Prezidanto (respublikestro)

titolo de estro de lando aŭ provinco
Disambig.svg Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Prezidanto

Ŝtatprezidanto aŭ mallonge prezidanto[1], sinonime ankaŭ prezidento[2], estas ŝtatestro de respubliko.

Laŭ la ŝtata sistemo la prezidanto estas elektata en ĝenerala balotado, de balota komitato aŭ de la leĝofara instanco. Foje ankaŭ en diktaturoj la ŝtatestro estas nomata prezidanto, por propagande ŝajnigi fakte neekzistantan demokratiecon.

En la reĝlando Hispanio oni nomas la ĉefministron "presidente (del gobierno)", t.e. laŭvorte "prezidanto (de la registaro)". Oni atentu ne mistraduki tion per "prezidanto".

Artikoloj pri la prezidanteco en unuopaj ŝtatojRedakti

(laŭ la stato de vikipediaj artikoloj de junio 2008, listo iom post iom ampleksiginda)

ReferencojRedakti

  1. Prezidanto en PIV:
     
     prezidanto
    1. Tiu, kiu prezidas en kunveno, kunsido: elekti prezidanton por la laborkunsido; prezidanto de la kongreso.
    2. Tiu, kiu gvidas, kiel ĉefo, la laboradon k administradon de organizaĵo, estraro ks: la prezidantoj de landaj asocioj Z; la prezidanto de UEA, de la Plenum-Komitato de SAT; la prezidanto de grava firmo.
    3. Respublikestro: la prezidanto de la Germana Federacia Respubliko. 
  • Prezidento en PIV:
     
     prezident/o = prezidanto 3.