: Perseus Books. ISBN 978-0-7382-0319-5.
  8. (1990) “Indicators for monitoring biodiversity: A hierarchical approach”, Conservation Biology 4 (4), p. 355–364. doi:10.1111/j.1523-1739.1990.tb00309.x. 
  9. 9,0 9,1 (2008) “Toward a global biodiversity observing system”, Science 321 (5892), p. 1044–1045. doi:10.1126/science.1162055. 
  10. 10,0 10,1 (6 June 2012) “Biodiversity loss and its impact on humanity”, Nature 486 (7401), p. 59–67. doi:10.1038/nature11148. 
  11. (2000) “A global biodiversity map”, Science 289 (5488), p. 2279. 
  12. (2000) “Getting the measure of biodiversity”, Nature 405 (6783), p. 212–218. doi:10.1038/35012221. 
  13. (2009) “Biodiversity loss and the rise of zoonotic pathogens”, Clinical Microbiology and Infection 15 (s1), p. 40–43. doi:10.1111/j.1469-0691.2008.02691.x. 
  14. (2009) “Monitoring and evaluating the ecological integrity of forest ecosystems”, Frontiers in Ecology and the Environment 7 (6), p. 308–316. doi:10.1890/070176. 
  15. (2002) “Mammal population losses and the extinction crisis”, Science 296 (5569), p. 904–907. doi:10.1126/science.1069349. Alirita 2010-03-16.. 
  16. (2009) “Managing for ocean biodiversity to sustain marine ecosystem services”, Frontiers in Ecology and the Environment 7 (4), p. 204–211. doi:10.1890/070135. 
  17. (2008) “Going, going, gone: Is animal migration disappearing”, PLoS Biology 6 (7), p. e188. doi:10.1371/journal.pbio.0060188. 
  18. HAMMOND, H.. (2009) Maintaining Whole Systems on the Earth's Crown: Ecosystem-based Conservation Planning for the Boreal Forest. Slocan Park, BC: Silva Forest Foundation. ISBN 978-0-9734779-0-0.
  19. (2009) “Reefs as cradles of evolution and sources of biodiversity in the Phanerozoic”, Science 327 (5962), p. 196–198. doi:10.1126/science.1182241. 
  20. 20,0 20,1 20,2 (1973) “Niche, habitat, and ecotope”, The American Naturalist 107 (955), p. 321–338. doi:10.1086/282837. 
  21. (2010) “The interpretation of habitat preference metrics under use–availability designs”, Philosophical Transactions of the Royal Society B 365 (1550), p. 2245–2254. doi:10.1098/rstb.2010.0083. 
  22. (1975) “Presence and absence of habitat shift in some widespread lizard species”, Ecological Monographs 45 (3), p. 233–258. doi:10.2307/1942423. 
  23. (1997) “The role of habitat shift in the evolution of lizard morphology: Evidence from tropical Tropidurus”, Proceedings of the National Academy of Sciences 94 (8), p. 3828–3832. doi:10.1073/pnas.94.8.3828. 
  24. 24,0 24,1 24,2 (1999) “Evolutionary consequences of niche construction and their implications for ecology”, Proceedings of the National Academy of Sciences 96 (18), p. 10242–10247. doi:10.1073/pnas.96.18.10242. 
  25. 25,0 25,1 (2008) “Social insect symbionts: evolution in homeostatic fortresses”, Trends in Ecology & Evolution 23 (12), p. 672–677. doi:10.1016/j.tree.2008.07.011. 
  26. 26,0 26,1 26,2 (2005) “Niche conservatism: Integrating evolution, ecology, and conservation biology”, Annual Review of Ecology, Evolution, and Systematics 36, p. 519–539. doi:10.1146/annurev.ecolsys.36.102803.095431. 
  27. HUTCHINSON, G. E.. (1957) A Treatise on Limnology. New York, NY: Wiley. ISBN 0-471-42572-9.
  28. 28,0 28,1 (1957) “Concluding remarks”, Cold Spring Harbor Symposia on Quantitative Biology 22, p. 415–427. doi:10.1101/SQB.1957.022.01.039. 
  29. BEGON, M.. (2005) Ecology: From Individuals to Ecosystems, 4‑a eldono, Wiley-Blackwell. ISBN 1-4051-1117-8.
  30. (1975) “The niche concept: suggestions for its use in human ecology”, Human Ecology 3 (2), p. 71–85. doi:10.1007/BF01552263. 
  31. (2008) “Niche dynamics in space and time”, Trends in Ecology & Evolution 23 (3), p. 149–158. doi:10.1016/j.tree.2007.11.005. 
  32. Levins, R.; Lewontin, R. (1980). "Dialectics and reductionism in ecology" (PDF). Synthese. 43: 47–78. doi:10.1007/bf00413856. Arkivita el la originalo (PDF) la 10an de majo 2013.
  33. (1960) “The competitive exclusion principal”, Science 131 (3409), p. 1292–1297. doi:10.1126/science.131.3409.1292. 
  34. (2006) “Self-organized similarity, the evolutionary emergence of groups of similar species”, Proceedings of the National Academy of Sciences 103 (16), p. 6230–6235. doi:10.1073/pnas.0508024103. 
  35. (2007) “Ecosystem engineering in space and time”, Ecology Letters 10 (2), p. 153–164. doi:10.1111/j.1461-0248.2006.00997.x. 
  36. (1994) “Organisms as ecosystem engineers”, Oikos 69 (3), p. 373–386. doi:10.2307/3545850. 
  37. (2006) “The concept of organisms as ecosystem engineers ten years on: Progress, limitations, and challenges”, BioScience 56 (3), p. 203–209. doi:[[doi:10.1641%2F0006-3568%282006%29056%5B0203%3ATCOOAE%5D2.0.CO%3B2|10.1641/0006-3568(2006)056[0203:TCOOAE]2.0.CO;2]]. 
  38. (1994) “On the existence of ecological communities”, Journal of Vegetation Sciences 5 (2), p. 279–282. doi:10.2307/3236162. 
  39. (1992) “Special paper: A global biome model based on plant physiology and dominance, soil properties and climate”, Journal of Biogeography 19 (2), p. 117–134. doi:10.2307/2845499. 
  40. (2007) “The human microbiome project”, Nature 449 (7164), p. 804–810. doi:10.1038/nature06244. 
  41. (2009) “The microbial ocean from genomes to biomes”, Nature 459 (7244), p. 200–206. doi:10.1038/nature08059. 
  42. (2006) “Land plants equilibrate O2 and CO2 concentrations in the atmosphere”, Photosynthesis Research 87 (2), p. 177–194. doi:10.1007/s11120-005-8388-2. 
  43. (1973) “Atmospheric homeostasis by and for the biosphere: The Gaia hypothesis”, Tellus 26 (1–2), p. 2–10. doi:10.1111/j.2153-3490.1974.tb01946.x. 
  44. (2003) “The living Earth”, Nature 426 (6968), p. 769–770. doi:10.1038/426769a. 
  45. (2006) “What is a population? An empirical evaluation of some genetic methods for identifying the number of gene pools and their degree of connectivity”, Molecular Ecology 15 (6), p. 1419–1439. doi:10.1111/j.1365-294X.2006.02890.x. 
  46. 46,0 46,1 (2001) “Does population ecology have general laws?”, Oikos 94 (1), p. 17–26. doi:10.1034/j.1600-0706.2001.11310.x. 

