William RAMSAY (naskiĝis la 2-an de oktobro, 1852, mortis la 23-an de julio, 1916) estis skota kemiisto.

William Ramsay
Nobel-premiito
Persona informo
William Ramsay
Naskiĝo 2-an de oktobro 1852 (1852-10-02)
en Glasgovo
Morto 23-an de julio 1916 (1916-07-23) (63-jaraĝa)
en High Wycombe
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de TubingenoUniversitato de Glasgovo • Glasgova Akademio • Universitato de Tubingeno vd
Familio
Edz(in)o Margaret Johnstone Marshall vd
Profesio
Okupo kemiistoprofesorohistoriistoarkeologo vd
Laborkampo kemio vd
Doktoreca konsilisto Rudolph Fittig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kiel filo de oficisto li naskiĝis en Glasgovo, Skotlando. Ekde 1870 li studis kemion en Tübingen, Germanio. En 1872 li doktoriĝis kaj revenis al Glasgovo.

En la jaro 1880 li fariĝis profesoro en la Universitato de Bristol, de 1887 ĝis 1913 (kiam li retiriĝis) li okupis saman postenon en Londono. Dum siaj lastaj vivojaroj li intense priesploris la radiumon kaj malsaniĝis je kancero. Li mortis en High Wycombe, Buckinghamshire.

Lia plej granda merito estas la malkovro de la noblaj gasoj: argono, kriptono, neono kaj ksenono[1] kaj ties klasifiko laŭ la perioda tabelo de la elementoj. Pro tio li en la jaro 1904 gajnis la Nobel-premion de Kemio[2], en la sama jaro li iĝis honora membro de Hungara Scienca Akademio. Li ricevis la Medalon Davy de la Reĝa Societo de Londono en 1895.

Li apartenis al la patrona komitato de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE), kies prezidanto estis generalo Hippolyte Sébert. Pri Esperanto li diris:

La ĥemio, kiu havas kiel sian kampon de aktiveco la universon, devas posedi universalan lingvon. Se oni pensas al la laboro, kiu nun estas farata por la scienco en Rusujo kaj en Japanujo, kiel ankaŭ al la laboro, kiu realiĝos kiam la forta kaj viva inteligento de ĉinoj dediĉos sin al tiu ĉi branĉo de homa aktiveco, oni vidas la neceson utiligi Esperanton por komunikadi kun tiuj ĉi popoloj, se oni volas eviti studadon de komplikitaj lingvoj, kaj tute aparte de la lingvo ĉina kun ĝiaj 30.000 signoj, el kiuj ĉiuj reprezentas unu ideon." (En: Ivo Lapenna. "La Internacia Lingvo". Londono: CED, 1954. P. 39)

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti