Rusia Akademio de Sciencoj

scienca organizo de Rusio

Rusia Akademio de Sciencoj (ruse Российская академия наук, Rossíjskaja akadémija naúk [rɐˈsʲijskəjə ɐkɐˈdʲemʲɪjə nɐˈuk], mallonge ruse РАН, RAN) estas supera scienca organizo de Rusio, gvida centro de fundamentaj esploroj en naturaj kaj sociaj sciencoj de la lando. Ĝi en 1991 evoluiĝis el la antaŭa Akademio pri Sciencoj de Sovetunio.

Rusia Akademio de Sciencoj
Moscow 05-2017 img23 Andreevsky Monastery.jpg
Informoj
fondodato 8-a de februaro 1724
Situo
Geografia situo 55° 42′ 39″ N, 37° 34′ 40″ O (mapo)55.71079444444437.577813888889Koordinatoj: 55° 42′ 39″ N, 37° 34′ 40″ O (mapo)
urbo Moskvo, Ruslando
Estraro
gvidanto Alexander Sergejew
Map
Rusia Akademio de Sciencoj
Information icon.svg
vdr
РАН (RAN)

En Rusio krom RAN estas ankoraŭ 3 fakaj ŝtataj akademioj: Rusa Akademio pri klerigado (ĝis 1991 - Akademio de pedagogiaj sciencoj de USSR), Rusa akademio pri arkitekturo kaj konstruaj sciencoj, Rusa Arta Akademio; Laŭ la Rusa Federacia Leĝo N 6 pri «Pri la scienco kaj ŝtata scienc-teknika politiko», tiu ĉi akademioj estas nekomercaj ŝtataj organizoj. Krom ili ekzistas ankaŭ neŝtataj komercaj akademioj.

Nuntempe la Akademio estas formita laŭ la branĉa kaj teritoria principo kaj ĝi enhavas 13 fakojn de RAN (laŭ sciencoj) kaj 3 regionajn filiojn, kaj ankaŭ 15 regionajn sciencajn centrojn. Krom tio RAN havas plurajn institutojn.

Fakoj de RANRedakti

  • Fako de matematikaj sciencoj
    • Sekcio de matematiko
    • Sekcio de aplikataj matematiko kaj informadiko
  • Fako de fizikaj sciencoj
    • Sekcio de ĝenerala fiziko kaj astronomio
    • Sekcio de nuklea fiziko
  • Fako de energetiko, maŝinkonstruado, meĥaniko kaj kontrolprocesoj
    • Sekcio de meĥaniko
    • Sekcio de maŝinkonstruado
    • Sekcio de energetiko
  • Fako de informadikaj teknologioj kaj komputikaj sistemoj
  • Fako de ĥemio kaj scienco pri materialoj
    • Sekcio de ĥemio
    • Sekcio de sciencoj pri materialoj
  • Fako de biologiaj sciencoj
    • Sekcio de fizika kaj ĥemia biologio
    • Sekcio de biologio
  • Fako de sciencoj pri la Tero
  • Fako de sociaj sciencoj
    • Sekcio de filozofio, sociologio, psikologio kaj rajto
    • Sekcio de ekonomiko de UN
  • Fako de historiaj kaj sciencoj
  • Fako de fiziologio
  • Fako de medicinaj sciencoj
  • Fako de terkulturaj sciencoj
  • Fako de tutmondaj problemoj kaj internaciaj rilatoj
  • Instituto pri medicinaj-biologiaj problemoj

Regionaj filioj de RANRedakti

Regionaj sciencaj centroj de RANRedakti

Estraro de RANRedakti

Gennadij Krasnikov — prezidanto de RAN (2022)

Vic-prezidantoj:

HistorioRedakti

  • 1724 — Sankt-Peterburga Akademio de Sciencoj estas fondita en Sankt-Peterburg laŭ la ukazo de imperiestro Petro la Granda la 28-an de januaro 1724. La Akademio estis formita laŭ la modelo de la okcidentaj akademioj. Tamen malsame de ili, RAN estis pli dependa de la ŝtato.
  • 1747 — Imperia Akademio de sciencoj kaj artoj.
  • 1803 — Imperiestra Akademio de sciencoj.
  • 1836 — Imperiestra Sankt-Peterburga Akademio de sciencoj.
  • 1917 — Rusa Akademio pri sciencoj.
  • 1924 — Akademio de sciencoj de USSR.
  • 1936 — Akademio translokiĝas al Moskvo.
  • Formado de la filioj tra Rusio, akademio en la respublikoj (ekde 1991 ili estas aŭtonomaj akademioj).
  • 1991 — Rusa Akademio pri sciencoj estis restarigita far la ukazo de la Prezidento de Rusio kiel plej supera scienca organizo.

NobelpremiitojRedakti

En la listo forestas eksterlandaj membroj de la Akademio

Aliaj famaj akademianojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti