Sveda lingvo

nord-ĝermana lingvo, parolata en Svedio kaj Finnlando
(Alidirektita el Sveda)

La sveda lingvo (svede svenska) apartenas al la orienta branĉo de la nordĝermana lingvaro. Ĝi estas parolata en Svedujo kaj en partoj de Finnlando (precipe insulo Alando (Åland)), de ĉirkaŭ 10 000 000 homoj. La sveda lingvo proksime parencas al la norvega kaj la dana lingvoj, kaj la uzantoj de la tri lingvoj havas nur malgrandajn malfacilaĵojn interkompreniĝi. La sveda havas relative multajn vokalojn, kiuj entute fariĝas 18 vokalfonemoj.

Sveda
Svenska
Mapo de ĉefe svedlingvaj regionoj
Mapo de ĉefe svedlingvaj regionoj
lingvo • moderna lingvo
Orient-Skandinavaj lingvoj
Parolata en Svedio, Finnlando
Parolantoj 9 244 250
Skribo latina kun kelkaj aldonoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Ĝermanaj lingvoj
Nordĝermanaj lingvoj
Sveda lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Svedio, Finnlando
Reguligita de Svenska Akademien
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 sv
  ISO 639-2 swe
  ISO 639-3 swe
  SIL SWD
  Glottolog swed1254
Angla nomo Swedish
Franca nomo suédois
Vikipedio
vdr

Rikssvenska oni nomas la norman lingvon. Ĝi baziĝas sur la dialektoj ĉirkaŭ Stockholm kaj Mälardalen. Kvankam regionaj variantoj bazitaj sur lokaj dialektoj estas uzata, kaj la parola kaj la skriba rikssvenska estas normigita en la tuta lando. Kelkaj dialektoj distingas sin per la gramatiko, vortprovizo kaj ankaŭ la fonologio, kaj povas esti malfacile komprenebla por eksteruloj. Tiaj dialektoj maldisvastiĝas, eĉ se lokaj aŭtoritatoj ofte kuraĝigas al ilia uzado.

Al la plej fruaj tekstoj en ĝi apartenas la mezepokaj provincleĝoj. Dum la malfrua mezepoko la sveda, same kiel la dana kaj norvega sed malsame al la islanda, importis amason da vortoj el la platdiĉa lingvo. Aparta dialekto estas la gotlanda dialekto. Finlandssvenska (sveda de Finnlando) havas sametan akcenton ol finna lingvo kaj ankaŭ iujn aliajn influojn el finna. Dum 1880-aj jaroj proksimume 15 % el loĝantoj de Finnlando estis svedlingvaj sed nun nur proksimume 5 %, el kiuj jam plejo estas dulingvaj (finna kaj sveda). Ålandssvenska (sveda de Alando) estas kompromiso de rikssvenska kaj finlandssvenska.

Specimeno (la Patro Nia)

Vår fader, du som är i himlen.
Låt ditt namn bli helgat.
Låt ditt rike komma.
Låt din vilja ske, på jorden så som i himlen.
Ge oss i dag vårt bröd för dagen som kommer.
Och förlåt oss våra skulder,
liksom vi har förlåtit dem som står i skuld till oss.
Och utsätt oss inte för prövning, utan rädda oss från det onda.

(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 2000: Bibel 2000.)

Fader vår som är i himmelen!
Helgat varde ditt namn;
tillkomme ditt rike;
ske din vilja, såsom i himmelen,
så ock på jorden;
vårt dagliga bröd giv oss idag;
och förlåt oss våra skulder,
såsom ock vi förlåta dem oss skyldiga äro;
och inled oss icke i frestelse,
utan fräls oss ifrån ondo.
Ty riket är ditt, och makten, och härligheten,
i evighet.
Amen.

(Laŭ la oficiala sveda Biblio de la jaro 1917, kun postbiblia aldono.)

Historio

Skribsistemo

La sveda alfabeto havas 29 literojn, 26 de la latina alfabeto, kaj aldone tri; å, ä kaj ö. Tiujn tri oni rigardas kiel propraj literoj, ne kiel literoj kun diakritaj signoj.

A B C D E F G H I J K L M N O P Q R S T U V W X Y Z Å Ä Ö
a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z å ä ö

Fonologio

Konsonantoj

Bilabialoj Labial-
dentaloj
Alveolaroj Retrofleksoj Post-
alveolaroj
Palataloj Velaroj Glotaloj
Nazaloj m n ŋ
Plozivoj p, b t, d ɖ k, ɡ
Frikativoj f, v s ʂ ʃ, ç,x h
Triloj r
Lateraloj l
Alproksimantoj j

Vokaloj

9 vokaloj ekzistas en ĉi tiu lingvo.