Eksteraj ligilojRedakti

LibrojRedakti

  • Berlow EL (1999) Strong effects of weak interactions in ecological communities. Nature, 398, 330–334.
  • Hartmut Bick: Grundzüge der Ökologie, 3. Auflage, Gustav Fischer, Stuttgart 1998; ISBN 3-437-25910-5.
  • Roger Dajoz, Précis d'écologie. Dunod, (Paris) 615 p., 2000
  • Dobzhansky, Theodosius (1973), «Nothing in Biology Makes Sense Except in the Light of Evolution» (angle), The American Biology Teacher 35 (3): 125-129, ISSN 0002-7685, Resumo disvastiga
  • Paul Duvigneaud, La synthèse écologique : populations, communautés, écosystèmes, biosphère, noosphère, Doin éditeurs 1984 (ISBN 2-7040-0351-3)
  • Margalef, Ramón (1998). «1». Ecología (9a eldono). Barcelona: Omega. ISBN 84-282-0405-5.
  • Patrick Matagne, Comprendre l'écologie et son histoire. La bibliothèque du naturaliste. Les origines, les fondateurs et l'évolution d'une science..., Delachaux et Niestlé, 2002 (ISBN 2-603-01268-1)
  • Alain Milon, Pour une critique de la raison écologique, éd. Circé, 2014.
  • Molles, Manuel C. Jr. (2006). Ecología: Conceptos y aplicaciones. (3a eldono). Madrid: McGraw-Hill. ISBN 84-481-4595-X.
  • Eugene P. Odum: Fundamentals of ecology. Saunders, Philadelphia 1971.
  • Thomas M. Smith, Robert L. Smith: Ökologie. 6. Auflage, Pearson Studium, München 2009; ISBN 978-3-8273-7313-7
  • C.R. Townsend, J.L. Harper, M.E. Begon: Ökologie. 2. Auflage, Springer-Verlag, Berlin 2003; ISBN 3-540-00674-5
  • Ludwig Trepl: Allgemeine Ökologie, Bd. 1: Organismus und Umwelt. Lang, Frankfurt/M. 2005.

GazetojRedakti

FilmojRedakti

Ligoj (anglalingve)Redakti

(Bonvolu meti ĉi tien ligilojn nur al esperantlingvaj fontoj pri la scienco ekologio. Por alilingvaj fontoj uzu koncernlingvajn fakojn de Vikipedio. Por medi- kaj naturprotektadaj aferoj, same kiel por paĝaroj pri organizoj, movadoj kaj teknologioj, bv. Uzi la koncernajn fakojn atingeblajn de ĉi paĝo.

Kontraŭargumento: Vikipedio servu al la esperantistoj! Ili ofte havas konojn de pluraj lingvoj, almenaŭ pasivajn. Bonajn fontojn ili povu rekte aliri sen pena serĉado tra alilingvaj vikioj. Ju pli utila, des pli uzata estos nia vikipedio. Krome la eksteraj ligoj instigos eltiri/traduki informojn por kompletigi la esperantlingvan artikolon. Tamen unu peto: se temas pri ligoj al alilingvaj retejoj, ĉiam indiku la lingvo(j)n!)


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ecology en la angla Vikipedio.