Instituto pri medicinaj-biologiaj problemoj

esplora instituto en Moskvo, Rusio

La Instituto pri medicinaj-biologiaj problemoj - ruse Институт медико-биологических проблем - en Moskvo estas esplora organizaĵo en la Rusia Akademio de Sciencoj. Ĝi instaliĝis en 1963 kadre de la kosmoesplora programo de Sovetunio, sed ankaŭ post la kolapso de Sovetunio en 1991 same intense aktivas ĝis la nuntempo. Precipe esploriĝas la faktoroj kiuj kaŭzas fortan medicinan streson de kosmonaŭtoj dum ties estado ekster la tera gravito kaj ekster la tera magnetkampo, kaj medicinaj terapioj kontraŭ tiu damaĝa streso. La rezultaj terapioj ankaŭ montras impresajn ŝancojn por terapiado de kronikaj malsanoj de tute averaĝaj homoj sen kosma streso.

Instituto pri medicinaj-biologiaj problemoj
Институт космической биологии и медицины
instituto de Rusia Akademio de Sciencoj
Komenco 1963 vd
Geografia situo 55° 46′ 47″ N, 37° 31′ 26″ O (mapo)55.77958737.523966Koordinatoj: 55° 46′ 47″ N, 37° 31′ 26″ O (mapo)
Lando(j) Rusio vd
Sidejo Moskvo
Adreso 76a Khoroshevskoe Shosse, Moscow 123007
Instituto pri medicinaj-biologiaj problemoj (Moskvo)
Instituto pri medicinaj-biologiaj problemoj (Moskvo)
DEC
Instituto pri medicinaj-biologiaj problemoj
Instituto pri medicinaj-biologiaj problemoj
Map
Instituto pri medicinaj-biologiaj problemoj
Fondinto(j) Rusia Akademio de Sciencoj vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti