G. Evelyn Hutchinson

George Evelyn Hutchinson MRS (30a de januaro, 1903 – 17a de majo, 1991), estis brita ekologo foje priskribita kiel la "patro de la moderna ekologio."[1] Li kontribuis dum pli ol sesdek jaroj al la fakoj de limnologio, ekologio de sistemoj, radiada ekologio, entomologio, genetiko, biogeokemio, matematika teorio de populacikresko, historio de artoy, filozofio, religio kaj antropologio.[2] Li laboris pri la paso de fosforo tra lagoj, la kemio kaj biologio de lagoj, la teorio de interspecia konkurenco, kaj pri taksonomio kaj genetiko de insektoj, zoo-geografio kaj afrikaj heteropteroj.[2] Li estas konata kiel unu el la unuaj kiuj kombinis ekologion kun matematiko. Li iĝis internacia fakulo pri lagoj kaj verkis la kvar-voluman Treatise on Limnology en 1957.[3]

G. Evelyn Hutchinson
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1903 (1903-01-30)
en Kembriĝo
Morto 17-an de majo 1991 (1991-05-17) (88-jaraĝa)
en Londono
Religio katolikismo vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Usono vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)UsonoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Kolegio Emanuelo • Lernejo Gresham vd
Familio
Edz(in)o Grace Evelyn Pickford vd
Profesio
Okupo botanikisto • limnologist • zoologo • biogeokemiisto • ekologo vd
Laborkampo ekologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hutchinson gradiĝis en zoologio el Universitato Kembriĝo sed elektis ne doktoriĝi, pri kio li poste fieris.[4] Kvankam naskiĝinta en Anglio, li pasigis preskaŭ sian tutan profesian vivon en la Universitato Yale en Usono kie li estis Supera Profesoro pri Zoologio kaj fokusis al laboro kun gradiĝintaj studentoj.[5]

Notoj redakti

  1. Slack 2011, pp. xi.
  2. 2,0 2,1 (1993) “An Appreciation: George Evelyn Hutchinson”, Journal of Animal Ecology 62, p. 390–394. doi:10.2307/5370. 
  3. Slack 2011, pp. 2.
  4. Slack 2011, pp. 5.
  5. Slack 2011, pp. 3.

Bibliografio redakti

  • Slack, Nancy G (2011). G. Evelyn Hutchinson and the Invention of Modern Ecology. New Haven: Yale University Press.