Ilja Miĥajloviĉ FRANK (23-an de oktobro 1908, Sankt-Peterburgo, Rusio – 22-an de junio 1990) estis soveta fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1958[1] - kun Pavel Ĉerenkov kaj Igor J. Tamm - pro klarigo de la Ĉerenkov-radiado.

Ilja Frank
Nobel-premiito
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1908 (1908-10-10)
en Sankt-Peterburgo, Sankt-Peterburga gubernio,  Rusia Imperio
Morto 22-an de junio 1990 (1990-06-22) (81-jaraĝa)
en Moskvo
Tombo Vvedenskoje-tombejo vd
Religio judismo vd
Lingvoj rusa vd
Ŝtataneco SovetunioRusia Imperio vd
Alma mater Moskva Ŝtata UniversitatoRusia Akademio de Sciencoj vd
Familio
Patro Mikhail Frank vd
Gefratoj Gleb Frank vd
Profesio
Okupo fizikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo nuklea fizikofizikofizikisto vd
Aktiva en Sovetunio vd
Doktoreca konsilisto Sergej Vavilov vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉerenkov malkovris en 1934, ke la ekstreme rapidaj ŝargitaj korpuskloj eligas lumon. Post la malkvoro, oni ellaboris novajn metodojn por rimarki la grandrapidajn korpusklojn, mezuri ties rapidon. Frank kaj Tamm donis teorian klarigon de la fenomeno en 1937.

Frank analizis – kun Ĉerenkov kaj Tamm – ankaŭ radiadon de la elektrono, pro kio ili ricevis en 1946 Stalin-premion. Frank okupiĝis ankaŭ pri analizado de la gama-radioj kaj la neŭtronaj faskoj.

Li estis elektita al gvidanto de la fizika katedro de la Moskva Universitato (1944), al membro de la Scienca Akademio de la Sovetunio (1946).

Referencoj redakti