Neono
kemia elemento kun simbolo Ne kaj atomnumero 10
Neono estas kemia elemento de la perioda tabelo kun la simbolo Ne kaj atomnumero 10.
Neono (Ne) apartenas al la familia de la inertaj aŭ noblaj gasoj. Neono estas senkolora, senodora gaso. Ĝi ne reakcias facile kun aliaj substancoj. Oni uzas neonon por plenigi lampojn kaj lumajn signajn tubojn. La neona gaso formas luman bendon inter la du elektrodoj de neona tubo.
William Ramsay kaj Morris Travers malkovris neonon en la atmosfero en 1898. Ili nomis la novan elementon kiel "neono" ("nova" greke.)
- Atompezo: 20,179
- Kemia Serio: nobla gaso
- Bolpunkto: -246,048 oC
- Fandpunkto: -248.67 oC
- Denseco: 0,900 ⋅ 10−3, la plej malpeza ol la noblaj gasoj
- Eltrovinto: William Ramsay kaj Morris Travers je 1898
BildaroRedakti
ReferencojRedakti
- ↑ (angle): Atomic weights of the elements 2013 (IUPAC Technical Report) (PDF), p. 8