Alexander Stubb

Finnlanda politikisto

Cai-Göran Alexander STUBB (naskita la 1-an de Aprilo 1968 en Helsinki)[1] estas Finna politikisto de la konservativa-liberala partio Nacia Koalicio kaj nuna Prezidanto de Finnlando.

Alexander Stubb
Persona informo
Alexander Stubb
Naskonomo Cai-Göran Alexander Stubb
Naskiĝo 1-an de aprilo 1968 (1968-04-01) (55-jaraĝa)
en Helsinko
Religio Evangelia-Luterana Eklezio de Finnlando vd
Etno Svedlingvaj finnlandanojfinnoj vd
Lingvoj finnasvedaanglafrancagermana vd
Ŝtataneco Finnlando vd
Alma mater Londona Lernejo de EkonomikoKolegio de Eŭropo • Universitato Furman • Universitato de Parizo 1 Panteono-Sorbono • Universitato de Parizo-Sorbono • Mainland High School vd
Partio Nacia Koalicio vd
Familio
Patro Göran Stubb vd
Patrino Christel Stubb vd
Edz(in)o Suzanne Innes-Stubb vd
Infanoj 2
Parencoj Kai Setälä vd
Profesio
Okupo politikistodiplomato • universitata instruisto • verkisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloFlorencoHelsinko vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĉefministro de Finnlando
Dum 2014-2015
Antaŭulo Jyrki Katainen
Sekvanto Juha Sipilä
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Stubb estas doktoro pri filozofio, specialisto pri internacia politiko. Li estis elektita membro de la Eŭropa Parlamento en 2004, ricevinte la due plej grandan nombron da voĉoj en la tuta lando. Li estis nomumita Ministro pri Eksterlandaj Aferoj en la dua ministraro de Matti Vanhanen en Aprilo de 2008, post demisio de la antaŭulo.[2] En la parlamentaj elektoj de 2011 li estis elektita parlamentano kaj poste nomumita Ministro pri Eŭropaj Aferoj kaj Eksterlanda Komerco en la registaro de Jyrki Katainen. Post kiam Katainen estis nomumita membro de la Eŭropa Komisiono en 2014, Stubb estis elektita ĉefministro de Finnlando. En tiu posteno li restis ĝis la 29-a de Majo 2015, kiam li estis nomumita Ministro pri Financoj en la nove formita registaro sub Ĉefministro Juha Sipilä. [3]

En 2016, Stubb perdis voĉdonon pri la gvidado de sia partio, kaj demisiis kiel ministro. En 2017 li estis nomumita vicprezidanto de la Eŭropa Investa Banko

En 2023 li anoncis sian intencon prezentiĝi por la elektoj de prezidanto de la Respubliko en 2024. Li venkis la balotojn, kaj en la 1-a de marto 2024 li fariĝis la nova Prezidanto de Finnlando.

Krom siajn gepatrajn lingvojn, la Sveda kaj Finna, Stubb parolas la Anglan, Arancan kaj Germanan.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti