Profesoro

akademia titolo en alternejoj

Profesoro estas universitata instruisto de la plej alta grado. Do temas pri speco de altlerneja instruisto, pli altranga ol docento de universitato (altlernejo de ĉiuj fakoj) aŭ de alia altlernejo. Profesoreco estas scienca titolo, kiun atribuas ŝtatestro je propono de la universitato aŭ en landoj kie la universitatoj havas plenan aŭtonomion, de la universitato mem. Tamen en kelkaj kazoj universitatoj liberigas unuopajn profesorojn de instrutaskoj, por ke ili povu dediĉi sin ekskluzive al scienca esplorado.

En kelkaj landoj, precipe latinidlingvaj, oni donas ankaŭ la titolon profesoro al la mezlernejaj instruistoj kaj en Francio, ekde kelkaj jaroj, eĉ al tiuj, kiuj laboras en elementaj lernejoj; sed estas atentinde, ke tiu maniero tute ne estas internacia kaj povas esti kaŭzo de gravaj miskomprenoj. Oni imagu mezlernejan instruiston akceptita en monduma kunveno en Anglio aŭ Germanio, prezentita kiel profesoro kaj demandita, en kiu universitato li instruas. Tial, por eviti ĉian konfuzon, instruisto ĉiam precizigu: «Mi estas instruisto».

Por individuaj profesoroj, rigardu la kategorion Profesoroj.

Distingigita profesoro (de esplorado/instruado) redakti

Ofte specifaj por unu institucio, titoloj kiel "profesoro de prezidanto", "universitata profesoro", "distingigita profesoro", "distingigita esplorprofesoro", "distingigita docenta profesoro", aŭ "distingigita universitata profesoro" estas donitaj al malgranda procento de la plej alta oficistoj kiuj estas rigarditaj kiel precipe gravaj en siaj respektivaj esplorkampoj. Kelkaj institucioj donas pli universitatspecifajn titolojn, kiel ekzemple "Instituto-Profesoro" de MIT, "Sterling Professor" de Universitato Yale aŭ Universitato Duke.

Kelkaj akademiaj kaj/aŭ sciencaj organizoj ankaŭ povas doni la titolon "distingigita profesoro" en rekono de atingo dum la kurso de akademia kariero. Ekzemple, la Unuiĝo de Kolegiaj Lernejoj de Arkitekturo ĉiujare rekonas ĝis kvin fakultatojn en arkitekturlernejoj en Usono kaj Kanado kun la ACSA Distinguished Professor Award.

Vidi ankaŭ redakti