Svedlingvaj finnlandanoj
Svedlingvaj finnlandanoj aŭ finn-svedoj (svede finlandssvenskar, finne suomenruotsalaiset kaj iomete insultante rantaruotsalaiset) estas la svedlingva malplimulto en Finnlando, ĉefe loĝantaj sur insularoj de Finnlando kaj laŭ la okcidenta kaj suda marbordoj. Ili estas malgranda minoritato, antaŭe multe pli granda. Ili parolas svedan dialekton nomatan "finnlanda sveda", ĝi konservas arkaismajn trajtojn de la sveda.

helblue: komunumoj kun majoritata finna kaj minoritata sveda lingvo
blue: komunumoj kun majoritata sveda kaj minoritata finna lingvo
malhelblue: komunumoj kun sveda lingvo
Antaŭe en la sveda lingvo ofte oni uzis vorton östsvenskar pri svedlingvaj finnlandanoj kaj estonaj svedoj.
Tio, ke oni estas svedlingva finnlandano, estas en Uusimaa kaj Ostrobotnio diversa afero. En Uusimaa ĝi eble signifas preskaŭ nur tion, ke la persono apartenas al lingva minoritato kaj plejparto el svedlingvaj uusimaaanoj difinas sin finnoj, sed en Ostrobotnio svedlingvanoj ankaŭ en aliaj aferoj multe malsimilas el finnoj kaj iuj el svedlingvaj ostrobotnianoj volas fondi en Ostrobotnio aŭtonomian areon, kiu estu sameca ol la aŭtonomia Alando. Simile, multaj svedlingvanoj en Uusimaa devenas de homoj kies lingvo ŝanĝiĝis de finna al sveda, kaj la svedlingvanoj en Ostrobotnio havas pli da sango de svedoj kiuj venis de Svedio. Alandanoj estas alia grupo ol svedlingvaj finnlandanoj, kvankam ankaŭ el ili estas plejparto svedlingvaj loĝantoj de Finnlando. Ili havas alian identecon ol svedlingvaj finnlandanoj de kontinenta Finnlando kaj parolas svedan, kiu malsimilas kaj al svedia sveda kaj al finnlanda sveda.
En la sveda lingvo ili nomiĝas finlandssvenskar, laŭvorte "finnlandaj svedoj". En la sveda lingvo oni kutime klare distingas inter "finnoj" (= finnolingvanoj, anoj de la finna etno) kaj "finnlandanoj" (tio inkluzivas la svedlingvajn finnlandanojn). En Esperanto oni ofte uzas la vortojn "svedoj" kaj "finnoj" en landa, ne etna signifo, do "finnlandanoj" kaj "svedianoj", kaj pro tio la laŭvorta traduko "finnlandaj svedoj" povas facile esti miskomprenata (kiel "svedianoj loĝantaj en Finnlando"). Rekomendinda estas do la pli preciza formulo "svedlingvaj finnlandanoj".
En 2006 estis ĉirkaŭ 265 000 denaskaj svedlingvanoj en kontinenta Finnlando, kaj ĉirkaŭ 25 000 sur Alando; entute proks. 5.5% de la finnlanda loĝantaro. La relativa parto de svedlingvanoj en la populacio de Finnlando estis en la pasinteco konsiderinde pli granda ol ĝi estas hodiaŭ. Estas laŭtakse ke en 1610 ekzistis proksimume 70,000 svedaj parolantoj en Finnlando, kio estis entute 17-18% de la tuta lando populacio. Tio estas la plej frua periodo por kiu takso de la nombro da svedlingvanoj estis prezentita. En 1880, la parto estis proksimume 14.3%. En cent jaroj, la relativa parto de svedaj parolantoj en la loĝantaro de Finnlando duoniĝis. Unu kialo pri tio estas tio, ke dum 1950-aj kaj 1960-aj jaroj, kiam multaj finnlandanoj transloĝiĝis al aliaj landoj, el tiuj finnlandanoj estis do granda parto svedlingvaj. Alia granda kialo por la malplio estas tio, ke nuntempe, alimaniere ol antaŭe, svedlingvaj finnlandanoj geedziĝas multe kun finnlingvuloj kaj en tiaj kazoj la venontaj infanoj normale ricevos gepatran lingvon finna.
La sveda lingvo estas unu el la oficialaj lingvoj de Finnlando, samranga kun la finna lingvo.
PolitikoRedakti
La Sveda Popola Partio de Finnlando celas reprezenti la svedlingvajn finnlandanojn en la finnlanda parlamento. Plejparto el svedlingvaj finnlandanoj voĉdonas normale por tiu partio.
ReligioRedakti
Ankaŭ el svedlingvaj finnlandanoj plejparto apartenas al evangeli-luterana eklezio de Finnlando. El subgrupoj de tiu eklezio orienta lestadianismo havas en Finnlando speciale svedlingvajn membrojn. Baptismo kaj metodismo ne estas en Finnlando tre fortaj grupoj, sed el svedlingvaj finnlandanoj granda parto apartenas al ili.
Konataj svedlingvaj finnlandanojRedakti
- Li Andersson (n. 1987), politikistino
- Tommy Hellsten, luterana teologo kaj terapisto
- Lars Jansson, n. 1926, bildliteraturartisto kaj verkisto
- Tove Jansson, n. 1914, kreanto de Muminvalo
- Carl Gustaf Emil Mannerheim, n. 1867, finnlanda nacia heroo
- Johan Ludvig Runeberg, n. 1804, verkisto kaj poeto
- Elisabeth Rehn, n. 1935, politikistino
- Leif Segerstam, n. 1944, dirigento
- Jean Sibelius, n. 1865, komponisto
- Alexander Stubb, n. 1968, ĉefministro
- Edith Södergran, n. 1892, poetino
- Zacharias Topelius, n. 1818, verkisto kaj patriota pensanto
- Linus Torvalds, n. 1969, kreanto de Linukso
- Michael Widenius, n. 1962, kreanto de MySQL
- Yrjö Sakari Yrjö-Koskinen, n. 1810, verkisto, politikisto kaj patriota pensanto