Ĉefministro de Finnlando

La Ĉefministro de Finnlando (finne pääministeri; svede pradminister) estas la plej grava politika ofico en Finnlando. La Prezidanto de Finnlando estas la ŝtatestro, sed la plej granda parto de la plenuma aŭtoritato estas en la manoj de la Finna kabineto ("Konsilio de Ŝtato") gvidita fare de la Ĉefministro de Finnlando elektita fare de la Finna Parlamento. La Ĉefministro de Finnlando estas elektita en ĝenerala baloto fare de la balotantoj, post kio la Prezidanto de Finnlando asignas la taskon de formado de la registaro al la gvidanto de la plej granda partio en la Finna Parlamento [1].

Ĉefministro de Finnlando
pääministeri
emblemo
Petteri Orpo
Petteri Orpo
publika posteno
premiero
Komenco 27-a de novembro 1918 vd
Lando(j) Finnlando vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La nuna Ĉefministro de Finnlando en la 10-a de decembro 2019 estas Petteri Orpo, kiu enposteniĝis la 20an de junio 2023. Li anstataŭis Sanna Marin el la Socialdemokrata Partio.

Posteno redakti

Konforme al la ŝanĝoj en la finna konstitucio faritaj en 2000, la prezidanto nomumos la gvidanton de la plej granda partio en la finna parlamento al la posteno de ĉefministro. La ĉefo de la partio asignita la tasko devas negoci kun aliaj partioj por formi koalicion. Parlamento devas aprobi la konsiston de la registaro kun absoluta plimulto. Se la kandidato por la posteno de ĉefministro ne ricevas sufiĉan subtenon, la prezidanto atribuas la taskon formi la registaron al la gvidanto de la dua plej granda partio kaj komencas intertraktadojn por establi novan koalicion. Parlamento havas la aŭtoritaton faligi la "Konsilion de Ŝtato" (la registaro de Finnlando) per mocio de malfido. Se la gvidanto de la dua plej granda partio ankaŭ ne sukcesas formi koalicion, ĉio revenas al la gvidanto de la tria plej granda partio. Se li ankaŭ estas malsukcesa, novaj baloto okazas.

La ĉefministro elektos la ministrojn, kies elekto estos aprobita de la finna parlamento, kaj tiam la ministroj estos oficiale nomumitaj de la prezidanto.

La prezidanto akceptas la eksiĝon de la ĉefministro se li perdas malkonfidan voĉdonon en la parlamento.

Referencoj redakti

  1. (2008) Maassa maan tavalla - tunne säännöt ja onnistu. Ulkoasiainministeriön protokollapalvelut (finne). Ulkoasiainministeriö. ISBN 978-952-281-173-8.

Eksteraj ligiloj redakti