  • a
  • ä sama kiel ĝermana "ä" aŭ norvega "æ"
  • å sama kiel "o"
  • e
  • i
  • o
  • ö sama kiel ĝermana "ö" aŭ norvega "ø"
  • u
  • y sama kiel ĝermana "ü"

Gramatiko

Sveda lingvo havas du gramatikajn genusojn: pli ofta genuso, kies malklara artikolo estas en kaj malpli ofta genuso, kies malklara artikolo estas ett. Klaraj artikoloj de sveda estas sufiksaj. Ekzemploj pri fleksio:

  • En-vorto, kies lasta litero estas a: en flicka (knabino), flickan (la knabino), flickor (knabinoj), flickorna (la knabinoj)
  • en-vorto, kies lasta litero estas e: en pojke (knabo), pojken (la knabo), pojkar (knaboj), pojkarna (la knaboj)
  • en-vorto, kies lasta litero estas konsonanto: en elev (lernanto), eleven (la lernanto), elever (lernantoj), eleverna (la lernantoj)
  • ett-vorto, kies lasta litero estas e: ett äpple (pomo), äpplet (la pomo), äpplen (pomoj), äpplena (la pomoj)
  • ett-vorto, kies lasta litero estas konsonanto: ett hus (domo), huset (la domo), hus (domoj), husen (la domoj)

Tiu konsilo estis farita por emigrantoj en Svedio dum 1980-aj jaroj. Nuntempe ĝin uzas ankaŭ multaj instruistoj en Finnlando.

Sveda lingvo havas du kazojn: sensufiksan nominativon kaj genitivon. Sufikso de substantiva genitivo estas -s. La personpronominoj havas apartajn objektajn morfojn: mig (min), dig (vin), honom (lin), henne (ŝin), oss (nin), er (vin) dem (ilin).

Tempusoj de sveda estas prezenco, preterito, perfekto kaj pluskvamperfekto. La regulaj verboj havas preteritan sufikson -de se la lasta litero ne estas k, p, t, s aŭ x. Perfekto kaj pluskvamperfekto estas konstruata per helpverbo ha (antaŭe hava) kaj supino, kiu estas t-fina morfo, kiu naskiĝis el perfekto de partizipo. Prezenso de partisipo havas finon -ande aŭ -ende. Finaĵo de infinitivo de plejmultaj (regulaj kaj neregulaj) verboj estas -a.

Ekzemple:

visslar (fajfas, fajfos), visslade (fajfis), har visslat (fajfis), hade visslat (fajfis), visslande (fajfanta, fajfante), vissla (fajfi, fajfu)

La pasivo estas konstruata per sufikso -s. En prezenca pasivo ne estas tempusa sufikso.

visslas (estas fajfata), visslades (estis fajfita).

La verbo vara (esti) flekcias:

är (estas, estos), var (estis, estu), har varit (estis), hade varit (estis), varande (estanta, estante), vara (esti).

Oni demandas (same ol en la germana) do, ke la verbo antaŭas la subjekton.

Jag visslar (mi fajfas), visslar jag? (ĉu mi fajfas?), du var (vi estis), var du? (ĉu vi estis?).

En la sveda verboj, same kiel en Esperanto, nuntempe ne normale estas apartajn formojn laŭ gramatika persono, sed la unuan kaj duan personon esprimas nur personpronomo kaj ankaŭ pluralpersonaj formoj ne normale ekzistas. Tio validas por ĉiuj verboj, inkluzive la neregulaj kaj la verbo "vara" ("esti"). Antaŭe ekzistis apartaj pluralaj formoj. Ili malaperis el ĉiutaga parolado antaŭ jaro 1900 krom kelkaj eksterdialektoj kaj tio okazis ne nur en Svedio sed ankaŭ en Finnlando, kvankam la finna-sveda konservis kelkajn trajtojn, kiuj malaperis de la sveda lingvo de Svedio. Ili estis forigita el la lasta gazeto kaj oficialaj rekomendoj dum 1950-aj jaroj, kaj en 1968 ili estis forigitaj el leĝtekstoj. Nuntempe ili estas uzata preskaŭ nur en jubileaj paroloj, se eĉ en ili. En Finnlando dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kelkaj svedaj instruistoj estis kritikitaj pro tio, ke ili instruis pri tiuj morfoj kaj ne rakontis, ke nuntempe oni uzas ilin preskaŭ neniom. Ankaŭ alie la gramatiko multe simpliĝis, ekzemple nombro de kazoj de substantivoj malpliis el kvin al du.

Vortprovizo

Dialektoj

La sveda en Finnlando

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Sveda lingvo en Finnlando.

La sveda lingvo estas unu el la du oficialaj lingvoj en Finnlando - la alia estas la finna. La sveda estas deviga lernfako en la plej multaj lernejoj en Finnlando, plej multaj edukaj institucioj en Finnlando, kvankam ĝin parolas hejmlingve nur proksimume 5 % el la ŝtatanoj de Finnlando[1]. Pri tiu devigo ekestis kelkfoje polemikaj kaj emociaj konfliktoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Svensk en la norvega Vikipedio.