Itrio

kemia elemento kun simbolo Y kaj atomnumero 39

Itrio estas kemia elemento, ĝia atomnumero estas 39. La simbolo estas Y. Simpla substanco estas mola metalo kiu havas arĝent-koloran poluron. Itrio apartenas al la transirmetaloj, tamen ĝi havas similan kemian econ kun lantanojdoj, do ĝi estas klasigata kiel rara tero. Nur 89Y, la sola stabila izotopo ekzistas en rara tera mineralo. La pura elemento ne ekzistas en la naturo. En 1787, la Sveda kemiisto Carl Axel Arrhenius trovis nekonatan mineralon apud Ytterby, Svedio. Kaj li nomis ĝin "iterbito" (angla: ytterbite). Johan Gadolin izolis oksidon de itrio el la mineralo kiun Arrhenius trovis, Anders Ekeberg nomis ĝin "yttria". En 1828, Friedrich Wöhler elprenis simplan substancon de itrio el mineralo. Itrio estas uzata por fluoreskaĵo, kaj ruĝa fluoreskaĵo estas uzata por bildotuba vidigilo kaj Lum-eliganta diodo. Alte, ĝi estas uzata por elektrodo, elektrolito, filtrila cirkvito, lasero, kaj superkonduktivaĵo. Ĝi estas ankaǔ aplikata en medicina teknologio.

Sc

Y

La

SritrioZr

Kr 4d1 5s2

89 Y
39
↓Perioda tabelo de elementoj↓
kemia elemento • lithophile
transirmetalo
Ĝeneralaj informoj
Nomo (latine), simbolo, numero itrio (yttrium), Y, 39
CAS-numero 7440-65-5
Loko en perioda tabelo 3-a grupo, 5-a periodo, bloko d
Karakteriza grupo Transiraj metaloj
abundeco en terkrusto 0,0033 %
Nombro de naturaj izotopoj 1
Aspekto argenta-blanka solido
Atomaj ecoj
Relativa atompezo 88.90584 amu
Atomradiuso 180 pm
Kovalenta radiuso 190 pm
Radiuso de van der Waals 219 pm
Elektrona konfiguracio Kr 4d1 5s2
Elektronoj en ĉiu energia ŝelo 2; 8; 18; 9; 2
Oksidiĝa nombro +3
Fizikaj ecoj
Materia stato solida
Kristala strukturo heksagona
Denseco 4,472 g/cm3
Malmoleco 1,5 (Mohs-skalo)
Magneta konduto paramagneta
Degelpunkto 1522 °C (1795,15 K)
Bolpunkto 3336 °C (3609,15 K)
Molvolumeno 19,88 · 10−6 m3/mol
Specifa varmokapacito 298 J/(kg · K)
Elektra konduktivo 1,8 · 106 S/m
Elektra rezistivo 596 · 10−9 Ω · m
Termika konduktivo 17,2 W/(m · K)
Diversaj
Elektronegativeco 1 (Pauling-skalo)
Joniga energio 615,6 kJ/mol
Izotopoj
Izotopo Naturapero t1/2 radioaktiveco de disfalo Energio de disfalo MeV Produkto de radioaktiva disfalo
89Y 100 % estas stabila kun 50 neŭtronoj
90Y sinteza 64,0 h β− 2,282 90Sr
Se ne estas indikite alie, estas uzitaj unuoj de SI kaj SVP.

Proprecoj

redakti

Itrio ne estas bio-aktiva substanco, sed ĝi estas malutila al la homa pulmo.

  • Atompezo : ĉirkaŭ 88.9
  • Denseco 4.472 g·cm−3
  • Degelpunkto:1526 °C (1799 K)
  • Bolpunkto:3336 °C (3609 K)

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti