Oganesono

kemia elemento kun simbolo Og kaj atomnumero 118

Oganesono (antaŭe nomita Ununoktio kun simbolo Uuo) estas kemia elemento, kiu en la perioda tabelo havas la simbolon Og kaj la atomnumeron 118.

Rn

Og

TsoganesonoUuo

Rn 5f14 6d10 7s2 7p6

294 Og
118
↓Perioda tabelo de elementoj↓
kemia elemento • sinteza elemento
transaktiniido
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero oganesono (oganesson), Og, 118
CAS-numero 54144-19-3
Loko en perioda tabelo 18-a grupo, 7-a periodo, bloko p
Karakteriza grupo Noblaj gasoj
abundeco en terkrusto 0 %
Nombro de naturaj izotopoj 0
Aspekto ne konata, supozeble senkolora gaso
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 294 amu
Atomradiuso 152 pm
Kovalenta radiuso 157 pm
Elektrona konfiguracio Rn 5f14 6d10 7s2 7p6
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2; 8; 18; 32; 32; 18; 8
Oksidiĝa nombro 0, +2, +4, +6
Fizikaj ecoj
Materia stato gasa (supozata)
Kristala strukturo ne konata
Denseco 4,9–5,1 (supozata) g/cm3
Magneta konduto diamagneta (supozata)
Bolpunkto 110 ± 20 °C (383 ± 20 K)
Diversaj
Joniga energio 860 kJ/mol (supozata) kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
294Og sinteza 0,69 ms α 11,65 290Lv
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

En 1999 esplorantoj ĉe Lawrence Berkeley Nacia Laboratorio anoncis en Physical Review Letters eltrovon de la elementoj 116 (vidu ununheksio-n) kaj 118. La sekvan jaron, ili eldonis retiriĝon, post kiam aliaj esplorantoj ne estis povintaj ripeti la rezultojn. En junio 2002 la direktoro de la laboritorio asertis, ke la originala raporto pri la eltrovo de ĉi tiuj du elementoj estis farita surbaze de datenoj, kiujn estis falsinta la ĉefa aŭtoro Viktorio Ninov, kiu tamen deklaris sin senkulpa.

En oktobro 2006 oni sukcesis produkti la elementon 118, pafante atomojn de kaliforniumo per kalcio-jonoj.

La nova nomo (omaĝe al Jurij Oganesjan kaj tio ke ĉiuj ĥemiaj elementoj en grupo 18 (VIII) finiĝas per -ono) estas oganesono (Og)[1].

Referencoj

redakti