Kosmonaŭto
estas homo, kiu faras flugojn en la ekstertera spaco, aŭ kosmo
Kosmonaŭto au astronaŭto estas homo, kiu faras flugojn en la ekstertera kosmo. La unua kosmonaŭto estis Jurij Gagarin (1961).
Dum la malvarma milito, Sovetunio ruslingve uzis la vorton космонавт ("kosmonavt") de la greka κόσμος ("kosmos", universo), kaj ναύτης ("nautes", navigisto); Usono elektis la terminon astronaut, de la greka ἄστρον ("astron", stelo).
La unua ĉina kosmonaŭto estis Yang Liwei, kiu vojaĝis en la jaro 2003.
La unua kosmonaŭtino estas Valentina Tereŝkova (1963).