Ĉerenkov-radiadoĈerenkov-efiko estas lumradiado, kiun eligas ŝargita korpusklo en travidebla medio, se ties rapido superas la lumrapidon en tiu medio. Oni uzas tiajn aparatojn - Ĉerenkov-kalkulilojn - por detekti la rapidegajn ŝargitajn korpusklojn. La fenomeno estis nomumita post Pavel Ĉerenkov, rusa fizikisto, nobel-premiito.

La blua lumo estas ĉerenkov-radiado

La intensa Ĉerenkov-radiado estas rigardebla kiel pala blublanka lumo en la pigrigaj ujoj de la akvaj nukleaj reaktoroj. La Ĉerenkov-radiadon estigas tiukaze la elektronoj, kiuj forlasas la reaktoron kaj kies rapido estas pli granda ol lumrapido en la akvo. Tiu rapido estas 75% de la lumrapido en vakuo. La grandrapida korpusklo forĵetas elektronojn de la unuopaj atomoj apud sia vojo. La eligita radiado de la elĵetitaj elektronoj sumiĝas tiel, ke elformiĝas elektromagneta ondofronto.

Vidu ankaŭ

redakti