Koordinatoj: Koordinatoj: 59° 25′ 34.4″ N 18° 21′ 11.6″ O / 59.426222 °N, 18.353222 °O / 59.426222; 18.353222 (mapo)

La minejo de Ytterby atingis profundecon de 170 m, sed estas nun plenigita per ŝtonoj por preventi akcidentojn.
Memortabulo de ASM International ĉe la eksa enirejo de la minejo de Ytterby.

La minejo de Ytterby ([ˈytːerˌbyː] 'plej ekstera vilaĝo') situas sur la insulo Resarö en la komunumo Vaxholm en la Stokholma arkipelago, proksimume 20 km nordoriente de Stokholmo. Ekde la 18-a jarcento oni akiris en tiu minejo feldspaton uzatan en la produktado de porcelano kaj vitro. La minejo estis uzata ĝis 1933.

En forĵetaĵoj de tiu minejo oni malkovris mineralon enhavantan dek antaŭe nekonatajn kemiajn elementojn, nome rarajn terojn, kaj la loknomo Ytterby servis kiel fonto por la nomoj de kvar el tiuj, nome itrio, terbio, erbio kaj iterbio. La kromaj estas gadolinio, tulio, skandio, holmio, disprozio kaj lutecio.

Historio de malkovroj redakti

En 1787, la amatora geologo Carl Axel Arrhenius trovis tie inter la forĵetaĵoj nekutime pezan nigran ŝtonon, de kiu li sendis specimenojn al pluraj konataj kemiistoj por analizo. Plej bone sukcesis la finnlanda Johan Gadolin, kiu eltrovis, ke la specimeno enhavas antaŭe nekonatan ”terspecon” (oksidon), kiun li nomis ytterbia (1794), poste ankaŭ nomata yttria. Ĝia pura formo poste ricevis la nomon gadolinito, kaj ĝia formulo estas Be2FeY2Si2O10. (Ĝi fakte ne enhavas la elementon gadolinio kiel esencan konsistaĵon.) Gadolin estas konsiderata la malkovranto de itrio (Y).

La sinsekvo de la elementoj poste malkovritaj en ytterbia estas la jena:

Eksteraj ligiloj redakti