Fosforo

kemia elemento kun simbolo P kaj atomnumero 15

Fosforo estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo P kaj atomnumero 15.



P

fosforo

P
15
kemia elemento
poliatoma nemetalo • nemetalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero fosforo (phosphorus), P, 15
Karakteriza grupo (nespecifita)
Atomaj ecoj
Fizikaj ecoj
Diversaj
Elektronegativeco 2.19 (Pauling-skalo)
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.
Aspekto de fosforo
Struktura formulo de PH3O4
  • Simbolo: P
  • Atomnumero: 15
  • Atompezo: 30,973761 (2)
  • Kemia serio: pniktogenoj (ne-oficiala nomo), nemetalo
  • Normala stato solida ĉe 298K
  • Koloro senkolora/ruĝa/arĝentblanka

Fosforo ekzistas je diversaj alotropaj formoj inkluzive de blanka (aŭ flava), ruĝa, kaj nigra (aŭ violkolora). Kutime, fajna fosforo troviĝas kiel kristaloj de P4, kun kvaredra geometrio.

fosfata acido

Blanka fosforo redakti

Blanka fosforo estas la plej aktiva modifaĵo de la fosforo. Ĝi havas la denson de 1,82 g/cm3, kaj fandopunkton de 44,1 , bolpunkton de 280 . Ĝi estas diafana kaj vaksosimila. La malpurigitan blankan fosforon nomas oni ankaŭ kiel flava fosforo. La kubostruktura blanka fosforo estas tre bone solvebla en fosfortriklorido kaj karbondisulfido CS2; 100 g karbondisulfido solvas pli ol 1 kg da fosforo. En kvarklormetano, benzoloetero, la fosforo tre malbone solviĝas.

Ĉe −77 la kubostruktura formo (α-formo) transformiĝas al heksagonala formo (β-formo). En ĉiu formo (α-, β-, en solvaĵo), la fosforo formas P4-tetraedron kun liga angulo de 60°.

En bone disdividita stato, la blanka fosforo ekflamiĝas spontane, ekde 50 ekflamiĝas ankaŭ kompaktaj pecoj kaj forbruliĝas pere la aero al fosfor(V)-oksido.

 

 

En aero, la blanka fosforo produktas helverdan lumon. Tiu estiĝas pro la granda vaporpremo en la blanka fosforo, kiam la gasforma fosforo de la ĉirkaŭo P4 transformas P4O6 al P4O10 (kemoluminesko). La fosforo ligiĝas en fortega, eksoterma reakcio kun halogenoj, metaloj aŭ sulfuroj. La el tio estiĝintaj kombinaĵoj estas fosforsulfidoj, fosfor(III)- aŭ fosfor(V)-kombinaĵoj same fosfidoj. Sub efiko de forta lesivo kaj ĉe alta temperaturo, fosforo disponas je fosfino kaj hipofosfido. Ĝenerale, la blanka fosforo estas forta reduktigaĵo.

Blanka fosforo estas tre venena, jam 50 mg estas mortefika. La morto aperas nur post 5 ĝis 10 tagoj, la venena efiko baziĝas sur ĝenado de la proteina kaj karbonhidrata sintezo.

Ĝi estis uzata dum la Dua Mondmilito por brulbomboj, kiam la angloj uzis ties miksaĵon kun kaŭĉuko. Per la kaŭĉuko gluiĝas la materialo kaj kaŭzas ĉe la viktimoj tre malbone kuraceblajn vundojn.

En 2005 evidentiĝis, ke ankaŭ Usono uzis la blankan fosforon. Blanka fosforo estas hodiaŭ uzata en nebulgranatoj, ĉar ĝi formas abrupte grandajn nebulmurojn. Tiujn granatoj uzis Usono dum la Iraka milito en 2003 en la urbo de Faluĝa kontraŭ la ribeluloj, sed mortis ankaŭ civitanoj.

Kombinaĵoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti